9 août 2009

Mia vojaĝo al Vaŝingtono

Se me estus veninta al Vaŝingtono rekte el Tehrano tiam kiam por la unua fojo mi estis ekstervenonta el Irano, nepre la urbo ege impresus min. Nun post miaj aliaj vojaĝoj kaj loĝado en urboj kiel Parizo, Stokholmo, Montrealo kaj Toronto, Vaŝingtono al mi ŝajnis kiel aliaj urboj en nordameriko. Malgraŭ tio, ne eblas dementi, ke ĝi havas siajn proprajn belecon kaj ĉarmon. La urbo kaj regionoj ĉirkaŭ ĝi estas verdaj kun multaj vegetaĵoj.

La unua afero kiu kaptis mian atenton estas la efika kaj bone konstruita publika transport sistemo en Vaŝingtono. Ĝi nepre estas multe pli bona ol la publika transport sistemo en Toronto. En Vaŝingtono per trajnoj eblas atingi grandan parton de la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Aliflanke tie la metroo funkcias konsidereble malfrue dum la noktoj kaj komencas sian funkcion ege frue matene (kontraŭe al Toronto en kiu oni ne kapablas semajnfine uzi metroon antaŭ la 9a horo matene).

La urbo Vaŝingtono havas sian propran regantan organizaĵon kaj situas inter du ŝtatoj Virginio kaj Marilando (bofamilio de mia amiko loĝis en Virginio kaj festo de lia edziĝo okazis en Marilando)!

Mi havis nur dimanĉon por iomete turismi en la urbo. Mia esperantista amiko/ĉiĉerono rendevuis kun mi matene ie en la urbocentro. Multaj el oficejoj de la usona federa registaro situas en Vaŝingtono. Inter ili la plej famaj eble estas Blanka Domo kaj oficejoj de la usona kongreso. Krom ili ekzistas aliaj malpli konataj oficejoj de la federa registaro. Kelkaj el ili situas en konstruaĵoj de bela arkitekturo, kun ŝtonaj muroj kaj stilo kiu similas al tiu de publikaj konstruaĵoj en eŭropaj landoj. Tiu konstruaĵo kiun ni planis viziti unue estis fermita ĝis tagmezo. Tial ni decidis unue viziti Nacian Korson (en. National Mall). Ĉi-tiu loko estas kie multaj monumentoj kaj muzeoj de Vaŝingtono situas. Ankaŭ ĉi-tie Martin Luter King, Jr. prezentis sian historian prelegon “mi havas revon” (en. I have a dream…). En tiu sama loko milionoj da usonanoj kaj neusonanoj spektis inaŭguran ceremonion por prezidentiĝo de s-ro Obama. Por mi estas stranga, ke kiam mi staris antaŭ la monumento de Vaŝingtono (pinta kolono meze de la korso) ĝi al mi ŝajnis malpli grandioza ol tiun kiun mi atendis vidinte ĝin antaŭe nur en filmoj kaj poŝtkartaj fotoj (simila evento okazis kiam mi staris sub la turo Eifel en Parizo).

En Nacia Korso ankaŭ estas monumentoj por memori militojn kiujn Usono estas farinta i.a. la dua mondmilito, militoj de Vjetnamio kaj Koreio. Fine de la korso estas monumento memoriga de Abraham Lincoln. Estas interesa viziti tiun monumenton kaj lerni, ke ĝi celas esti kiel simbolo de unueco de ĉiuj usonanoj kaj iliaj klopodoj por justeco kaj libereco.

Ĉirkaŭ la korso estas multaj muzeoj sed ĉar tempo mankis al ni, ni decidis viziti nur unu el ilin. Tial ni iris kaj vizitis la muzeon de aerospaca teknologio. En ĝi estas multaj tre interesaj aferoj. El modeloj de diversaj aviadiloj ĝis tiuj de raketoj kaj spacŝipoj. Por mi estis interesa lerni, ke kiam oni sendis homojn al luno, potencoj de komputiloj estis ege malpli ol potencoj de nuntempaj poŝtelefonoj. Ankaŭ eblis viziti rekonstruitan modelon de interno de Skylab. Se usonanoj deziris imponi vizitantojn de tiu muzeo, ili almenaŭ pri mi sukcesis fari tion. Ne eblas mallaŭdi kuraĝon kaj sindediĉecon de tiuj kiuj riskis siajn vivojn aŭ dediĉis ilin por progreso de scienco kaj teknologio.

Post tiu muzeo ni iris kaj vizitis la kastelon Smithsonian. En ĝi eblas vidi ekzemplon de tiuj objektoj kiuj oni povas vidi en aro da muzeoj ĉirkaŭ Nacia Korso (la aro da tiuj muzeoj kune nomiĝas Smithsonian). Tie estis multaj interesaj aferoj i.a. ankaŭ markitaj biletoj kiujn antaŭe oni aĉetis kaj kiel poŝtmarko uzis por pagi imposton.


Post Nacia Korso ni iris al la malnova poŝta oficejo. La konstruaĵo havas altan turon el kiu oni povas vidi grandan parton de la urbo (en ĉiuj kvar direktoj). En ĝia unua etaĝo ankaŭ situas manĝaĵvendejoj kaj dum vizitantoj povas manĝi ion, iuj ankaŭ prezentas muzikaĵojn. Post vidi la urbon el super la turo ni iris al Georgetown. Ĝi estas historia kvartalo de Vaŝingtono. Mia gvidanto klarigas ke la nomo George ne venas de la nomo de la usona prezidento George Washington sed de tiu de brita reĝo. Tiel la kvartalo devas esti originita en la epoko antaŭ la revolucio kiu rezultigis sendependiĝon de Usono. Nuntempe en Georgetown oni trovas luksajn vendejojn kaj multekostajn restoraciojn. Por mi estas interesa, ke almenaŭ en Vaŝingtono laŭ nordamerikanoj lukseco estas kunligita kun eŭropaj stilo de arkitekturo kaj ornamaĵoj. Sube de la kvartalo rivero Potomac [pr. Potomak] fluas kaj en la kvartalo Georgetown oni trovas kanalon “C&O Canal” kiu estas paralela kun Potamak. Ĉe la bordo de Potomac mi vidis la konstruaĵon WaterGate kiu iĝis fifama rilate al eventoj en epoko de la prezidento Nixon.

Finfine nia turismado finiĝis trinkante bieron kaj manĝante picon en Georgetown.

Aucun commentaire: