7 juill. 2009

Elektema sekvado

Mi miras ĉar kiam Papo diras ion pri uzo de kondomo aŭ abortigo sekvantoj de liaj instruoj ekzaltiĝas. Nun kiam li estas dirinta, ke en ekonomio avareco estas malĝusta la samaj sekvantoj de liaj instruoj montras neniun intereson pri tiu eldiro. Kial priseksaj instruoj de religioj estas tiom pasie sekvataj sed instruoj de samaj religioj pri ekzemple malĝusteco de perforto, avareco aŭ mensogo ne ricevas similan konsideron?

5 commentaires:

ĵeromo a dit...

kara beĉjo — legante franclingvajn gazetojn tra guglo-novaĵoj, mi ne konstatas tute saman situacion. efektive kiam la papo parolis pri amasa disonado de kondomoj (ne pri ilia uzo, kiom mi memoras) protestoj kaj komentoj lavangis dum du semajnoj, sed religiaj gazetoj malpli laŭtis kaj ne ĉiam favore komentis. kiam nun la papo parolas pri socio kaj ekonomio, religiaj gazetoj raportas, sed aliaj informfontoj ignoras. la temo sekve restis nur unutage inter ĉeftitoloj.

ŝajnas do, ke tio, kion vi atribuas al sekvantoj de liaj instruoj, estas ĉi tie fakte konduto de nereligiaj amasinformiloj: ili scias, kiuj temoj bone vendiĝas, kaj kiuj malbone.

becxjo a dit...

Kara jxeromo, kristanoj por priseksaj instruoj de Papo mortigas aliajn (ekzemple en Usono kuracistoj kiuj faras abortigon)! Kion ili estas farintaj kontraux financaj misfaradoj?

ĵeromo a dit...

kara beĉjo — estas surpriza novaĵo, ke la papo instruis mortigi aliajn. ĉu vi havas fonton pri tio?

kontraŭ financaj misfaradoj ekzistas diversaj investfondusoj kun religia fono, kiuj provas garantii, ke ili ne partoprenas en kapitalo de misfaraj kompanioj. tiaj iniciatoj havas pli vastan sukceson, ol murdado de abortiginto, pri kiu mi legas en interreto unu antaŭnelongan ekzemplon okazintan ene de luterana eklezio fare de (laŭ komentistoj) mensmalsanulo. ĉu tio estas la tuta bazo de viaj asertoj pri pasie sekvataj instruoj? mi same bone povus akuzi la ministron pri transportoj je murdo, ĉar unu frenezulo okazigis mortigan akcidenton.

becxjo a dit...

Ekzistas listo cxi-tie.

Por mortigi aliajn iam suficxas krei grandan abomenon rilate al grupo da homoj. Cxiam trovigxas mensmalsanuloj kiuj agas lau tiuj mesagxoj abomenkreintaj. Ekzemple suficxas sxajnigi, ke judoj estas malbonaj kaj malicaj. Tiam frenezuloj trovigxas por mortigi ilin (antisemitismo).

ĵeromo a dit...

ja bone, kaj en ĉi tiu okazo, kie estas la abomenkreaj paroloj aŭ komdamnoj de grupo?

cetere ni iom fordrivas de via komenca aserto, ke religia opinio pli eĥus deklarojn pri moroj, ol pri ekonomio.