11 juin 2009

Memoro, matematiko kaj basbalo

Kiel mi skribis pli antaŭe mia unua kaj ĝis longa tempo la nura konatiĝo kun japana literaturo okazis pere de perslingva tarduko de novelaro verkita de Jukio Miŝima (en. Yukio Mishima). Post tio, mia plia kontakto kun la japana kulturo ĉefe estis per filmoj, tv-serioj kaj animacioj (ofte cenzuritaj en Irano kaj maloftaj en la okcidento). Post legado de tiu mirinda novelaro de s-ro Miŝima mi naive pensis, ke la japana literaturo plu ne povas surprizi min. Sed mi eraris...

Surprizo venis kiam mi legis koncizan prezenton sur la interreto pri lastatempe furora romano de la japana verkistino Joko Ogava (en. Yoko Ogawa) kaj decidis aĉeti ĝin. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas esperantlingva traduko de tiu romaneto kaj ĉar mi ne scipovas la japanan lingvon do mi devis kontentiĝi per ĝia anglalingva traduko. Temas pri romano "la mastrumistino kaj la profesoro" (en. the housekeeper and the professor - tradukita al la angla per Stephen Snyder, ISBN 0312427808 - fr. la formule préférée du professeur - tradukita al la franca per Rose-Marie Makino-Fayolle, ISBN 2742756515).

La romano estas rakonto de mastrumistino kiu ricevas komision por zorgi pri iam fama profesoro de matematiko. Aŭtomobila akcidento jaroj antaŭ estas difektinta cerbon de la profesoro. Tiel li ne plu povas teni pli ol okdek minutojn da memoraĵoj de la okazintaĵoj. Liaj memoraĵoj estas tiuj de antaŭ la akcidento. Por ne perdi spurojn de la okazintaĵoj la profesoro devas noti la plej gravajn el ilin sur pecoj da paperoj kaj alligi ilin al sia vestaĵo. La plej grava inter ili estas "mi nur kapablas memori okdek minutojn".

Kiel eblas rilati kun aliaj kiam mankas memoraĵoj? La romano de s-ino Ogava estas poezia prozo pri tiu ĉi temo. La nura helpilo de la profesoro estas liaj memoraĵoj de antaŭ la akcidento, lia amo al la matematiko kaj nombroj. Estas mirinda, trovi kiel surbaze de tiu ĉi helplilo, la matematiko, eblas estiĝo kaj disvolviĝo de humanaj rilatoj inter la mastrumistino, ŝia 10-jaraĝa filo kaj la profesoro. En la rakonto humanaj interrilatoj kiuj kreiĝas surbaze de nombroj kaj rilatoj inter ili estas pli gravaj ol nomoj de personoj (kiuj tra la tuta rakonto ne menciiĝas). Tiu ĉi rakonto sen memgloricelaj implikaĵoj kaj kutimaj intrigoj de tri-angulaj amoj, bataloplenaj venĝoj aŭ heroecaj agadoj kaptas kaj tenas sorbitaj ĝis sia fino la legantojn.

Krom la alloga kaj poezia rolo kiun la matematiko ludas en ĝi la rakonto estas ankaŭ instiga al lernado pri aliaj aferoj. Inter sportoj mi neniam interesiĝis pri basbalo, sed leginte la romanon de s-ino Ogava mi devis ankaŭ legi pri Jutaka Enatsu (en. Yutaka Enatsu) por kompreni, ke kial la profesoro kaj filo de la mastrumistino tiom interesiĝas pri li.

Kunestado de tiom da interesaj temoj en la simple dirita rakonto de s-ino Ogava plaĉe surprizis min, Malgraŭ tio ĉio, la centra temo de la romano laŭ mi estas la plej humanaj rilatoj kiuj estiĝas kaj disvolviĝas inter homoj eĉ kiam memoraĵoj ne daŭras pli ol okdek minutoj. Ĝi temas pri amo. Dankon s-ino Ogava. Dankon...

3 commentaires:

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ a dit...

dankon pro la recenzo!

se la foto kiun vi uzis estas libere uzebla, vi povas uzi ĝin por la vikipedia artikolo pri la aŭtoro.

koran dankon, denove!

becxjo a dit...

Kara giridhar, dankon por afabla komento. Mi ne estas inter kontribuantoj de Vikipedio. Ankau mi ne scias, ke cxu la foto estas libere uzebla. Plejofte oni ne protestas uzadon de kopirajtohavaj bildoj en malgravaj blogoj kiel la mia.

Jagi a dit...

Mi surpriziĝas pri la foto de OGAWA Yoko ĉe via blogo! La titolo de la romano tradukita rekte de japanlingvo al Esperanto estas "La matematika formulo, kiun la doktoro amas". Kaj ENATSU Yutaka estas unu el granda ludinto en la historio de Japana basbalo. Li gajnis 401 strajkotriojn en 1 sezono! Li finas sian basbalan karieron en 1984, tamen multaj Japanoj memoras lin kaj lian jeton eĉ nun.