18 juin 2009

Protestoj en Irano

Dum protestoj en Irano daŭras kaj la karaj legantoj povas trovi aktualaĵojn sur siaj nacilingvaj amaskomunikiloj kaj esperantlingve sur blogo de Reza, mi deziras respondi al kelkaj demandoj el ekster Irano.

Ĉu eblas pruvi fraŭdon en la elekto?

Tie estas matematikaj metodoj por pruvi iujn fraŭdojn en rezultoj de balotoj ekzemple la leĝo Benford. Ĝis nun estas publikigita kelkaj sciencaj artikoloj kiuj esploras probablecon de fraŭdo en la 2009a baloto de la islama respubliko kvankam ankoraŭ ne tute konkludigaj (mi trovis unu kaj komentarioj pri ĝi tie kaj ĉi-tie). Ĉiuokaze dum la opozacio ne rajtas havi ĵurnalojn kaj alireblecon al komunikiloj paroli pri justa kaj ĝusta baloto en la islama respubliko estas kiel ŝerco.

Kio okazas ekster Irano

Kvankam multaj neirananoj subtenas dezirojn de protestojn sed neiranaj registaroj alfrontiĝis pli prudunte kun la afero. La plej prudenta sinteno estas tiu de la usona administracio de la prezidento Obama. Li pravas opinii, ke lia interveno kaŭzos problemojn por la protestantoj ĉar reĝimo de la islama respubliko tuj akuzas ilin al amikeco kun la malamiko kaj brutale frakasas ilin. Estas interesa scii, ke dum la oficialaj respondeculoj de la reĝimo en la islama respubliko akuzas Usonon kaj Kanadon al enmiksiĝo en internaj aferoj de Irano, ili ne protestas intervenon de Hassan Nasrolah estro de Hizbulaho kiu klare esprimas sian favoron por unu el flankoj de la konflikto (tie estas onidiroj pri tio, ke anoj de Hizbullaho kaj Hamas helpas la islaman respublikon por frakasi la protestojn [1],[2],[3]).

Dum rezultoj de la balotoj estas ankoraŭ disputataj tiuj landoj estas gratulintaj reelektiĝon de Ahmadineĵad:

Skribe:
Taĝikio, Armenio, Omano, Rusio kaj Ĉinio

Telefone:
Azerbajĝano, Kataro, Afganio, Turkio, Pakistano kaj Venezuleo (Chavez estis la unua prezidento kiu gratulis reelektiĝon de Ahmadineĵad).

Denove tie estas onidiroj (ne pruvitaj) pri plano de fraŭdo en baloto (kiun la protestantoj nomas puĉon) kontraŭ la reformistoj de la islama respubliko kun helpo de spertuloj el Rusio. Laŭ tiuj analizoj malmoderuloj de la islama respubliko deziras preventi okazon de kolora revolucio en Irano (la plej fama inter ili estas la oranĝa revolucio en Ukrainio) kaj Rusio kiu grave profitas malamikecon de la islama respubliko kaj la Okcidento ankaŭ estas samopinia kaj simpatia al tiu grupo. Ĝis nun rusaj spertuloj estis iugrade sukcesaj por preventi koloran revolucion en Kirgizio. Irano povas esti ilia dua sukceso.

Ĝisdatigo: Jen alia studo pri ebleco de fraŭdo en la irana baloto per la fizikisto Boudewijn Roukema.

1 commentaire:

zooplah a dit...

Estas ne tute sendube, ke la rezultoj povus esti fraŭdaj. Ĉi tie en Usono nia eksprezidento George BUSH dubinde gajnis (je la dua fojo, estis nur stulteco de usonanoj; mi voĉdonis por li je nek el tiuj okazoj).

Pli grava afero estas la cenzurado de la Interreto fare de la irana registaro. Kompreneble oni simple povas uzi liberan prokuron por konkeri tian cenzuradon.