18 août 2009

Ek! kaj Vindozo Vista

Unu prikomputila demando; Mi instalis jam bone konatan programon Ek! sur mastruma sistemo Vindozo Vista (64-bitokoda). Al mi tiel ŝajnis, ke ĝi ne funkcias kun programoj kiuj estas 64-bitokodaj (Notepad, Works, k.s.) sed funkcias kun programoj kiuj estas 32-bitokodaj (mi instalis malnovan MS-Office XP kiun mi depost longa tempo jam havas).

Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke oni plu ne zorgas pri la programo Ek! Ĉu la programo Tajpi solvos tiun problemon?

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

mi ne havas Vista64.. sed la klav-arangxo farita rekte per micosoft-a programo funcias bonege...

provu: http://ttt.jubilo.ca

sciigu min bonvole se funksias

becxjo a dit...

Dankon júbilo! Mi ne provis vian klav-arangxoj cxar pro kutimo por mi estas pli facila uzi cx por ĉ kaj ne kutimas serĉi ^ por ĉapeligi literojn. Do via aranĝo por mi estas iomete nekutima. Ĉiuokaze dankon.