20 juill. 2009

Usona vizo

Eble kelkaj el la karaj legantoj memoras, ke iam pasintjare mi petis usonan vizon. Tiun vizon mi petis por prezenti miajn laborojn en konferenco kiu okazis en San-Joseo (Kalifornio) en januaro 2009. Kiel mi skribis en mia antaŭa bloger, mia peto estis retenita per la usona konsulejo por pli da studoj. Nu, la respondo de tiuj studoj ne venis antaŭ januaro kaj profesoro por kiu mi laboras (kaj estas kanadano) iris al Usono kaj prezentis mian laboron. Kvar-kvin monatoj post la konferenco mi ricevis retpoŝton de la usona konsulejo. En ĝi oni informis, ke nun la konsulejo estas preta por studi mian vizopeton! Je la fino ili demandis, ke ĉu min interesas vojaĝi al Usono. En la persa lingvo estas proverbo kiu diras, en batalo kun urso se vi forprenas eĉ unu haron el la urso ja tiu haro estas ege valora (ĉiuokaze la urso mortigas vin). Do mi pensis, ke estas utila uzi la okazaĵon. Tial mi respondis, ke jes la vizito de Usono ankoraŭ interesas min kaj fakte unu el miaj amikoj baldaŭ edziĝos kaj la ceremonio okazos en Usono kaj mi deziras partopreni ĝin. Responde al mia retmesaĝo la konsulejo demandis en kiu urbo kaj kiam okazos la geedziĝa ceremonio.

Post kelkaj semajnoj oni skribis al mi kaj petis ke mi iru al la konsulejo kaj donu miajn dokumentojn. Mi matene iris al la konsulejo, donis miajn dokumentojn al oficistino kaj ricevis atendovicnumeron. Mi sidis, atendis kaj homoj ade venis kaj foriris. Mi atendis tie dum tri horoj finfine kiam nur estis mi kaj neniu alia kliento estis tie, oficistino vokis min kaj demandis, ke kion mi volas. Mi montris mian atendovicnumeron. Unue ŝi kaj aliaj geoficistoj diris, ke ili estas iam vokintaj min sed mi ne estas respondinta. Pliposte evidentiĝis, ke ili eraras kaj fakte neniu antaŭe estas vokinta min. Tiam estis granda plezuro kiam oficistoj en konsulejo de la granda superpotenco pardonpetis kaj pardonpetegis. Tiu momento estis forviŝinta ĉiujn indignigajn traktadojn kiujn mi (kiel iranano kaj pro stultaj fisintenoj de regantoj en la islama respubliko) estis travivinta ĝis nun en usonaj konsulejoj.

Finfine ili metis vizon en mian pasoprton. Tiel mi povas vojaĝi al Usono kaj partopreni geedziĝan feston. La festo okazos ie en Rockville (Marilando) je la unue de aŭgusto. Mi planas esti dum tri aŭ maksimume kvar tagoj en Usono (ĉar mi devas reveni kaj daŭrigi mian laboron). Ni vidos, ke ĉu ĉe la landlimo ne estos plu problemo aŭ ne...

P.S 1: Mi lernis, ke por Usono la plej timiga ol teroristoj estas nedezirataj almigrontoj. Ili neniam donus vizon al mi, se mi ne estus jam almigrinto al Kanado.

Aucun commentaire: