10 nov. 2009

Mi, travivanto de gripo

Gripo ne mortigis min sed faris mian vivon mizera! Lastsabate vespere tre rapide simptomoj de gripo aperis en mi. Mi ne scias, ke ĉu tio estis la gripo H1N1 aŭ la ordinara sezona gripo, sed tuto de la semajnfino mi estis senpotenca. Kontraŭe al malvarmumo siptomoj de gripo kulminas tre rapide (2-3 horoj). Do sabate nokte mi havis altan febron kaj neelteneblan doloron je la kapo kaj muskoloj. Mi ripozis dimanĉe kaj lunde sed ankoraŭ (marde) ne estas tute resanigita. Post kulmino de ĝiaj simptomoj se ne okazos medicinaj komplikaĵoj ofte necesas fari nenion kaj la gripo kun tempopaso malaperos (imuna sistemo de la korpo malaperigos ĝin). Malgraŭ tio, la simptomoj de gripo povas daŭri dum unu semajno ĝis dek tagoj (dum tiu periodo mia vivo estos mizera).

4 commentaires:

Reza a dit...

mi gxojas ke vi fartas bone. sanon kaj pacon!

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Mi esperas ke vi plene resaniĝu baldaŭ.

Mari-elen a dit...

Kara Beĉjo,
ricevu niajn plej varmajn bondezirojn por tre baldaŭa resaniĝo !

Tonyo a dit...

Mi esperas ke vi jam resaniĝis. Forton kaj kuraĝon!