4 juin 2009

Malkomfortiga retroiro

Aliloke mi estas jam plendinta pri kinfilmoj kiuj kreiĝas surbaze de jam bone konataj protagonistoj kaj laŭ mi perfidas originajn rakontojn pri ili. Mi ne scias, ke ĉu eblas nomi tion kiel krizo de kreiveco aŭ ne, sed io pri la usona kinindustrio precipe rilate aventurajn bataloplenajn scienc-fikciajn aŭ ne sciencfikciajn kinfilmojn certe ne estas ĝuste situaciata. Problemo ne estas tio, ke oni plu ne kreas filmojn ĉirkaŭ novaj temoj (ĉiuokaze kiel s-ino Sandelin iam skribis, ĉiu rakonto finfine nur povas temi pri morto kaj amo aŭ aparteno kaj ekskluziveco). Problemo estas tio, ke la produktantoj de novaj kinfilmoj ne kapablas rakonti pri tiuj eternaj temoj kreante novajn protagonistojn.

Alia grava problemo de la usona kinindustrio rilate superheroajn aventurajn kinfilmojn estas tiu retroiroj kiuj nuntempe okazas en interrilataj serioj da filmoj. Al mi ege malplaĉas, ke oni unue rakontas historion kaj post kelkaj jaroj mi devas lerni, ke tiu historio mem kiel komenciĝis. Tiun laŭ mi absurdan manieron por rakonti historiojn unue inventis kreintoj de la serio Star Wars (eo. stelaj militoj). Feliĉe pri tiu malplaĉa aspekto de serioj da kinfilmoj ekzistas limo kaj oni ne povas senfine retroiri. Tio, mi esperas, promesos devigiĝon de filmkreantoj al elpensado de novaj rakontoj (kaj espereble novaj protagonistoj). Do mi esperas, ke oni ne plu pensu pri antaŭ la komenco por Star Trek kaj Underworld (komenco de la historio kiu mem unue ekrakontiĝis en 2003 spektiĝis en 2009). Bedaŭrinde pri la serio X-Men ni devas ankoraŭ atendi aliajn retroirojn.

Ĉiuokaze hieraŭ vespere mi spektis la filmon "X-Men origins: Wolverine" (eo. originoj de iksuloj: Lupulo) kaj nur tiu retroiro faris min nekomforta, kvankam la filmo mem estis interesa.

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Ĉi tio tute ne temas pri manko de kreemo, sed pri profitemo de la usona kinindustrio. Ili pli bone ol iu ajn scipovas kiel ĉerpi monon el certa situacio kaj pro tio ili ekspluatas jam vaste konatajn malnovajn historiojn pri superherooj, famaj roluloj k. s. kiujn multaj homoj ŝatas. Se restas ankoraŭ nepritraktita parto de vivo de iu superheroo ili daŭre eluzos tiajn okazojn por profiti el la iluzio de spektantoj.

Porĉjo.

::júbilo::haku:: a dit...

kaj, se temas pri Wolverine, pli certe.. iluzio de spektantinoj!