24 août 2009

Muziko antaŭ matematiko

Lastatempe la libro "en la lando de inventitaj lingvoj" (en. In the land of invented languages) verkita de s-ino Arika Orkent furoras inter esperantistoj. Multaj recenzoj fare de esperantistoj estas skribita pri tiu ĉi libro. Nia angulo proksime al la norda pinto de la planedo (Ha! en Toronto) ne estis ekskludita de la fenomeno kaj nia bibliotekisto kiu ankaŭ estas tradukisto kaj amanto de lingvoj estas aĉetinta la libron. Li afable pruntedonas la libron al anoj de nia klubo. Mi ankaŭ ricevis ĝin mallonge antaŭ sed ankoraŭ ne estas finleginta ĝin. Mi eĉ ne estas jam atinginta tiun parton de libro kiu temas pri Esperanto. Tamen eĉ en tiuj unuaj partoj de la libro aserton kaptis mian atenton. Tio ke, oni estas elpensinta simbolojn por notado de muziko pli antaŭe ol tiuj simboloj kiujn oni uzas por skribi la matematikon [1], [2]. Ja ĝis kelkaj jarcentoj antaŭ por skribi "a2 + b2 = c2" oni devis skribi frazon da vortoj en sia nacia lingvo. Kial muzika notado estas elpensita tiom antaŭ ol la matematika simbolaro? Ĉu tio estas pro iliaj tre malsamaj naturoj aŭ pro tio, ke eble matematiko estas atinginta pli malfrue sojlon kiu necesigis elpensadon de simboloj kaj mallongigoj?

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

able temas pri la maniero skribi numeron... romanoj, ekzemple ne havis skribmanieron por aritmetikaj opereacioj... kiel do skribi algxebron?

becxjo a dit...

Ja jubilo haku! Demando estas tio, ke kial tiom longe oni ne sentis bezonon por krei simbolaron kiel tiu kiu jam estis elpensita pri muziko.