2 nov. 2009

Virto kaj demokratio

Tie ekzistas diversaj argumentoj favore al demokratio kiel pli efika regada metodo kompare al aliaj formoj de la socia regado. Mi opinias, ke la plej malbona inter ili estas tiu argumento kiu asertas, ke homamasoj kolektive decidas pli saĝe ol ĝiaj individuaj anoj. Tiu ideo estas surbaze de eksperimento farita de s-ro Francis Galton. En Anglio dum agrikultura foiro okazis ludo en kiu partoprenintoj devis diveni pezon de virbovo. Ĉirkaŭ 800 homoj el kiuj iuj estis farmistoj kaj la aliaj nefakulaj pasantoj skribis siajn divenojn sur paperetoj. Galton atendis, ke mezonombro de la divenoj estu konsidereble malproksima de la vera peza de la bovo ĉar nur malmultaj el la divenintoj estis profesie spertaj pri la afero (farmistoj). Surprize s-ro Galton trovis, ke meznombro de divenoj estis nur unu funto malpli ol la vera pezo de la virbovo (okcent personoj kolektive kaj meznombre estis divenintaj la pezon de la virbovo egala al 1197 funtoj kaj ĝi vere pezis 1198 funtojn). Ĉu tio pruvas, ke la homgrupoj kolektive pli saĝe ol individuoj decidas? Mi ne tiel pensas.

Mia unua problemo kun la eksperimento de s-ro Galton estas ĝia scienca valoro. Se oni farus 10 eksperimentojn pri divenado de la pezo de virbovoj en 10 diversaj foiroj kaj rezultoj de pli ol 5 el tiuj eksperimentoj estus konsidereble proksima al la veraj pezoj de la bovoj, tiam oni povus konkludi, ke la homgrupoj verŝajne pli bone ol siaj individuaj anoj divenas (kvankam eĉ en tiu kazo oni devus rigore taksi efikojn de diversaj probablaj faktoroj en la rezultoj). Cetere oni povas facile konstati, ke pasantoj en agrikulturaj foiroj eĉ se ne profesiaj farmistoj devas havi ian pli precizan ideon pri pezo de bovoj (ekzemple kio okazus se oni farus similan ludon pri diveno de pezo de bovo en libra foiro)? Cetere oni devas zorgi pri influo de anoj de la grupo unu sur la aliaj. Jam depost Freud oni scias, ke en grupoj homoj agas malsame de kiam ili estas liberaj de la influo de la grupo. S-ro Galton devas pliprecizigi, ke ĉu la divenintoj rajtis interŝanĝi ideojn inter si kaj dum ili individue skribis siajn divenojn sur paperpecoj ĉu ili ne kapablis vidi divenojn de aliaj. Sciencaj branĉoj eĉ prihomaj devas apogi sur sciencaj metodoj de observo kaj eviti konkludojn surbaze de anekdotoj kaj nepruvitaĵoj. En sociologio same kiel medicino estas preferata uzi metodojn kiel unuflanke hazardaj (en. single-blind trials) kaj ambaŭflanke hazardaj (en. double blind trials) eksperimentoj.

Ĉiuokaze miaopinie tie devas esti pli bonaj argumentoj favore al la demokratio, sed ne tiu supra!

Tie estas libro surbaze de eksperimentoj de s-ro Galton pri saĝeco de homgrupoj (en. the wisdom of crowds) verkita de James Surowiecki.

La ĉefa ideo pri tiu ĉi blogero venas de jena blogskribaĵo.

1 commentaire:

ĵeromo a dit...

jes, tiu eksperimento havas metodajn breĉojn. (nur tion mi ne riproĉus, se homoj povis interkonsiliĝi kaj interinfluiĝi, ĉar miaopinie tio normale okazas en demokratio). sed plie ĝi ne tiom similas al la taskoj de politika regado:

1e - kion ĝi petas de homoj estas diveno de la konstatebla vero pri situacio. kion demokratio petas estas decido inter diversaj eblecoj, inter kiuj ne nepre estas unu "plej bona decido", nek interkonsento de ĉiuj pri kio estas dezirinda.

2e - kion la eksperimento konstatas estas bona mezuma juĝo. kion demokratio efektivigas ne estas mezumo de opinioj, sed nur la elekto de plimulto.

3e - la eksperimento prenas la opiniojn de ĉiuj homoj pri aparta demando. plejmultaj nuntempaj demokratioj ne demandas homojn pri ĉiu aparta decido, sed nur proponas elekton de decidontoj.