11 sept. 2009

Skribomaniero kiu ne helpas!

Lastetmpe mi trovis, ke skribi datojn laŭ usona maniero estas utila! En la persa lingvo oni skribas tekstojn de la dekstra flanko de la paĝo al ĝia maldekstra flanko. Tio kompreneble estas inverse de la skribodirekto por multaj aliaj lingvoj. Kiam oni kombinas en linioj de teksto ambaŭ la persan kaj latinidan lingvon, cerbo senpene sekvas vortojn en du malsamaj direktoj. Nu! Tio estas kapablo kiun kiel kapablo je biciklado oni senkonscie kaj nur pro praktiko akiras. La skribodirekto en la persa respektiĝas ĉie krom tiam kiam oni skribas numerojn kaj matematikaĵojn. Matematikaj formuloj skribiĝas de la maldekstra flanko de la papero al ĝia dekstra flanko (kiel ĉiuj okcidentaj lingvoj). Tiel ekzemple kiam oni skribas 4508 en la persa (۴۵۰۸) ĝi ne estas 8054.

La skribodirekto por numeroj ankaŭ havas escepton; kiam oni skribas datojn. La skribomanieroj de datoj en la persa lingvo estas JJ/MM/TT (JJ jaro, MM Monato kaj TT tago) tiel 08/05/12 estas la 12a tago de la 5a monato de la jaro 2008 sed oni skribas ĝin de la dekstra flanko al la maldekstra (unue pensas pri la tago, post tio pri la monato kaj fine la jaro). Mia cerbo estas alkutimita procezi datojn en tiu ordo (unue la tago poste la monato kaj fine la jaro). Feliĉe kiam mi iris la Francio la supre menciita ordo ne ŝanĝiĝis (en Francio ankaŭ oni uzas la saman ordon TT/MM/JJ sed de la maldekstra flanko al la dekstra). Nu! En Usono la skribordo por datoj estas MM/TT/JJ. Tiel 9/11 estas la 11a tago de la 9a monato (septembro) kaj ne la 9a tago de la 11a monato (la 9a de novembro)! Mi pensas ke por skribi daton tiel oni devas unue pensi pri la monato kaj post tio la tago.

Tiu ordo (unue pensi pri la monato kaj poste pri la tago) ne kongruas kun miaj cerbaj kutimoj. Mi ofte nomas komputilajn dosierojn kiuj enhavas datenojn de miaj eksperimentoj tiel ke la dato de eksperimentoj vidiĝu en ili. Ekzemple por eksperimento plenumita je la 5a de aŭgusto 2009 mi elektas nomon kiel E050809 (la litero E estas por Eksperimento. Kiam mi analizos la datenojn mi kreos novan dosieron kaj nomos ĝin A050809 por la grafikaĵoj G050809 k. t. p). Bedaŭrinde kiam en komputilo la nomoj de tiuj dosieroj ordiĝas eksperimento kiu estas plenumita je komenco de la 9a monato situas antaŭ eksperimento plenumita iam en finaj tagoj de la 8a monato (E030909 antaŭ E250809). Se mi kapablus unue pensi pri monato kaj skribi E090309 por eksperimento plenumita je la 3a de septembro kaj simile E082509 por eksperimento plenumita je la 25a de aŭgusto, tiam miaj dosieroj ĝuste enordiĝus (E082509 antaŭ E090309). Ŝanĝi tiun kutimon mian estas malfacila...

6 commentaires:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Ĉe ni, mi preskaŭ ĉiam dubas kiam mi trovas MM TT (aŭ TT MM) se TT<13, ĉar -manke de iu sufiĉe "oficiala", nepra "regulo"- eblas kompreni la kontraŭan ordon.
Rilate mian personan preferon, ĝi estas: JJJJMMTT, ĉar ĝi akordas kun la normalaj nombroj en kiu la plej rapide ŝanĝiĝanta cifero estas dekstre. (2375, 2376 ... 2385, 2386 ...). Krome, mi preferas uzi kvar-ciferan jaron.

fotono a dit...

Laŭ mi, la ordo MM-TT-JJ tute ne bona. La komputilo ne bone ordigas dosierojn de la 07-a de aŭgusto en 2009 (080709) kaj tio de la 08-a de julio en 2010 (070810).
En la hungara, la litova kaj la orient-aziaj lingvoj, la ordo de penso kaj skribo estas JJ(JJ)-MM-TT, same ol la komputilo, kiu estas la plej kutimigebla por mi.
Do mi nomi dosierojn kiel e20090807.doc por la 07-a de aŭgusto en 2009 ktp.

Ĉu komputilo en la persia lingvo ne ordigas dosierojn el dekstra al maldekstra?
Mi pensas, ke la persia komputilo devas aperigi dosierojn kiel, ekzemple, "cod.07-08-09e" por doc-dosiero de la 7-a de aŭgusto en 2009, kaj ordigi tion depende de la ordo "e"-"09"-"08"-"07"."doc", ne la ordo e-9-0-8-0-7-0-.-d-o-c. Se ne, tio estas malutila, ĉu ne?

Mi ne komprenas, kial multaj lingvoj ordigas tagojn kaj lokojn el malgranda parto al granda parto.
Imagu vojaĝon: por iri alie, oni celas unue la plej grandan parton, kaj sekve malpli grandan parton:
oni unue eniri iun landon, sekve eniri iun distrikton, sekve eniri iun gubernion, ktp. Tiel oni povas trovi celan lokon. La inversa ordo ne estas imagebla.
Mi pensas, ke estas natura ordo, komenci el pli granda.

Kolonjano a dit...

Saluton!

Iam dum la lasta jardeko de la pasinta jarmilo mi komencis konsekvence noti datojn kiel JJJJ-MM-TT.

En nomoj de komputilaj dosieroj mi ekkutimis uzi JJJJMMTT. Foje mi eĉ uzas JJJJMMTTXY, en kiu XY estas du aldonaj ciferoj, kiuj helpas distingi plurajn dosierojn kreitajn en la sama tago.

En mia gepatra, la germana, la tradicia ordo estas TT.MM.JJJJ, sed oni nun rekomendas uzi JJJJ-MM-TT laŭ nacilingva normo, kiu kongruas kun ISO-normo.

Ĉiama uzado de du ciferoj por tago kaj monato kaj kvar ciferoj por jaro estas plej oportuna, kiam oni traktas datojn per komputilo.

Multaj homoj ja koncizigas datojn, do ne aldonas ciferon 0, kiam tago aŭ monato estas malpli ol 10 kaj|aŭ notas nur la du finajn ciferojn de jarnombro. Tio eble estas evidenta al homaj legantoj, sed malkonvena en komputilado.

Noti daton kiel MM/TT/[JJ]JJ estas same oportuna kiel mezuri per coloj, futoj, jardoj, mejloj, galjonoj ktp. Sed Usono ja estas insulo ...

Kolonjano

lukiz a dit...

Sal!

En Pollando ni uzas TT.MM.JJJJ por skribi datojn, tamen por nomi dosierojn mi uzas JJJJMMTT, ĉar tiam ili plej bone ordiĝas.

El ĉiuj ĉi menciitaj sistemoj skribi daton, miaopinie la usona estas la plej mallogika kaj kreanta miskomprenojn. Mallogika, ĉar oni pensas unue pri mezdetala informo (monato), sekve pri plej detala (tago) kaj fine pri plej ĝenerala (jaro), dum en sistemoj TT/MM/JJ kaj JJ/MM/TT estas konservita ĝeneraliga/detaliga ordo. Ankaŭ por nomi dosierojn tiu sistemo ne bonas, ĉar se en unudosierujo troviĝos dosieroj de malsamaj jaroj, tiam ekzemple ili povas esti ordigitaj jene:
010309 (3-a de januaro 2009)
010408 (4-a de januaro 2008)
010409 (4-a de januaro 2009)
010507 (5-a de januaro 2007)
Kaj kie estas logiko en tio? ;)

LukiZ

Tonyo a dit...

Laŭ mia kono, sed mi ne povas precize informi kie, ekzistas normo de la ISO (internacia normiga organizo), kiu rekomendas la uzon de la sinsekvo JJJJ-MM-TT. Ĝi estas maniero unuecigi la prezentadon en ĉiuj landoj, sen esti devigata elekti unun el ili, kaj samtempe oni permesas pri bonan ordigadon en komputilij, kiel oni antaŭe komentis. Fakte, la hispania normiga organizo, kun kiu mi havas profesiajn rilatojn, ĉiam mem utiligas tiun sistemon en siaj propraj dokumentoj.

::júbilo::haku:: a dit...

por nomigi komputildosierojn.. mi cxiam usas JJ(JJ)MMTT tiel la ordo estas cxiam vera...