Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
La plej belaj monbiletoj
Jen elekto de CNBC por la plej belaj monbiletoj.
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Bazaro

Pro kio?
ARGUS: Friedrich Ellersiek (Mondial)

Vivoj de Esperantistoj
Becker k. Metz (Mondial)

Poemoj de Li Qingzhao
De ĉina poetino (UEA)

Spitaj - kiel hidrargo
Christian Declerck (FEL)

Nemave edifi (FEL)
Stefan MacGill
2009-07-03
Ŝtato kaj edukado de infanoj
Kiam kaj kiel ŝtato rajtas interveni en aferoj kiuj koncernas rilatojn de gepatroj kaj iliaj infanoj? La respondo de tiu ĉi demando iam estas klara. Kiam infanoj estas minacataj per fizikaj, seksaj kaj/aŭ gravaj psikaj turmentadoj tiam oni interkonsentas, ke nome de la socio, ŝtato rajtas (kaj devas) interveni kaj protekti neplenkreskulojn. Sed kio pri edukado de infanoj? Ofte homoj konsentas, ke gepatroj rajtas instrui valorojn kiuj ili mem deziras al siaj infanoj. Tiel infanoj unue lernas religiajn kaj sociajn preferojn de siaj gepatroj. kvankam pliposte la socio pere de la publika edukado kaj ankaŭ aliaj rimedoj influas tiujn intsruojn, tamen ĝenerale estas akceptita, ke gepatroj rajtas transmeti ordinarajn valorojn kiujn ili mem preferas al siaj infanoj.

Rilate al tio lastatempe okazis debatoj ĉirkaŭ evento en Kanado. Knabineto iris al lernejo kun rasisma simbolo [hokokruco] desegnita sur ŝia brako. Respondeculoj de la lernejo informis la ŝtatajn aŭtoritatojn pri la okazaĵo. Enketoj montris, ke gepatroj de la knabineto [precipe ŝia bopatro] kredas al rasismaj ideoj. La knabineto estas rakontinta kiel ŝi estas kunspektinta filmojn pri supereco de la blanka raso. Ankaŭ ŝiaj gepatroj estas instruintaj al ŝi, ke la nigrhaŭtulojn (kaj anoj de aliaj rasoj krom la blanka) meritas morton k.t.p. Laŭ la leĝo plenkreskuloj rajtas havi tiajn ideojn (ĝis ili ne minacas aliajn). Sed kio pri instruo de tiaj ideoj al infanoj? Ĉu la ŝtato rajtas forpreni tiun knabineton for de siaj gepatroj ĉar tiuj gepatroj estas rasistoj (esti rasisto en si mem ne estas krimo)?

Se oni forprenas infanojn for de gepatroj pro rasismo de tiuj gepatroj, tiam ĉu oni povas forpreni infanojn for de siaj gepatroj ĉar tiuj gepatroj havas laŭ la socio neplaĉajn religiajn kaj ideologiajn vidpunktojn. Kiu rajtas juĝi pri tiaj aferoj?
blogita de Becxjo en 11:10 AM  
1 Comments:
  • En 7/08/2009 5:42 AM, Blogger ĵeromo skribis…

    dum la lastaj jarcentoj ŝtatoj pli kaj pli prenis al si diversajn povojn. kiel vi notas, deviga infanaĝa instruado laŭ ŝtate deciditaj programoj forprenis grandan parton de la eduka povo de familioj.

    nuntempe la evoluo daŭras samdirekte, sed pro deziro de familioj mem: laborado de ambaŭ gepatroj, urba vivo lasanta malmultan komunan tempon kaŭzas, ke oni konfidas siajn infanojn al lernejoj kaj edukaj sportaj kaj aliaj asocioj pli kaj pli fruaĝe, dum pli kaj pli longaj horoj. simile, oftaj eksedziĝoj kaj refondo de miksfamilioj donas decidopovon pri infanoj al juĝejoj anstataŭ familioj mem. simile oni starigas ŝtatajn servojn por ekscio pri mistrakto de infanoj kaj por ilia eventuala forpreno el la familioj. do ĉu kontraŭ instruado de ideoj rigardataj kiel kontraŭsociaj la ŝtato devus agi? miaopinie tio estas danĝera, sed eble en iuj okazoj...

     
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Plaĉas al mi...













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj