8 sept. 2009

Sciencaj kaj ne sciencaj fikcioj

Inter scienfikciaj filmoj estas kelkaj kiuj trans siaj teknikaj supraĵoj pli profunde ol la aliaj ekzamenas kernajn demandojn pri la homaro kaj la universo. Plejparto de tiaj filmoj strebas pristudi interhomajn rilatojn aŭ filozofiajn aspektojn de la ekzisto. Miaopinie el tiaj sciencfikciaj filmoj oni devas mencii, "Mi Roboto" [en. I Robot, surbaze de libro verkita de Issac Asimov], Solaris [filmo produktita de Andrej Tarkovski surbaze de romano verkita de Stanisław Lem], Gattaca, 2001 Spaca Odiseado [en. 2001: Space Odyssey surbaze de libro verkita de Arthur C. Clarke] kaj la kvina elemento [en. The Fifth Element]. Ĉi-jare oni povas aldoni al la listo ankaŭ la kinfilmon "Kvartalo 9" [en. District 9]. Ĝi estas fenomeno. La filmo kvankam supraĵe ŝajnas sciencfikcia sed malpli insistas esti tia kaj pli strebas studi tensiojn inter homgrupoj, ksenofobion, racismon kaj alfrontiĝon al la aliulojn. Mi estas certa, ke ĝi trovos sian lokon inter klasikaj profundaj filmoj sciencfikciaj.

Ĉar niatempe estas modo bildigi islamon kontraŭ ĉia feliĉeco kiun la okcidento deziras disponigi al la homaro, do en sciecfikciaj rakontoj ankaŭ lastatempe oni povas trovi tian alfrontiĝon. Unuafoje mi trovis, ke en la ne tre fama romano "la vekiĝo de Katal" [fr. l'éveil de Katal verkita de Luc Verdier] religio (kvankam ne islamo) estas unu el la ĉefaj intrigoj de la romano. Post tio, lastatempe mi ĵus finis legadon de la romano profetoj: Diiĝo: libro unu [en. Prophets: Apotheosis: Book One, verkita de S. Andrew Swann]. Ĝi estas interesa sciencfikcia romano en kiu Romkatolika kaj islama kalifujo kiel ĉefaj rivaloj kiuj ambaŭ regnas super granda nombro da planedoj kaj galaksioj alfrontiĝas. Kvankam la rakonto estas intrigoplena sed ĝis la fino mi ne komprenis kial la verkisto elektis islamon kontraŭ la bonuloj de la rakonto. Krom balbuti iomete da arabaj vortoj aliel ili agas same kiel ĉiu laika rivalo. En tiu rakonto la fakto, ke anoj de unu el la interrivalaj grupoj estas islamanoj per si mem aldonas nenian novan dimension al la intrigoj.

Ni, esperantistoj ankaŭ sekvas la modon kaj deziras prilabori okazaĵojn kiuj okazas ĉirkaŭ ni kaj ĉefe ricevas influon el alfrontiĝo de la islama mondo kun la okcidento. Romano de István Nemere, serpentoj en la puto estas unu el tiaj entreprenoj. Mi nur legis partojn de la romano en la revuo La Ondo de Esperanto. Mi ne scias, ke s-ro Nemere kiom konas islamon kaj islamanojn, sed kiel persono kiu naskiĝis, kreskis kaj pasigis pli ol 25 jaroj de sia vivo inter islamanoj (kaj moderaj kaj fundamentistaj) al mi tiel ŝajnis, ke la agoj de islamanoj en la romano pli ŝajnas kiel tiuj en holivudaj filmoj kaj malpli kongrua kun la realo. Oni povas argumenti, ke mi estis naskita en ŝijaisma lando do eble sunaistoj kongruas kun tiuj islamanoj kiuj s-ro Nemere en sia romano prezentas. Mi ne estas certa pri tio, sed opinias, ke estas grava rekoni la veron eĉ pri malamikoj kaj ne fali en kaptilo de redukti aferojn al simplaj kliŝoj.

4 commentaires:

Helder Marques a dit...

Mi te ŝatis viajn komentojn pri la kinfilmo. Unue, mi ne interesis pri ĝi, sed nun, mi planas spekti ĝin!
Dankon!

Cândido Ruiz a dit...

Saluton el Brazilo samideano!

Mi ankaû pensas ke la sciencfikcio estas tre bona ilo por esprimi nia penso kaj sento.

Ĉu ni povus babili plus pri tiu?
Bonvole skribu al mi:
r.candido@steampunk.com.br

becxjo a dit...

Kara Cândido Ruiz vi povas babili kun granda aro da interesitoj al la sciencfikciajxoj cxe la dissendolisto Per-Esperanto-SF.

becxjo a dit...

La dissendolisto estas cxi-tie:

http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-sf/