13 juill. 2009

Kohereco estas sincereco!

Ĉu inter esperantistoj ankaŭ politikaj kaj ideologiaj preferoj determinas niajn batalojn? Mi opinias ke la respondo estas jes. Malgraŭ tio, estas grava resti laŭeble kohera kaj sincera. Ekzemple mi mem dum simpatias palestinanojn kaj iam (ĉu ofte?) kritikas politikojn de la isreala ŝtato, tamen ankaŭ daŭre rekonas rajton de ekzisto por Israelo. Ankaŭ kvankam mi kritikas konservativulojn de nordameriko, tamen ankaŭ esprimas mian malplaĉon pro diktaturoj maldekstraj.

Mi esperas esperantistoj kiuj antaŭe defendis tibetanojn kontraŭ la registaro de Ĉinio estas farintaj tion pro honesteco kaj sincere. Minimumo de konsekvenceco estas montri similan reagon pri frakasado de Ujguroj.

Mi pensas, ke nia amiko Bendis estas serioze okupata de siaj studoj. Se ne, li nepre protestus kontraŭ fiagoj de la ĉina registaro kontraŭ ujguroj. Ankaŭ espereble la E-Civito defendos homajn rajtojn de ujguroj. Mi esperas, ke ne estu diferenco inter sintenoj de homoj alfronte al ujguroj kaj tibetanoj ĉar anoj de la unu el tiuj du grupoj estas islamanoj kaj tiuj de la dua budhanoj. Ankaŭ defendo de tibetanoj ne estu motivita nur pro inter-esperantistaj politikoj. Krom se oni pensas, ke ujguroj simple estas ribelaĉuloj kaj tibetanoj pli meritas liberecon de la aĉa flava komunismo.

P.S: Mi mem strebas resti senpartia kaj objektiva. Kompreneble tio estas ege malfacila (ekzemple por mi tio estas ege malfacila pri eventoj kiuj okazas en Irano). Mi opinias, ke ĉiu evento estas neredukteble kompleksa.

2 commentaires:

Manuel a dit...

Ne kalkulo pri la defendo ujgurojn de tiu ĉi "samideano":

http://www.ipernity.com/doc/zlong/5362246

becxjo a dit...

Kara Manuel,

Aferoj ne estas tiom nigraj/blankaj. Kun Partiprenantaj okuloj estas ege malfacila malcxifri komplikajn situaciojn politikajn. Ankau ne eblas dementi suferoj de cxiuj flankoj dum konfliktoj, sed oni ne devas dementi iliajn verajn kialojn.

Por mi estas evidenta, ke la cxina registaro faras erarojn kaj la politika regximo en tiu lando havas seriozajn problemojn.