30 juill. 2009

Nova tv-serio

Regulaj legantoj de mia blogo jam konsentas, ke mi ĝenerale bonvenigas amrilatajn temojn en filmoj. Ankaŭ min ne ĝenas filmoj kiuj enhavas intrigojn surbaze de kompleksaj seksaj rilatoj kaj tensioj, precipe kiam ili rezultigas spektiĝon de nudaj korpoj kaj de l’amoro. Malgraŭ tio ĉio, min ĝenas nehonesteco kaj troigo okaze de uzado de tiaj temoj kaj intrigoj.

Tiel ekzemple erotaj filmoj ne ĝenas min, ĉar unue ili ne havas intelektan pretendon kaj ankaŭ tro granda dozo da nudeco en ili estas atendata de la spektanto ĉar tiu persono jam de la komenco scias, ke la celo de la filmo estas proveko de liaj/ŝiaj seksaj deziroj.

Simile spektiĝo scenoj pri intimaj rilatoj inter homoj en filmoj kiuj havas pli gravajn pretendojn pri siaj intelektaj enhavoj ne ĝenas min kondiĉe ke ekzisto de tiaj scenoj estu necesa kaj komprenebla por la spektanto. Mi svage memoras, ke ie mi legis intervjuon kun granda reĝisoro (eble Trakovski, eble iu alia) kiu en unu el siaj filmoj skeptigis scenon de seksumado inter du geamantoj. Li tiel priklarigis ekziston de tiu sceno en sia filmo; necesis montri interkonsenton kaj profundan ekkuniĝon sentimentan de la paro sen uzi esprimon, sen fari ĝin longa aŭ nekredebla. Tial li devis montri, ke tiuj geamantoj amoras. Miaopinie tio estas malsama de multaj aliaj filmoj (precipe la plejparto de francaj tv-serioj) en kiuj geaktoroj pro ĉiu stulta kialo tuj nudiĝas kaj komencas seksumadon kvazaŭ ili faras sporton.

Multaj el miaj karaj legantoj eble jam konas la tv-serion “anatomioleciono de Grey” (en. Grey’s anatomy). En tiu serio ne nur seksaj tensioj kaj amaj rilatoj inter ĝiaj protagonsitoj troigiĝas sed ankaŭ eĉ oni ne provas fari ilin iomete pli kredeblaj. Almenaŭ mi ne povas kredi, ke en iu malsanulejo kelkaj gekuracistoj kaj flegistinoj tiom ŝanĝi siajn ampartnerojn kaj ĉiuj kuŝi unu kun la aliaj (aŭ almenaŭ kelkaj el la aliaj). Miaopinie en tiu serio oni ĉefe tiel ŝajnigas, ke malsanulejoj estas diboĉaĉejoj. Ke tie geprisanzorgantoj nur pensadas pri seksumado unu kun la aliaj. Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke tiu recepto estas plaĉinta al la produktantoj de Holivudo. Nun post geprisanzorgantoj, oni faras la samon pri astronaŭtoj. La nova tv-serio nomiĝas “Defii graviton” (en. Defying Gravity). En ĝi ok astronaŭtoj (4 viroj kaj 4 virinoj!) iras al longa ekspedicio en spaco. Per reklamo de la serio eblas kompreni, ke ĝi temas pri kompleksaj amaj rilatoj pro kiuj unu seksumas kun kelkaj aliaj. Mi ankoraŭ ne estas certa, ke Holivudo en kiom da aliaj metioj kaj laborsferoj kapablas trovi eblecon de tiaj historiaĉoj!

Noto: Espereble mi reskribos ĉi-tie post mia reveno el Usono.

Aucun commentaire: