17 août 2009

Esti justa eĉ pri fiuloj!

Mi opinias, ke por stari kontraŭ diablo oni devas zorgi mem ne agi kiel tiu diablo. Kiel mi skribis antaŭe en la diktaturaj reĝimoj amasinformiloj serioze suferas pro manko de kredebleco. Tio estas ĉar por ili politikaj celoj [de la reĝimo] staras antaŭ la objektiveco kaj vero. Tial ili tordas informojn por atingi siajn celojn. Liberpensuloj kiuj deziras kontraŭstari fiecon de tiuj sistemoj devas zorgi por esti (kaj resti) malsame de ili.

Tion mi skribis ĉar mi vidis ke nia amiko Reza estas skribinta pri organizita geedziĝo de granda nombro da paroj farita de Hamas. En sia blogero li prezentas foton kaj mencias, ke la edzinoj estis neplenkreskulaj junulinoj. Mi suspektas, ke fonto de tiu informo por mi kaj Reza estas unu sama fonto. Kompreneble estas sendubebla, ke en islamaj landoj edziniĝo de malplenkreskulinoj al viroj multe pli aĝaj ol ili okazas. Oni ofte povas trovi novaĵojn pri tiaj edziniĝoj. Ankaŭ Hamas ne estas respektinda grupo en la islama mondo (kiu grupo tie estas respektinda?). Malgraŭ tio ĉio, la informo estas malĝusta [1], [2], [3]. La bildo montras junajn (neplenkreskitajn) familianojn de la edzinoj aŭ la edzoj kiuj akompanas la estontajn edzojn. Oni povas trovi, ke almenaŭ en tiu festo la plej juna edzino estis 16-jara (kaj multaj el ili estis pli ol 18-jaraj). Mi estas certa, ke kara Reza ne havis alireblecon al pli fidindaj fontoj pri la novaĵo. Ĉiuokaze Hamas en si mem faras multajn aliajn krimojn kaj fiagojn. Oni ne bezonas atribui al ĝi neĝustajn informojn por pruvi ĝian fiecon.

1 commentaire:

Reza a dit...

Responde al la komento de mia kara samlandano/amiko Beĉjo (supre menciita ligilo) mi devas klarigi ke eĉ se ne estos geedziĝa festo (nuptofesto) la etoso de la okazaintaĵo estas plena da pedofilio kiu estas kerno de mia noto: ONI MISUZAS INFANINOJN ...
http://www.ipernity.com/blog/reza.torabi/175811