29 janv. 2009

Interesaj sciencfikciaj televidserioj

Kiel mi skribis antaŭe, min interesas sciencfikciaj kaj fantaziaj verkoj. Pro tiu intereso kiam kelkfoje mi spektis la televidserion dosieroj iks (en. X Files) ĝi ege plaĉis al mi. Partojn de tiu televidserio eble mi unue spektis en Francio kaj kelkajn el ilin en Svedio. La televidserio estis verkita de Chris Carter, kaj montris kiel du agentoj de la federa detektivoficejo (FBI), Fox Mulder kaj Dana Scully, enketis pri neordinaraj eventoj. En sia blogo nia hispana amikino Fátima estas jam skribinta pri la televidserio. Tiel ŝajnas, ke tiu televidserio ĉesis post 2002.

Tio tamen ne signifas, ke plu ekzistas neniu nove produktata sciencfikcia aŭ fantazia televidserio. Pro nekompreneblaj kialoj la serio 'Herooj' (en. Heroes) ne allogis min. Post kelkaj partoj mi ankaŭ forlasis spekti la serion Perditaj (en. Lost).

Nun en Kanado oni povas spekti du televidseriojn (sciencfikciajn iomete fantaziajn) kiuj interesas min. La unua estas '11a horo' (en. eleveth hour). Sed eĉ pli bona ol ĝi estas la serio 'Franĝo' (en. Fringe - en la angla fringe signifas la eksteran limon de iu afero kaj ĉi-tie temas pri limoj inter ordinaraj kaj neordinaraj fenomenoj). Ili ambaŭ kiel la serio 'Dosieroj iks' temas pri policaj enketoj ĉirkaŭ neordinaraj eventoj. Sciencisto de la serio 11a horo estas kompetenta, serena kaj saĝa. Kontraŭe al tio, unu el sciencistoj en la serio 'Franĝo' estas duonfreneza (mense perturbita). La alia sciencisto kiu ankaŭ estas filo de la unua estas aventurema kaj pli alloga tamen malpli sciencista. Policanoj kiujn en tiuj ambaŭ serioj la menciitaj sciencistoj helpas estas sinjorinoj.

Mi persone preferas la serion "Franĝo'. Se vi ŝatas, vi povas provi ambaŭ.

28 janv. 2009

Mirakloj dum militoj

Por sendi homojn al batalo kaj devigi ilin al mortigo de homoj en la alia flanko de tiu batalo oni devas forte konvinki ilin pri praveco de ilia flanko. Ideologioj (komunismo, ŝovinismo k.t.p.), religioj aŭ sociaj ligoj ĉefe funkcias en tiu direkto. Min ĉiam fascinis religiaj iluzioj kiuj helpas soldatojn por trovi sian flankon de la batalo tute prava kaj tiel kun malpli da ĝeno murdi tiujn kiuj estas en la malĝusta flanko(!) de la batalo. Dum la ok-jara milito inter Irako kaj Irano, kvankam ambaŭ flankoj estis ĉefe islamanoj, tamen en la irana flanko ni ofte aŭdis pri dia praveco de tiu specifa flanko.

Dum niaj amikoj mortis unu post la aliaj kaj ni spektadis (eble por doni spiritan kuraĝon al ni pri la fina venko de nia lando) kadavrojn de malamikaj soldatoj en televido, tie estis abundo da rakontoj pri mirakloj kiuj okazis favore al iranaj soldatoj en bataloj. Oni nomis tiujn miraklojn, kaŝitaj helpoj el Ĉielo (امداد‌های غیبی) [iomete rilata al tiaj mirakloj estas la latina esprimo "Deus ex machina"].

Oni ne kuraĝis denunci tiujn rakontojn kiel iluzioj. Malgraŭ tio post iom da tempo aperis ŝercoj pri ili. Jen unu el tiuj ŝercoj:

Dum batalo eksplodo okazis kaj pro tio mano de soldato detranĉiĝis for de lia korpo. Pro la doloro kaj ŝoko li svenis. Kiam la soldato retrovis sian konscion, li vidis viron en blanka vestaĵo kaj trovis ke lia mano estas re-alligita al lia korpo. Li vokis la blankvestitan viron kaj diris: Ho! Dankon mia Sinjoro. Ĉu vi estas anĝelo sendita de Imamo?
La viro respondis: Ho ne! Mi estas vendprezentanto de glufirmao!

Mi neniel intencas argumenti pri praveco de iu ajn flanko dum bataloj inter Israelo kaj Palestinaj militantoj. Ĉi-tie mi nur observas, ke samtipaj religiaj motivoj estas uzitaj dum (ankaŭ antaŭ kaj post) batalo. Jen rakonto pri virino kiu avertis israelajn soldatojn kaj rabeno kiu pretendas tiu virino estis Raĥel (preferata edzino de Jakobo kaj patrino de Jozefo) kaj ke li estis sendinta ŝin por helpi israelajn soldatojn [1],[2]. Min fascinas kiel senkonsidere de religio (ĉu islamo, judismo aŭ kristanismo) ankoraŭ tiuj rakontoj iĝas indikoj por konsideri sin tute prava, justa kaj ĝusta.

P.S: Tie nepre estas abundo da similaj rakontoj inter batalantoj de la grupo Hamas.

27 janv. 2009

La arto de vivo

La arto de vivo estas en senĉesa sinagordigo rilate nian ĉirkaŭaĵon.

Granda japana pensulo, Okakura Kakuzo (1862 - 1913).

20 janv. 2009

Mesaĝo por malbonaj regantoj

Al tiuj regantoj ĉirkaŭ la mondo kiuj provas semi konflikton, aŭ kulpigi la Okcidenton pro mizeroj de siaj socioj - sciu, ke viaj nacioj juĝos vin pro tio kiun vi povas konstrui, ne pro tio kiun vi detruas. Al tiuj kiuj pere de korupteco, trompo kaj silentigo de oponantoj alkroĉas sin al potenco, sciu, ke vi estas en la malĝusta flanko de la historio; sed ni pretas helpi vin se vi volos fari gesteton unue.

Barak H. Obama, la 44-a prezidento de Usono.
La anglalingva teksto ĉi-tie.

Nun mi estas riĉa!

Ho! Ho! Nun mi estas riĉa. Hodiaŭ mi du foje ricevis tiun ĉi retpoŝtan mesaĝon.

Subject: I HAVE BEEN TRYING TO CONTACT YOU.

I wish to notify you that late Engr. Jürgen Krügger made you a beneficiary to his WILL. He left the sum of Thirty Million One Hundred Thousand Dollars, (USD$30, 100.000.00) Note: you are advise to contact me with my personal Email: ( barr_teddywilliams_esq_08@hotmail.com )

Telephone Number .:+447045720650
I await your prompt response. BAR TEDDY WILLIAMS


En ĝi iu advokato nome Teddy Williams informas min, ke bonkora sinjoro Jürgen Krügger estas donacinta 30100000 usonajn dolarojn al mi! Ho! Kiel feliĉa mi estas hodiaŭ. Ne gravas, ke mi tute ne konas s-ron Krügger! Mi volas mian monon!

18 janv. 2009

Freneza sed ne stulta

Viro preterveturis mensmalsanulejon kiam pneŭo de lia aŭtomobilo krevis. Li elaŭtomobiliĝis kaj malmuntis la krevitan pneŭon. Kiam li iris serĉi la rezervan pneŭon el kofrujo, lia piedo hazarde koliziis kun ŝraŭbingojn kaj ili forĵetiĝis en la plantojn apud la vojo. Tiu viro multe serĉis sed ne trovis la ŝraŭbingojn. Neniu alia aŭtomobilo pasis tra la vojo kaj li ne povis trovi helpon. Tial post tempo li decidis forlasi la aŭtomobilon kaj piede iri por serĉi helpon. Malantaŭ balustrado de la mensmalsanulejo, viro en blanka vestaĵo rigardis tion ĉion. Li vokis la aŭtomobiliston kaj diris: "sinjoro prenu po unu ŝraŭbingon de ĉiu alia pneŭo. Tiel vi povas munti la rezervan pneŭon per tri ŝraŭbingoj kaj restos tri ŝraŭbingojn por ĉiu el la aliaj pneŭoj".

La aŭtomobilisto surpriziĝis pro tiel saĝa propono kaj demandis: "kial kun tiom da saĝeco vi estas ĉi-tie?"

Viro diris: "Ho! Mi estas freneza sed ne stulta!"

15 janv. 2009

El Avesto (22)

Jen traduko de alia verso de Gathao. Ĝi estas la naŭa verso de la dua kanto (la ĉapitro 29) en la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao.

Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:
Atĉa geuŝ urva raosta je anaeŝem ĥŝanmene radem vacem nereŝ asurahja jem a vasemi iŝa ĥŝcrim kada java hvo ang-hat je hoi dadat zastavat avo.

Ĝia traduko estas:
Tiam animo de la kreitaĵaro lamentkriis; “ĉu mi devas ricevi helpon de senpova homo kun malforta voĉo?” Verdire mi esperis helpon de superpotenca mastro. Kiam tia homo aperos kaj helpos min?

En la pasintaj versoj ni lernis, ke animo de la kreitaĵaro petis helpon de homo por defendi sin kontraŭ malbonaĵoj kiuj plenigas la mondon. Finfine la Bona Penso proponas Zoroastron. En tiu ĉi verso, ni vidas, ke animo de la kreitaĵaro protestas tiun elekton kaj plendas, ke zoroastro ne estas potenca (en materia senco de forto la animo de kreitaĵaro esperis helpon de militomastro. Ĉi-tie Gathao aludas al delikata temo; unuavide tiel ŝajnas, ke helpe de forto kaj per potenco oni povas porti bonon kaj pacon. En la venontaj versoj ni vidos opinion de Madzajasnismo pri tiu opinio kaj la plendo de animo de la kreitaĵaro.

Arkivo de la tradukoj de Avesto.

14 janv. 2009

Homoj kaj dinosaŭroj


Ie mi legis, ke multaj usonanoj (48%) kredas kunvivadon de homoj kaj dinosaŭroj en iu sama tempo pasinta. Iuj argumentas, ke tiom granda nombro da usonanoj pro religiaj kialoj tiel kredas. Mi tamen opinias, ke tio estas ĉar multaj usonanoj infanaĝe estas spektintaj la animacion "The Flintstones" (eo. la familio Flintstone). Mi ankaŭ kiam estis junega knabo, antaŭ la islama revolucio, spektis tiun animacion. Sed pliposte kaj en mezlernejo mi lernis, ke dinosaŭroj antaŭ apero de homoj sur la planedo jam malaperis. Ĉu neniu instruas tion al usonaj infanoj?

Kiam esti diversa estas bona

Ĉu ekzisto de diversaj lingvoj estas bona aŭ malbona? Ĉu kultura diverseco inter homoj estas bona aŭ malbona? Mi ne scias respondon de tiuj demandoj ĉar mi ne estas lingvisto nek antropologo. Eble amikoj kies fakoj estas tiuj branĉoj de la scienco povas pli bone respondi al la supraj demandoj.

Almenaŭ tiel ŝajnas, ke en biologio kaj pri vivestuloj diverseco ludas gravan rolon en pluestado de specioj. Sciencistoj estas studintaj DNA-ojn (genan materialon en ĉeloj) de tasmaniaj tigroj (sc. thylacinus cynocephalus) kiuj estas anoj de jam malaperinta specio. La esploro montris rilaton de tiu specio al la aliaj specioj de animaloj. Tasmaniaj tigroj similis al hundoj kaj ankaŭ havis iujn trajtojn de la grandaj katoj. Surprize la studoj montris, ke ili estas pli rilataj al kanguruoj kaj koaloj. DNA-oj eltiriĝis el konservitaj haroj de du tigroj en usona kaj sveda muzeoj. La tasmaniaj tigroj jam ekzistis ĝis 1900-aj jaroj kaj ĉasado kaŭzis ilian kompletan malaperon.

Studoj sur DNA-oj de tiuj du tasmaniaj tigroj montris, ke gene ekzistis nur tre malgrandega diverseco inter tiuj du animaloj. Sciencistoj opinias, ke la gena diverseco ebligas iun specion al pli bone adaptiĝi al ĉirkaŭaj ŝanĝoj kaj havi pli grandan ŝancon por pluestado. Nun sciecistoj angoras pri sorto de alia endanĝerigita specio nome tasmanian diablon (sc. sarcophilus harrisii). Tio estas ĉar la nombro de tiuj animaloj ankaŭ estas malgranda kaj inter ili ankaŭ ekzistas malgrandega gena diverseco. Sciencistoj strebas artefarite konservi altan genan diversecon de tiuj animaloj.

12 janv. 2009

Israelo ne egalas Judismon

Kiam mi estis en Irano, registaro de la islama respubliko estis reprezentanto de Dio sur la tero. Tiam se oni protestis pri malbona ekonomia situacio, manko de liberesprimo, k. t. p., aprobantoj de la registaro tuj akuzis tian personon al agado kontraŭ Dio kaj la religio de Dio (kiu estis islamo). La islama respubliko estis kaj ankoraŭ estas sankta (ne kritikebla).

Nun la situacio de Israelo estas sama. Se oni protestas kontraŭ krimoj de la israela registaro, oni tuj diras, ke tiu persono estas antisemito. Ne karaj! La isreala registaro ne egalas Judismon kaj ĝi ne estas reprezentanto de ĉiuj judoj sur la tero. Ankaŭ ĉiu faro de tiu registaro ne egalas instruojn de la religio Judismo. La israela registaro simple estas alia surtera registaro, kritikebla kaj riproĉebla. Nenio pri la ŝtato Israelo estas sankta. Kaj ne ĉiuj protestantoj de fiagoj de la israela registaro deziras forpuŝi judojn kiuj nun loĝas en tiu lando al maron.

10 janv. 2009

Ne faru alian religion el Esperanto

Diversaj ideologioj ĉu religiaj, politikaj aŭ sociaj, pro siaj naturoj, postulas lojalecon de siaj kredantoj al certaj ideoj kiujn ili konsideras kernaj por si mem. Determini kiuj ideoj estas kernaj al iu ideologio povas esti temo de debato(j) ĉu inter kredantoj de tiu ideologio aŭ homoj nekredantaj je ĝi.

Esperanto estas lingvo. Mi ŝatas ĝin tia kaj uzas ĝin por komuniki kun aliaj pri miaj ideoj kaj opinioj. Se oni nomus min esperantisto ĉar mi povas uzi tiun lingvon, tiam ja mi estas esperantisto. Sed se oni kreas ideologion kaj nomas ĝin esperantismo, poste postulas, ke esperantistoj estu tiuj kiuj adheras al tiu ideologio, tiam kaj en tiu senco mi ne estas esperantisto.

Pardonu min! Sed post mia eskapo el la islama respubliko en Irano, mi promesis min, ke plu neniu (ĉu bonintenca ĉu malbonintenca) reprezentu min kaj esprimu siajn proprajn opiniojn nome de mi sen mia konsento. Tial mi deziras konservi miajn politikajn, religiajn kaj personajn ideojn dum mi uzas la lingvon Esperanto.

Nia amiko Luis rajtas havi siajn opiniojn rilate konflikton inter Israelo kaj palestinanoj. Ni ankaŭ rajtas konsenti aŭ malkonsenti lin kaj liajn opiniojn (mi persone malkonsentas kelkajn el liajn argumentojn). Kaj kompreneble ni ĉiuj rajtas uzi Esperanton por interŝanĝi ideojn, argumenti, diskuti kaj eĉ disputi pri tiuj interkonsentoj aŭ malkonsentoj. Sed neniu rajtas fari esperantismon kiel alia ideologio kaj postuli lojalecon de esperantistoj al ĝi. Kaj estas erara skribi "kiel eblas ke iu esperantisto amanto de ĉiuj landoj/kulturoj/identecoj favoras al manfarita ŝtato kiu ĉiam kreas konfliktojn nome de iu dio?". Tiu frazo pro mil kialoj estas erara sed la plej unua kialo estas tio, ke esperantisto estas tiu kiu scipovas Esperanton. Almenaŭ mi tiel estas esperantisto (alikaze vi povas konsideri min ne-esperantisto).

8 janv. 2009

VAIO P

Ĉi-tie en sia blogo, bezonata sribis pri la nova portebla komputilo de la firmao Sony, kiu nomiĝas VAIO P. En du antaŭaj blogeroj (tie kaj ĉi-tie) mi estas jam skribinta pri tiaj ultra-porteblaj komputiloj. Kiel la nova komputilo de SONY estas malsamilia de siaj rivaloj? Ĝi ege similas al ili. La nura diferenco estas distingivo de ekrano; sur 8-cola ekrano ĝi disponigas distingivecon de 1600 × 768. Ankaŭ ĝi havas impresan memorkapaciton de 2 GBajtoj. Ĝiaj malavantaĝoj estas ĝia alta kosto (900 USD por la plej baza modelo) kaj ĝia procezilo (ŝajne Intel Atom je kadenco 1.33 GHz).

Mi ne estas certa, ke kial oni volus pagi tiom da mono pro tiom alta distingivo sur nur 8-cola ekrano (alta distingivo estas bona por grandaj ekranoj). Ankaŭ jam abundas simile ultra-porteblaj komputiloj kun proceziloj Intel Atom je kadencoj pli ol 1.6 GHz.

7 janv. 2009

Nur iomete pri konflikto inter Israelo kaj palestinanoj

En alia blogero kaj pri la konflikto inter Ĉinio kaj Tibeto, mi skribis kiel oni povas erari kaj reduktante kompleksan aferon, konsideri ĝin kiel false simpla (ne facila sed simpla kontraŭ kompleksa) temo. Konflikto inter Israelo kaj Palestinanoj estas alia kompleksa temo kiun oni ne devas tuj redukti kaj konsideri ĝin kiel simpla batalo de iu tute bona flanko kontraŭ absolute diabla malamiko. Estas bona, legi asertojn de ambaŭ flankoj kaj lerni ion antaŭ havigi opinion al si mem. Eĉ kiam oni estas iel konvinkita pri sia opinio rilate la konflikton estas bona konsideri tiun opinion ŝanĝebla kaj malferma al evoluo. Kompreneble kiel ĉiu alia konflikto en tiu ĉi konflikto ankaŭ oni povas trovi kontraŭdirajn pretendojn ĉe ambaŭ flankoj. Malgraŭ tio ankoraŭ eblas detekti kelkajn veraĵojn en tiuj kontraŭdiraj pretendoj kaj estigi opinion pli trafan surbaze de tiuj veraĵoj.

Mi trovas nesufiĉa esperantlingvan version de Vikipedio pri la grupo Hamas. En la anglalingva versio ekzistas pli da informoj pri originoj de tiu grupo. Ezkemple pluraj fontoj mencias subtenon de la israela registaro kaj ĝia sekureca organizaĵo, Mossad, favore al Hamas dum la 1970aj jaroj por plifortigi ĝin kontraŭ nereligia palestina grupo Fatah (estrita de Jasser Arafat) kiu tiutempe ĝuis grandan popularecon kaj konsideriĝis kiel serioza defio kontraŭ volo de Israelo [1], [2].

Mi ankaŭ ne ŝatas Hamason ĉar tiu grupo nur semas abomenon kaj vivtenas ĉefe dank' al konflikto kaj milito, tamen apud pretendoj de la israela registaro pri ĉeso de la batalohalto per Hamas, tie ekzistas pretendoj kiuj sugestas, ke fakte la israela armeo mem unuafoje rompis batalohalton, en la 5a de novembro 2008, kiam atakante mortigis 6 membrojn de tiu grupo.

Kaj ankaŭ alia afero; oni ne senhezite kredu ĉion kiun ĉiu el la du flankoj de iu konflikto asertas. Kiel mi antaŭe skribis en alia blogero, la vero povas esti malfacile lernebla. Ekzemple la israela aremo metis filmon kiun montris atakon al kamioneto kiu ŝajne portis misilojn. Pliposte kiel tiu ĉi artikolo en BBC montras, evidentiĝis, ke fakte la kamioneto portris cilindrojn de oksigeno.

Ĉiuokaze mi opinias, ke politikaj eventoj estas pli kompleksaj ol "tiu flanko tute pravas kaj la alia tute malpravas". Por analizi ilin oni devas lerni laŭeble iun grandan parton de faktoj pri diversaj aspektoj de tiuj eventoj. Kaj miaopinie en neniu konflikto ekzistas prava flanko. Ĉiufoje kiam konflikto transformiĝas al perfortoplena batalo, ĝiaj ambaŭ flankoj (kaj iusence tuto de la homaro) estas same fiaskintaj konservi pacon kaj solvi problemojn sen uzo de armiloj.

6 janv. 2009

Malfacila demando

"Kio estas pli malbona? ĉu mortigi kun abomeno aŭ mortigi sen abomeno?"

"Which is worse? Killing with hate or killing without hate?"

La juda verkisto, Elie Wiesel (1928 - ).

2 janv. 2009

En serĉo de iu programo

Scii horon ofte estas grava afero por mi. Tio estas ĉar dum mi loĝas en Kanado miaj familianoj loĝas en Svedio. Tial kiam mi volas telefoni al ili aŭ scii en kiu parto de la tago ili estas mi devas rigardi tutmondan horaron. Ja tio estas stranga! Ĉar sufiĉas parkeri kiom da hora diferenco ekzistas inter tempoj en Toronto kaj Stokholmo (nun 6 horoj). Tio bedaŭrinde ne estas evidenta ĉar tagoj en kiuj oni ŝanĝas horojn por ŝpari energion ne estas samaj en Kanado kaj Svedio. Cetere mi estas pigra por mensaj kalkuloj (kredu min eĉ por adicii du nombrojn mi ofte uzas paperon aŭ kalkulilon).

Kelkfoje ne scii ekzakte la horon sed nur scii, ke ĉu en iu loko de la mondo estas nokto aŭ tago ankaŭ estas helpa por mi. Ekzemple kiam lastatempe mi sekvis novaĵojn pri la konflikto en Mezoriento, mi ŝatis scii ĉu tie estas tago aŭ nokto. Kiam mi havas alireblecon al la interreto tie estas retpaĝo kiu havas mapon de la mondo kaj sur ĝi montras kie estas nokto kaj kie tago (sen konsideri nubojn). Mi tamen deziris trovi programon kiu donus samajn informojn kiam mi ne havas alireblecon al la interreto. Tie estas kelkaj pagataj programoj kiuj faras tion sed kiel fonobildo de ekrano. Ĉu oni konas programeton kiu faras tion en malgranda fenestro kiun mi povus meti en angulo sur ekrano de komputiloj?