24 févr. 2009

Mi kaj maŝinoj

En la sciencfikcia literaturo, la vorto 'cyborg' kies origino troviĝas en la angla lingvo (en. cybernetic organism - eo. kibernetika organismo) aludas al organismoj kiuj havas biologiajn kaj nebiologiajn partojn ambaŭ. Ĉiuj aliaj lingvoj pli-malpli uzas la saman formon por la koncepto (en la hispana oni skribas Ciborg). Mi ankoraŭ ne estas certa, ke kion esperantistoj preferos uzi anstataŭ ĝi. Ĉu kibernetikorganismo (tro longa), ciborgo (internacia sed ne kombinita el ĝuste esperantlingvaj partoj) aŭ kiborgo (kib/ kaj kiber/ ne estas esperantlingvaj prefiksoj)?

Ĉiuokaze la koncepto 'cyborg' funkcias el du flankoj; eblas aldoni partojn de iu biologia organismo al maŝino (ekz. homa cerbo en maŝina korpo kiel la kinfilmo Robocop) aŭ eblas aldoni artefaritajn partojn al biologia organismo. Ĉi-tie iu filozofia demando estas tio, ke kie estas limo inter biologia organismo kaj nebiologia maŝino. Kie homo finiĝas kaj maŝino komenciĝas?

Longtempe nuraj nebiologiaj partoj en mia korpo estis pleniginta materialo en kelkaj el miaj dentoj. Nun mi estas iom pli ol antaŭe proksima al hom-maŝino (homo + maŝino). Katarakto okazas kiam pro iuj kialoj natura lenso en okuloj perdas sian travideblecon. Por kuraci ĝin ĥirurgiisto faras ege mallongan incizon sur la surfaco de okulo. Tra tiu fendeto aparato sendiĝas en la okulon kaj la kuracisto per ultrasona energio frakasas la naturan lenson. Post forsuĉado de pecoj de la natura lenso, artefarita lenso kiu estas faldita enigiĝas en la lokon kie la natura lenso estis antaŭe (kaj ĝi tie disfaldiĝas). Tuto de la operacio nur daŭras 10-15 minutoj kaj tuj post ĝi oni povas hejmeniri. Post la operacio dum kelkaj semajnoj la eksmalsanulo devas iom pli zorgi pri siaj okuloj kaj meti medikamentajn gutetoj en siajn okulojn. Nuntempe okulkuracistoj povas elekti artefaritajn lensojn kiuj ege bone kompensas aliajn naturajn difektojn de okuloj krom katarakto mem (miopecon, astigmatecon, k.s.).

Nun kun tiuj du nenaturaj lensoj en miaj okuloj mi sentas min iom pli kiel iu 'cyborg'. Malgraŭ tio, kompare al mia patrino mi ankoraŭ ne estas ege hom-maŝina (ŝi estas foriginta katarakton kaj ankaŭ havas pecon da plateno en siaj piedoj por konektigi ostojn tie).

© Foto per Akiroshadowheart sur DeviantArt.

23 févr. 2009

Denove mi!

Nu! Jen mi denove! Ekde hodiaŭ mi komencos reskribi blogerojn, tamen por iom da tempo pli malofte kaj pli sporade. Tio estas ĉar miaj okuloj ankoraŭ ne tute bone kutimas al siaj novaj kondiĉoj. Kiel antaŭe mi provos ĉefe skribi ne pri Esperanto mem kaj ne serĉos rilaton inter temoj de miaj blogeroj kaj la lingvo.

P.S: Mi forgesis danki ĉiujn amikojn kiuj skribis afablajn vortojn dum mia foresto. Dankon karaj amikoj!

14 févr. 2009

Ankoraŭ ne malaperinta!

Karaj legantoj de mia blogo, mia blogo ankoraŭ ne estas inter tiuj virtualaĵoj kiuj pli kaj pli perdas je realo. Kuracisto faris operacion sur miaj okuloj (kaj devas fari unu alian). Tial dum iom da tempo (du-tri semajnoj) mi ne kapablas legi kaj skribi longtempe (sur papero aŭ komputilo). Espereble post pliklariĝo de mia vid-kapablo mi rekomencos skribi ĉi-tie.

6 févr. 2009

Omaĝo al scienco

La 12-a de februaro estas festotago por omaĝi naskiĝon de Charles Darwin, priskribinto de la teorio de natura evoluo.

Kliku sur la bildo por trovi la retejon de la festotago.

Their wishes for me

Who told I must die?
Sir! did you tell so?
Ma'am! were these your words?

I will die only
only if you say me
who told I must die?

Pri la universitataj diplomoj

Mi ankoraŭ admiras tiun neordinaran entuziasmon de esperantistoj por ĉefe uzi la lingvon por paroli pri lingvo(j) kaj precipe pri Esperanto mem. Tio tamen povas bedaŭrinde esti signo, ke eble plejparto de esperantistoj ankoraŭ havas iajn nekomfortecojn pri siaj esperantistecoj (diversaj nekomfortecoj). Kredu min! Kvankam ankoraŭ mi lernas iujn aferojn pri mia denaska lingvo la persa tamen la plej enuiga blogo por mi estus blogo tute kaj plene pri la lingvo persa (ne la persa literaturo kaj kompreneble situacio por mi ne estas sama rilate blogojn kiuj estas pri aliaj lingvoj krom la persa).

Ĉiuokaze sekvante tiun tradicion esperantistan mi ŝatas skribi tiun ĉi blogeron pri temo rilata al la lingvoj. En sia blogo Profesoro Wells skribas pri universitataj diplomoj kaj kiel traduki ilin al Esperanto. Lia propono pri la diplomoj estas bona. Nur unu punkto: laŭ irana sistemo la universitataj diplomoj estas:

Licencio: ekvivalento de la anglosaksa B.Sc. 4-5 jaroj da studo post fino de la mezlernejo.
Magistra displomo: ekvivalento de la anglosaksa M.Sc. 2-3 jaroj da studo post la antaŭa diplomo.
Doktora diplomo: ekvivalento de la anglasaksa Ph.D. 3-5 jaroj da esploro, studo kaj laboro post magistriĝo.

Tie ankaŭ estas alia solvo kiun mi lernis en Francio. Kiam mi iris al Francio por studi kaj ricevi doktoran diplomon, oni tiel taksis miajn irananjn diplomojn; mia licencio ricevis ekvivalentan valoron (Bac + 3) [fr. baccalauréat - eo. bakalaŭro en Francio estas fino de la mezlernejaj studoj] kaj mia magistra diplomo taksiĝis (Bac + 5). Kvankam laŭ reguloj mi devis ripeti studojn en nivelo unu antaŭ ol la doktora nivelo kaj unue ricevi la francan diplomon DEA (fr. Diplôme d'études approfondies - eo. diplomo de pliprofundaj studoj = Bac + 5) tamen tio ne okazis ĉar la universitato bezonis, ke mi tuj komencu mian esploran laboron. En Francio universitataj diplomoj ĝenerale tiel taksiĝas:

Licence (eo. Licencio) = Bac+3.
Maîtrise (eo. Magistra diplomo) = Bac+4.
Diplôme d'études approfondies (DEA) (nivelo inter la magistriĝo kaj doktora diplomo) = Bac+5.
Doctorat (doktoreco) = Bac+8.

Mi pensas ke inter esperantistoj oni povas uzi saman sistemo. La referenca punkto povas esti fino de la mezlernejaj studoj (FMLS). Tiel ekzemple la angla B.Sc estas (FMLS + 4). Kaj doktora diplomo iĝas (FMLS + 8). Avantaĝo de tiu sistemo estas tio, ke en iuj profesiaj studoj oni iras al universitatnivela instituto sed nur dum unu aŭ du jaroj post FMLS (en la irana sistemo Fog-e-diplom = la usona Associate's degree kaj la angla Foundation degree). Tiaj studoj ne taksiĝas kiel studoj por ricevi la diplomon licencio. En la proponita sistemo oni facile povas taksi tiajn diplomojn kiel (FMLS + 2).

4 févr. 2009

Lanĉi sputnikon en spacon kaj limigi la interreton

Plejeble vi estas jam informitaj pri lanĉo de la unua tute-enlande-produktita sputniko de la islama respubliko en Irano. Aliloke ĉefulo de la irana aeroforto anoncis enlandan produkton de ĉasaviadilo kiu povas eskapi detektiĝon per radaroj (en. stealth). Tiuj progresoj ĉiuj okazas dum la ekonomia situacio de la ordinaraj irananoj estas multe malpli bona ol tiu en kelkaj jaroj antaŭ. Prezoj en Irano eĉ pli altiĝas ol la tutmonda altiĝo de la prezoj. Tio ĉio memorigas al mi epokon de la Sovetunio, kiam tiu ŝtato lanĉadis grandiozajn kaj prestiĝajn projektojn sed ordinaraj sovetanoj vivis mizere kaj finfine ekonomio de tiu ŝtato disfalis pro pezo de tiaj projektoj.

Apud tiuj progresoj la registaro pli kaj pli limigas alireblecon de irananoj al la interreto. Pluraj perslingvaj retejoj estas forfiltritaj aŭ sabotitaj per agentoj de la ŝtato aŭ adeptoj de ĝiaj politikaj vidpunktoj. Tie estis retejo 'Haftan' kies uzantoj povis konatigi ligojn al prikulturaj retskriboj perslingvaj unu al la aliaj. Tiu retejo ne estis politika kaj penis ne ŝajni kontraŭ-registara. Lastatempe tiu retejo iĝis nealirebla en Irano. Ankaŭ la alia retejo 'Balatarin' kiu servis kiel perslingva klaku.net, Digg.com kaj aliaj similaj retejoj estas sabotita per nekonataj personoj.

Tio estas naturo de despotaj reĝimoj kiel islama respubliko en Irano kaj komunista registaro en Nord-Koreio; ŝajnigi sin grandiozaj koste de sufero de siaj ordinarajn civitanoj.

P.S: La novaĵo en la angla lingvo pri sabotado de la retejo 'Balatarin' en Global Voices kaj Rotten Gods.

2 févr. 2009

Malbonŝanca mi!

Ve! Mi estas malbonŝanca! Ĉiufoje kiam mi devis eniri novan etapon de mia vivo, io malbona okazis. Jen denove tio okazas! Ĉi-jare ie proksime al junio mia kontrakto kaj postdoktoriĝa laboro ĉe la universitato Ryerson finiĝos. Nature mi devas trovi novan laboron antaŭ tiu dato. Eĉ sen ekonomia krizo mi ne estas bona labortrovanto (mi ne estas bona vendanto de miaj kompetentoj). Nun kun la ekonomia krizo mi ege angoras. Dio kompatu min ...

1 févr. 2009

Pri ĵargonaĵoj kaj slangaĵoj

Mi trarigardis prisciencajn blogojn, kiam mi trovis tiun ĉi interesan blogeron. Ĝi estas parodio pri diskutoj kiuj povas okazi ĉirkaŭ solvoproponoj por iuj sciencaj problemoj. Tie lingvaĵo de la blogero tuj kaptis mian atenton; iuj vortoj ŝajnis konataj al mi dum mi ne estis certa pri iliaj signifoj. Feliĉe mi tre rapide rekonis la vorton 'foobar' [fubar]. Tiuj kiuj legas anglalingvajn librojn pri komputila programado, scias, ke la vorto 'foo' estas nomo por nespecifaj dosieroj, variabloj, programoj, k. s. Pri aliaj strangaj vortoj en la blogero mi trovis malmultajn indikojn kaj havas tre nebulajn ideojn. Vere kion signifas vortoj kiel 'phishbang', 'feefum', 'glemish', 'flemish' kaj 'propum'? Pri la esprimo 'brouhaha technique' mi trovis skribaĵon en Vikipedio. Ĉu eblas trovi ekvivalentojn por ĉiuj el tiuj vortoj kaj traduki tekston de la blogero al iu alia lingvo, ekzemple al la franca aŭ la hispana? Ĉu eblas skribi similan tekston en alia lingvo? Mi estas certa, ke almenaŭ mi ne kapablas skribi similan tekston en la persa, kvankam ĝia ĝenerala ideo en la persa estas nepre esprimebla. Kion pri via nacia lingvo?