26 nov. 2009

Aŭdi

Hieraŭ matene por veni al la laboro mi uzis tramon kaj ĉar mi altramiĝas en la unua stacio, do mi havis eblecon sidi sur seĝo. Kutime kiam mi povas en tramo aŭ trajno sidi, tiam mi ofte komencas trarigardi revuon mian kaj tiel profitas la vojaĝodaŭron. Hieraŭ ankaŭ mi foliumis revuon kiam mi aŭdis sonon de muziko. Tiu sono por mi ne estis tiom laŭta sed ja ĝena. Mi konstatis, ke kiel iam okazas, junulo estas metinta enorelajn aŭdilojn kaj laŭte aŭskultas muzikon. En tiuj okazoj tuto de la muziko ne estas rekonebla per aliaj sed mi povis aŭdi batojn de frapinstrumentoj en la muziko. Tiam mi pensis, ke ho ve! Se mi kapablas aŭdi tiun muzikon el distanco unu metro aŭ du malproksima de tiu junulo, tiam kio okazas nun en liaj (aŭ ŝiaj ĉar mi ne turnis kapon por rigardi lin aŭ ŝin) oreloj. Enorelaj aŭdiloj estas konstruitaj por direkti ondojn de la sono rekte al oreloj. Pro tio granda procento (supozu 80%) de la sonoenergio iras en oreloj. Dum en tiu tempo mi ricevis nur ĉirkaŭ 3%-4% de la sonoenergio kaj tio estis nur kelketaj decibeloj da sonopremo mi pensas ke liaj oreloj tiam rekte ricevis kelk-dek decibelojn da sonopremo.

Por sonoj pli laŭtaj ol 140 dB, eĉ mallonga aŭdado povas kaŭzi porĉiamajn difektojn en oreloj. Aŭskulti muzikon per sonopremoj ĉirkaŭ 90-95 dB por longa tempo povas kaŭzi similajn difektojn (Rigardu tabelon ĉi-tie en la angla lingvo).

1 commentaire:

Tonyo a dit...

Tiajn situaciojn ankaŭ mi tre ofte renkontas en la metroo. Kelkfoje mi pripensas ĉu diris al ili, kiom eble plej afable, ke tio damaĝos ilian aŭdsenton. Mi finfine tion neniam faras, ĉar mi pensas ke ĝi estas tiel evidenta, ke se ili ne havas cerbon por tion mem konstati, ili ne havos cerbon por aprezi miajn vortojn.
Bedaŭrinde, kiam ili surdiĝos, ĉu tiam ili komprenos?

(cetere: notu erareton en via posta mesaĝo: "angla kaj angla" :)