27 nov. 2009

Konsekvenceco

En Kanado almigrintoj povas peti kanadan civitanecon. Por akiri ĝin ili ankaŭ devas pasigi skriban ekzamenon en kiu ili elmontru sian scipovon de unu el la du oficialaj lingvoj (la angla aŭ/kaj la franca) kaj respondi demandojn pri la historio, geografio, ekonomio, socio, leĝaro kaj la politika sistemo de Kanado. Por pretigi sin por tiu ekzameno la ministrio de la almigrado kaj civitaneco donas libreton al la petantoj. Longtempe tiu libreto enhavis tre ĝeneralajn aspektojn de la supre menciitaj temoj kaj malpli amplekse kovris ilin. Lastatempe oni ĝisdatigis tiun gvidlibreton kaj aldonis al ĝia amplekseco. Miaopinie tio estas bona faro (kvankam mi mem ĉiam havis problemon parkerigi datojn, nomojn, lokojn, k.t.p). Sed en la libreto estas nekonsekvenceco kiu ĝenas min.

Ie en la nova gvidlibreto oni mencias, ke "barbaraj kulturaj kutimoj" kiel "honormurdo kaj detranĉo sur generaj organoj [de malplenkreskuloj pro religiaj kialoj]" ne estas akceptataj en la kanada socio. Nu, pri honormurdo mi havas nenian proteston. Ĝi estas abomeninda krimo kaj devas severe puniĝi. Mi eĉ ne estas kontraŭ absoluta malpermeso rilate detranĉojn sur generaj organoj de malplenkreskuloj pro religiaj kialoj. Sed tiel ŝajnas, ke novaj aludoj en la libreto ĉefe celas almigrintojn islamajn aŭ/kaj el la mezoriento, kaj afriko. Precipe tiu mencio pri detranĉoj sur generaj organoj ŝajnas esti ĉefe destinita al tiu praktiko sur knabinoj. Mi mem kiam estis infano estis cirkumcidita [tio estas kutimo en la mezoriento kvankam pri mi ne estis pro religiaj kialoj]. Laŭ mia kompreno judoj ankaŭ depost longa tempo en Kanado kaj Usono cirkumcidas siajn infanojn. Tio kompreneble ne povas esti konsiderata kiel "barbara kultura kutimo" per verkistoj de la gvidlibro! Kaj kio pri geadoleskuloj kiuj en Eŭropo, Usono kaj Kanado faras korpan traboradon. Tio ankaŭ ŝajne ne estas konsiderata kiel "barbara kultura kutimo". Por mi estas laŭdinda, ke Kanado ne bonvenigas "barbarajn kulturajn kutimojn". Samtempe mi deziras, ke vortoj kaj faroj estu pli konsekvencaj.

Blogero de Paula pri tatuaĵoj sur vizaĝo de ne ankoraŭ tute plenkreskula junulino.

Aucun commentaire: