29 sept. 2009

Malpeza linukso

Pro iuj kialoj mi kelktempe antaŭ fordonis mian tabuletan komputilon kaj aĉetis alian netabuletan sed porteblan komputilon. Ĉi tiu komputilo estas Toshiba Satellite L300 kun procezilo Intel dukerna T6400 kaj havas 4 gigabajtojn da ĉefmemoro. Je la tempo de aĉeto ĝi havis la mastruman sistemon Vindozo Vista, kaj kiel estas mia kutimo lastatempe, mi instalis ankaŭ linukson sur ĝi. Interese mi lernis, ke taskon de la elekto inter mastrumaj sistemoj oni povas lasi al Vindozo Vista. Tiel oni ne ŝanĝos ĉefan parton de durdisko kiu zorgas pri la praŝarĝo de la sistemo (en. Master Boot Record, MBR - ankoraŭ oni devas instali la linuksan elektantan programon GRUB sed ne sur la ĉefa praŝarĝoparto de durdisko).

Dum iom da tempo mi uzis la oficialan version de Ubuntu, kun ĉiuj ĝiaj programoj sed antaŭnelonge mi decidis uzi iun kapablon de linukso kiu povas esti ege utila. Tiu kapablo estas tio, ke linukson oni povas tute laŭ sia plaĉo agordi. Kaj mi deziris agordi linukson sur mia komputilo. Kvankam hodiaŭ en komputiloj proceziloj estas multe pli potencaj (dukerna Intel T6400 je kadenco 2 GHz) kaj granda kvanto de ĉefmemoro estas en ili (4 gigabajtoj), sed granda parto de tiaj rimedoj estas jam foruzitaj per pufigitaj mastrumaj sistemoj. Mi deziris malpli pezan mastruman sistemon kiu lasu komputilajn rimedojn al kalkulaj programoj. Per linukso jam ekzistas pluraj minimumismaj distribuoj sed mi konstruis mian propran version surbaze de Ubuntu (tiel mi ankoraŭ kapablos uzi ĝian grandan aron da programoj kaj ĝian instaligprogramojn aptitude kaj synaptic). Por fari tion oni devas instali la minimuam necesan parton de linukso Ubuntu (tio eblas nur per Ubuntu Server, Ubuntu Alternativa instaliga KD kaj/aŭ Ubuntu minimumisma). Kiam oni faras tion (ekzemple per alternativa instaliga KD, selektu instaligon de komandlinia sistemo - en. Command Line Installation - CLI), oni atingas nur komandlinian sistemon (oni devas tajpi instrukciojn). Post tio oni devas elekti iksvindozan sistemon kaj aliajn programojn. Oni povas elekti XfceLXDE sed mi trovis eĉ pli malpezan iksvindozon! Ĝi estas openbox. Do mi instalis la minumumon de Ubuntu kaj post tio:

$sudo aptitude install xorg slim openbox obconf obmenu

Tio estas la minimuma bezono por havi malpezan linukson. Ĝi okupos malpli ol gigabajtoj sur la durdisko kaj kiam funkcias bezonas malpli ol 600 megabajtojn da ĉefmemoro. Mi instalis kelkajn aliajn programojn kiuj ĉiuj estas tre malpezaj. Jen listo de ili:

EvilVte - tre malpeza konzolo.
SciTE - senornama tekstoredaktilo.
pcmanfm - malpeza prizorganto de dosieroj.
Kazehakase - retkrozilo surbaze de fajrovulpo sed ege malpli peza ol ĝi.
xcompmgr - programo por vidaj efikoj sur iksvindoz - ege malpli peza ol la konvenciaj metacity compiz.
conky - malpeza programo kiu montras diversajn informojn pri komputilo.
wicd - programo kiu prizorgas pri konekto al retoj (drataj aŭ sendrataj).
ivman
- programo kiu zorgas pri konektiĝo de aparatoj al komputilo.
geany - tre bona programo por skribi aliajn programojn (per programlingvoj Java, C/C++, pyton, k.t.p).

Kun ĉiuj tiuj programoj mi apenaŭ uzis unu gigabajton da spaco sur mia durdisko kaj kiam sistemo funkcias ĝi ne bezonas pli ol kelkcent-megabajtoj da ĉefmemoro. Tial mi trankvile instalis kalkulajn programojn kiel scilab, octave k.s. kaj uzos ilin por pezaj kalkuloj (ankoraŭ 3 gigabajtoj da ĉefmemoro kaj granda kvanto da potenco en procezilo restas por tiaj programoj).

P.S: Por tajpi esperantlingvajn ĉapelitajn literojn mi instalis la programon SCIM kaj ĝi bone funkcias.

2 commentaires:

Tonyo a dit...

Mi nun devas aĉeti duan hejman komputilon, porteblan aŭ tabletan, kaj mi dubas ĉu aĉeti ĝin kun Linukso. Sed la problemo estas ke mi ne estas fakulo pri informadiko, kaj ne scias programi, kaj do mi timas ke mi povos trovi problemojn, ekzemple por la programoj por konekti kun la sendrata reto, kaj simile. Kion vi rekomendus al mi? Ĉu mi kuraĝu?

Mi iam legis la devizon: "se vi dubas, ne instalu Linukson"; ĉu vere?

becxjo a dit...

Kara Toño, tiu devizo estas gxusta. Se vi dubas ne instalu linukson cxar kvankam gxi plu estas ege disvolvita sed ankorau bezonas iom da pacienco kaj prisercxemo. Hodiau multaj el aferoj en linukso okazas automate sed ankorau necesas de tempo al tempo scii kiel agordi gxin.