24 juill. 2009

Antaŭplano de mia unua vojaĝo al Usono

Mi ne scias kiom da esperantistoj loĝas en regiono de Vaŝingtono (la usona politika centro en la distrikto Kolumbio) sed je la semajnfino de la 1-a kaj 2-a de aŭgusto mi iros tien por partopreni en festo por edziĝo de mia amiko. Tio estos tre mallonga vojaĝo kaj povas esti, ke mi tie renkontu neniun esperantiston. Jen provizora plano de mia vojaĝo: vendrede la 31an de julio mi flugos el Toronto al Novjorko (la flughaveno LaGuardia) kaj de tie al Vaŝingtono (la nacia flughaveno Reagan). Sabate (la 1-a de aŭgusto) matene mi eble iros iomete viziti la urbon kaj vespere estos la edziĝa festo. Dimanĉe la 2-a de aŭgusto ankaŭ mi deziras viziti la urbon kaj lunde (la 3-a de aŭgusto kiam estas ferio en Ontario) mi revenos al Kanado (tra la sama vojo el Vaŝingtono al Novjorko kaj el Novjorko al Toronto).

1 commentaire:

Dave a dit...

Saluton Beĉjo! Mia nomo estas David Dougherty, kaj mi estas Esperantisto en Vaŝingtono, DK. Bonvolu kontakti min--mi estos libere dimanĉe.

dave@daviddougherty.net

Pli frue mi havis ankaŭ http://davidoesperanto.blogspot.com