30 juill. 2009

Nova tv-serio

Regulaj legantoj de mia blogo jam konsentas, ke mi ĝenerale bonvenigas amrilatajn temojn en filmoj. Ankaŭ min ne ĝenas filmoj kiuj enhavas intrigojn surbaze de kompleksaj seksaj rilatoj kaj tensioj, precipe kiam ili rezultigas spektiĝon de nudaj korpoj kaj de l’amoro. Malgraŭ tio ĉio, min ĝenas nehonesteco kaj troigo okaze de uzado de tiaj temoj kaj intrigoj.

Tiel ekzemple erotaj filmoj ne ĝenas min, ĉar unue ili ne havas intelektan pretendon kaj ankaŭ tro granda dozo da nudeco en ili estas atendata de la spektanto ĉar tiu persono jam de la komenco scias, ke la celo de la filmo estas proveko de liaj/ŝiaj seksaj deziroj.

Simile spektiĝo scenoj pri intimaj rilatoj inter homoj en filmoj kiuj havas pli gravajn pretendojn pri siaj intelektaj enhavoj ne ĝenas min kondiĉe ke ekzisto de tiaj scenoj estu necesa kaj komprenebla por la spektanto. Mi svage memoras, ke ie mi legis intervjuon kun granda reĝisoro (eble Trakovski, eble iu alia) kiu en unu el siaj filmoj skeptigis scenon de seksumado inter du geamantoj. Li tiel priklarigis ekziston de tiu sceno en sia filmo; necesis montri interkonsenton kaj profundan ekkuniĝon sentimentan de la paro sen uzi esprimon, sen fari ĝin longa aŭ nekredebla. Tial li devis montri, ke tiuj geamantoj amoras. Miaopinie tio estas malsama de multaj aliaj filmoj (precipe la plejparto de francaj tv-serioj) en kiuj geaktoroj pro ĉiu stulta kialo tuj nudiĝas kaj komencas seksumadon kvazaŭ ili faras sporton.

Multaj el miaj karaj legantoj eble jam konas la tv-serion “anatomioleciono de Grey” (en. Grey’s anatomy). En tiu serio ne nur seksaj tensioj kaj amaj rilatoj inter ĝiaj protagonsitoj troigiĝas sed ankaŭ eĉ oni ne provas fari ilin iomete pli kredeblaj. Almenaŭ mi ne povas kredi, ke en iu malsanulejo kelkaj gekuracistoj kaj flegistinoj tiom ŝanĝi siajn ampartnerojn kaj ĉiuj kuŝi unu kun la aliaj (aŭ almenaŭ kelkaj el la aliaj). Miaopinie en tiu serio oni ĉefe tiel ŝajnigas, ke malsanulejoj estas diboĉaĉejoj. Ke tie geprisanzorgantoj nur pensadas pri seksumado unu kun la aliaj. Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke tiu recepto estas plaĉinta al la produktantoj de Holivudo. Nun post geprisanzorgantoj, oni faras la samon pri astronaŭtoj. La nova tv-serio nomiĝas “Defii graviton” (en. Defying Gravity). En ĝi ok astronaŭtoj (4 viroj kaj 4 virinoj!) iras al longa ekspedicio en spaco. Per reklamo de la serio eblas kompreni, ke ĝi temas pri kompleksaj amaj rilatoj pro kiuj unu seksumas kun kelkaj aliaj. Mi ankoraŭ ne estas certa, ke Holivudo en kiom da aliaj metioj kaj laborsferoj kapablas trovi eblecon de tiaj historiaĉoj!

Noto: Espereble mi reskribos ĉi-tie post mia reveno el Usono.

27 juill. 2009

Mekanismo de sociaj fenomenoj

Unu el la plej kompleksaj aferoj estas dinamiko de sociaj movadoj kaj tendencoj. Tio estas ĉar oni ankoraŭ ne bone scias, ke kiel emocioj, impresoj kaj logika pensado interagas por formigi kolektivajn kaj individuajn inklinojn kaj reagojn. Mi antaŭe skribis pri Susan Boyle kaj ŝia kantado. Kiam mi skribis pri ŝi tiam ankoraŭ estis komenco de ŝia aventuro. Kvankam ŝi finfine ne gajnis la britan talentokonkurson, tamen ŝia aventuro rivelis unu-du aferojn pri naturo de homoj. Mi ankoraŭ de tempo al tempo iras kaj rigardas ŝian kantadon sur Jutubo (en. Youtube).

Pasintsemajnfine hazarde mi aŭdis pri nova fenomeno sur Jutubo. Tio temas pri enira danco de akompanantoj por geedziĝonta paro. Antaŭ alveno al novaĵagentejo kiel MSNBCABC, la video mem sur Jutubo estis almenaŭ miliono da fojoj spektita. Aŭdi pri ĝi el la televido kompreneble allogas pli grandan nombron da spektantoj (anglalingve oni nomas tion Positive feed-back). Sed tiu unua milionoj da spektintoj estis grava por eniro de evento al televidaj novaĵoj.

Mi ankoraŭ ne bone komprenas mekansimon de tiuj fenomenoj. Tamen eblas demandi, ke kiel eblas asocii aŭ alligi esperanton al similaj sociaj fenomenoj. Mi ne scias la respondon sed eble ŝtatnivela skandalo funkcius...

La brita Telegraph skribas pri la afero.

P.S: Iuj komentintoj pri la geedziĝa danco opiniis, ke tio fakte estas insulto al religia ceremonio, kiu devas esti konsiderita pli sobre kaj serioze. Laŭ ili Ne taŭgas danci en preĝejo k.t.p.

26 juill. 2009

Rifuzo de esti fotita!

Tio estas mirinda! Mi jam sciis, ke iuj kristanoj pro siaj religiaj kredoj ne permesas transfuzon. Mi memoras malnovan filmon (nigra-blankan) en kiu knabineto malsaniĝis kaj iris al malsanulejo (aŭ eble dum akcidento severe vundiĝis). Kiam kuracistoj konsilis, ke oni devas transfuzi por savi ŝin, ŝia patro kiu apartenis al tiu branĉo de kristanismo rifuzis la transfuzon. Sekve la knabineto forpasis. Tamen la kuracisto estis tiom furioza kontraŭ la patro ke li procesis kontraŭ li. Dum la proceso antaŭeniris, dubo pli kaj pli venkis menson kaj penson de tiu patro. Li demandis sin, ke ĉu li fakte rajtis decidi pri vivo kaj morto de sia filino. Hodiaŭ mi kontrolis sur Vikipedio kaj trovis ke fakte la atestantoj de Jehovo rifuzas transfuzon pro siaj religiaj kredoj.

Historion de tiu filmo mi rememoris ĉar kelkaj atgoj antaŭ mi lernis, ke en Kanado ekzistas iuj kristanoj kiuj ne permesas esti fotitaj ekzemple por konduktopermesiloj. Tiuj grupoj da kristanoj kiuj nomiĝas huteritanoj (kredas al huteritismo) ĉefe loĝas en la provincoj Alberto kaj Manitobo. Antaŭnelonge la suprema kurtumo de Kanado juĝis, ke ili ankaŭ devas esti fotitaj por identigaj dokumentoj kaj konduktopermesiloj.

Por mi estis mirinda, ke povas ekzisti tiom ekstrema interpreto el kristanismaj instruoj. Sed mi pensas, ke tiu lasta sinteno ne estas rekte dependa de la religio sed pli malrekte influita per deziro de modesteco (kaj neuzado de teknologio ĉe huteritanoj).

24 juill. 2009

Antaŭplano de mia unua vojaĝo al Usono

Mi ne scias kiom da esperantistoj loĝas en regiono de Vaŝingtono (la usona politika centro en la distrikto Kolumbio) sed je la semajnfino de la 1-a kaj 2-a de aŭgusto mi iros tien por partopreni en festo por edziĝo de mia amiko. Tio estos tre mallonga vojaĝo kaj povas esti, ke mi tie renkontu neniun esperantiston. Jen provizora plano de mia vojaĝo: vendrede la 31an de julio mi flugos el Toronto al Novjorko (la flughaveno LaGuardia) kaj de tie al Vaŝingtono (la nacia flughaveno Reagan). Sabate (la 1-a de aŭgusto) matene mi eble iros iomete viziti la urbon kaj vespere estos la edziĝa festo. Dimanĉe la 2-a de aŭgusto ankaŭ mi deziras viziti la urbon kaj lunde (la 3-a de aŭgusto kiam estas ferio en Ontario) mi revenos al Kanado (tra la sama vojo el Vaŝingtono al Novjorko kaj el Novjorko al Toronto).

23 juill. 2009

Ahmadinejad is not my elected president

Mi estas antaŭe skribinta pri interretserĉa bombo en mia blogo. Tio estas krei multajn retpaĝojn kun sama titolo por kreskigi atingeblecon de tiu titolo ĉe la interretaj serĉprogramoj (plejofte guglo). Irananoj estas jam uzintaj tiujn metodojn por la persa gulfo (kontraŭ la araba gulfo) kaj por peti liberecon de politikaj malliberuloj (kvankam mi dubas ĝian efikecon). Ĉi-foje oni petas, ke irananoj kreu interretserĉan bombon por deklari, ke Ahmadineĵad ne estas prezidento elektita de ili.

Do jen mia kontribuo: Ahmadinejad is not my elected president!

20 juill. 2009

Usona vizo

Eble kelkaj el la karaj legantoj memoras, ke iam pasintjare mi petis usonan vizon. Tiun vizon mi petis por prezenti miajn laborojn en konferenco kiu okazis en San-Joseo (Kalifornio) en januaro 2009. Kiel mi skribis en mia antaŭa bloger, mia peto estis retenita per la usona konsulejo por pli da studoj. Nu, la respondo de tiuj studoj ne venis antaŭ januaro kaj profesoro por kiu mi laboras (kaj estas kanadano) iris al Usono kaj prezentis mian laboron. Kvar-kvin monatoj post la konferenco mi ricevis retpoŝton de la usona konsulejo. En ĝi oni informis, ke nun la konsulejo estas preta por studi mian vizopeton! Je la fino ili demandis, ke ĉu min interesas vojaĝi al Usono. En la persa lingvo estas proverbo kiu diras, en batalo kun urso se vi forprenas eĉ unu haron el la urso ja tiu haro estas ege valora (ĉiuokaze la urso mortigas vin). Do mi pensis, ke estas utila uzi la okazaĵon. Tial mi respondis, ke jes la vizito de Usono ankoraŭ interesas min kaj fakte unu el miaj amikoj baldaŭ edziĝos kaj la ceremonio okazos en Usono kaj mi deziras partopreni ĝin. Responde al mia retmesaĝo la konsulejo demandis en kiu urbo kaj kiam okazos la geedziĝa ceremonio.

Post kelkaj semajnoj oni skribis al mi kaj petis ke mi iru al la konsulejo kaj donu miajn dokumentojn. Mi matene iris al la konsulejo, donis miajn dokumentojn al oficistino kaj ricevis atendovicnumeron. Mi sidis, atendis kaj homoj ade venis kaj foriris. Mi atendis tie dum tri horoj finfine kiam nur estis mi kaj neniu alia kliento estis tie, oficistino vokis min kaj demandis, ke kion mi volas. Mi montris mian atendovicnumeron. Unue ŝi kaj aliaj geoficistoj diris, ke ili estas iam vokintaj min sed mi ne estas respondinta. Pliposte evidentiĝis, ke ili eraras kaj fakte neniu antaŭe estas vokinta min. Tiam estis granda plezuro kiam oficistoj en konsulejo de la granda superpotenco pardonpetis kaj pardonpetegis. Tiu momento estis forviŝinta ĉiujn indignigajn traktadojn kiujn mi (kiel iranano kaj pro stultaj fisintenoj de regantoj en la islama respubliko) estis travivinta ĝis nun en usonaj konsulejoj.

Finfine ili metis vizon en mian pasoprton. Tiel mi povas vojaĝi al Usono kaj partopreni geedziĝan feston. La festo okazos ie en Rockville (Marilando) je la unue de aŭgusto. Mi planas esti dum tri aŭ maksimume kvar tagoj en Usono (ĉar mi devas reveni kaj daŭrigi mian laboron). Ni vidos, ke ĉu ĉe la landlimo ne estos plu problemo aŭ ne...

P.S 1: Mi lernis, ke por Usono la plej timiga ol teroristoj estas nedezirataj almigrontoj. Ili neniam donus vizon al mi, se mi ne estus jam almigrinto al Kanado.

19 juill. 2009

Solidareco kun protestantoj en Irano

Sekve de protestoj en Irano, internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO) kiel Internacia Amnestio (en. Amnesty International), Informraportistoj senlimaj (en. Reporters Without Boarder) kaj la internacia PEN (en. PEN international) deklaris la 25-an de julio kiel la internacia tago de solidareco kun iranaj protestantoj.

Tiu ĉi novaĵo en Deutsche-Welle kaj Canada Free Press.
La retpaĝo de la evento.

16 juill. 2009

Bedaŭri la nunan situacion en Rusio

Mi ĉiam admiris tiun angulon de la rusa socio kiu naskis homojn kiel Tolstoj, Ĉeĥov, Dostojevskij kaj Tarkovskij. Hodiaŭ mi plu ploras por la rusa socio kiu estas senfara pri (aŭ eĉ senkulpiganta de) la krimaj murdoj de homoj kiel Anna Politkovskaja, Stanislav Markelov kaj lastatempe Natalia Estemirova. Mi ne fidas Putin. Li nur deziras la potencon (laŭ sia opinio celante fari bonon por la rusoj). Sed kiu ne scias, ke la potenco koruptas se restas nekontrolita? Mi havas amaran senton kaj nun funebras la rusan socion kiu plu ne kapablas montri grandaniemcon de si.

P.S: Se iuj argumentos, ke la nunaj regantoj en Rusio ne kulpas pri tiuj murdoj, mi respondos eĉ allasi okazon de tiuj murdoj montras profundan senkompetentecon de tiuj regantoj. Kvazaŭ Rusio ne havas policon kaj sekurecajn organizaĵojn!

15 juill. 2009

Simboloj trarestos la tempopason

  • Ĉu ne estas ironio de la sorto, ke hodiaŭ la 15a de julio regantoj en la islama respubliko ne kuraĝas gratuli naskiĝodatrevenon de la suprema religia regnestro, Ĥamenei, kiu laŭ ili estas reprezentanto de Dio sur la tero? Hodiaŭ aviadilo irana kraŝis kaj pli ol 150 homoj pereis. Nun tiuj regantoj devas respekti nacion kiu funebras ĉiuflanke (pro la lastatempaj mortoj kaj pro malpli novaj mortoj de protestintoj kontraŭ la balota fraŭdo).

  • Martin Luther, antaŭ krei sian reformisman movadon estis impona katolika pastro, profesoro de teologio en tiu branĉo de kristanismo. Miĥail Gorbaĉov estis ĝenerala sekretario de la komunisma partio en Sovetunio. Neislamanoj kiel mi aŭ islamanoj kiuj ne estis parto de la reganta elito en la islama respubliko neniam kapablis stari kontraŭ ĝi. Nun homoj el tiu elita tavolo mem estas starantaj kontraŭ politika reĝimo de la islama respubliko. Por la islama respubliko estas ege malfacila subpremi tiajn homojn (pretekstoj estas malmultaj).

  • Antaŭ la lastatempaj protestoj en Irano, tie estis okazintaj aliaj protestoj kaj movoj. Tiuj aliaj protestoj tamen neniam trovis imponecon similan al tiu de la lastatempaj protestoj. Ili neniam iĝis historifarantaj, ĉar mankis kohera versio el ili. Ĉar ili ne trovis sian vojon al amasa beletra kreivo de la socio. La iranaj protestoj post la baloto de la 12a de junio 2009 estas historifarantaj same kiel teroristaj atakoj al Usono en la 11a de septembro 2001. Tio estas ĉar konsekvence de la protestoj fortaj simboloj por la unuafojo kreiĝis. Multaj beletraj (poemoj, kantoj) kaj artaj verkoj kreiĝis por rememorigi la okazaĵojn. Ĝi eniris kolektivan memoron de la irana socio (kaj iugrade tiun de la mondo). Povas esti, ke tumultoj iom silentiĝos (ĉu longtempe aŭ mallongtempe) sed tiu ĉi vundo remalfermiĝos.

P.S: la desegnaĵo montras Neda Agha-Soltan kiel la libereca sinjorino.

13 juill. 2009

Kohereco estas sincereco!

Ĉu inter esperantistoj ankaŭ politikaj kaj ideologiaj preferoj determinas niajn batalojn? Mi opinias ke la respondo estas jes. Malgraŭ tio, estas grava resti laŭeble kohera kaj sincera. Ekzemple mi mem dum simpatias palestinanojn kaj iam (ĉu ofte?) kritikas politikojn de la isreala ŝtato, tamen ankaŭ daŭre rekonas rajton de ekzisto por Israelo. Ankaŭ kvankam mi kritikas konservativulojn de nordameriko, tamen ankaŭ esprimas mian malplaĉon pro diktaturoj maldekstraj.

Mi esperas esperantistoj kiuj antaŭe defendis tibetanojn kontraŭ la registaro de Ĉinio estas farintaj tion pro honesteco kaj sincere. Minimumo de konsekvenceco estas montri similan reagon pri frakasado de Ujguroj.

Mi pensas, ke nia amiko Bendis estas serioze okupata de siaj studoj. Se ne, li nepre protestus kontraŭ fiagoj de la ĉina registaro kontraŭ ujguroj. Ankaŭ espereble la E-Civito defendos homajn rajtojn de ujguroj. Mi esperas, ke ne estu diferenco inter sintenoj de homoj alfronte al ujguroj kaj tibetanoj ĉar anoj de la unu el tiuj du grupoj estas islamanoj kaj tiuj de la dua budhanoj. Ankaŭ defendo de tibetanoj ne estu motivita nur pro inter-esperantistaj politikoj. Krom se oni pensas, ke ujguroj simple estas ribelaĉuloj kaj tibetanoj pli meritas liberecon de la aĉa flava komunismo.

P.S: Mi mem strebas resti senpartia kaj objektiva. Kompreneble tio estas ege malfacila (ekzemple por mi tio estas ege malfacila pri eventoj kiuj okazas en Irano). Mi opinias, ke ĉiu evento estas neredukteble kompleksa.

11 juill. 2009

El Avesto (25)

Post fini tradukon de la dua kanto de la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao, nun estas tempo por komenci tradukon de la tria kanto de tiu parto. Sube mi prezentas tradukon de la unua verso de la tria kanto el la unua parto de Gathao. Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:

at ta vaĥŝja iŝento ja mazdata hjatĉit viduŝe sta-otaĉa ahurai jesnjaĉa vanĝe-uŝ managho humazdra aŝa jeĉa ja raocebiŝ daresata urvaza.

Ĝia traduko estas:

Nun mi diras al vi, ho serĉantoj de saĝo kaj dezirantoj de scio, pri tiuj du principoj de la ekzisto. Kaj mi honoras Ahuron kaj la Bonan Penson (Vohumana). Kaj mi laŭdas la Virton (Aŝa-on). Tiel povas esti, ke vi atingu lumon de la vero kaj ĝojon de l’animo.

En tiu verso Zoroastro parolas pri du principoj de la ekzisto kiuj estas malbonaĵoj kaj bonaĵoj (laŭ la homa juĝo kaj kompreno) kiuj ekzistas en la mondo. Konflikto inter ĉi-tiuj du grupoj da aferoj en la universo estas la ĉefa temo de multaj indo-arjaj religioj kaj pensoskoloj [i.a. zoroastrismo]. Pro graveco de tiu instruo en zoroastrismo kelkaj sciencistoj opinias, ke la religio estas dualisma. Ankaŭ en tiu verso ni trovas, ke la celo de instruoj de zoroastrismo estas ebligi ĝojon de l’animo [aŭ simple ĝojon]. Tio estas simila al celo de multaj aliaj filozofiaj skoloj kiuj deziras trovi, ke kio estas la ĝojo kaj kiel eblas atingi ĝin.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

10 juill. 2009

Helpopeto

Ĉe la laboro mi devas uzi la mastruman sistemon Vindozo. Mi havas multajn artikolojn en formato PDF sur mia durdisko. Bedaŭrinde ofte kiam mi elŝutas tiujn artikolojn ili rekoniĝas per numero aŭ alia titolo kiu ne rilatas al la temo de la artikolo. Mi bezonas iel enordigi tiujn PDF-dosierojn. Lastatempe mi konatiĝis kun programo Yep kiu estas por la komputiloj Apple. Ĉu iu konas senpagan programon similan al Yep por Vindozo?

7 juill. 2009

Bone konata nesincereco

Unu el la plej gravaj kialoj por malkredebleco de la islamaj kaj arabaj landoj estas ilia hipokriteco. Ĉiam kiam konflikto inter Israelo kaj palestinanoj severiĝas islamaj landoj plendas pro sorto de siaj samreligiaj gefratoj. Ili arde protestas kontraŭ Israelo kaj simpatias kun suferoj de islamaj palestinanoj (kvazaŭ kristanaj palestinoj tute ne ekzistas).

Nun kiam la ĉina registaro estas frakasinta protestojn de ujguroj kaj mortiginta multajn el ili, islamajn landojn estas tute silentaj. Kvazaŭ ujguroj kiuj estas islamanoj plu ne estas iliaj samreligiaj gefratoj kaj ne suferas en Ĉinio. Tiu malsincereco kaj hipokriteco faras islamajn landojn kaj arabojn eĉ pli nefidindaj kaj nekredeblaj.

Aldone al araboj ankaŭ la islama respubliko en Irano kiu ĉiam arde protestas kontraŭ Israelo estas nun ege silenta pri mortoj kaj subpremo de ujguraj islamanoj en Ĉinio.

Elektema sekvado

Mi miras ĉar kiam Papo diras ion pri uzo de kondomo aŭ abortigo sekvantoj de liaj instruoj ekzaltiĝas. Nun kiam li estas dirinta, ke en ekonomio avareco estas malĝusta la samaj sekvantoj de liaj instruoj montras neniun intereson pri tiu eldiro. Kial priseksaj instruoj de religioj estas tiom pasie sekvataj sed instruoj de samaj religioj pri ekzemple malĝusteco de perforto, avareco aŭ mensogo ne ricevas similan konsideron?

6 juill. 2009

Kiu vere regas Rusion?

Mi ne komprenas tion; se la ĉefo de la registaro en Rusio estas ĝia prezidento, kial la usona prezidento devas aparte renkonti ĝian ĉefministron?!

Imperiestro en Kanado

Je la fino de la antaŭa semajno lia Imperiestra Moŝto Akihito kaj lia edzino Imperiestrino Miĉiko komencis viziton de Kanado. Kiel la karaj legantoj eble pli bone ol mi scias, en Japanio kiel multaj aliaj monarkiaj ŝtatoj nuntempe la imperiestro havas pli malpli ceremonian rolon en la registaro kaj fakte ĉefajn politikojn de la ŝtato determiniĝas pere de ĉefministo (nun estas s-ro Taro Aso).

Por mi estis interesa lerni, ke la imperiestro Akihito estas memstudinta biologon kaj li vizitis biologiajn studlokojn en Otavo. Ankaŭ estis interesa lerni, ke kvankam la imperiestro ege malofte vojaĝas ekster Japanio tamen ĉi-foje estas la dua fojo kiam li estas en Kanado. La unua fojo post la dua mondmilito li vizitis Kanadon en 1953 kiam li ankoraŭ estis princo heredonta la kronon.

Post la lastatempa ekonomia krizo kiu komenciĝis en Usono, la kanada registaro nun provas pli diversigi komercajn partnerojn de la lando (Usono estas la plej granda partnero komerca de Kanado). Precipe la provinco Ontario ege suferis pro problemoj de la usonaj fabrikantoj de aŭtomobilo (ili estas Ford, Crysler kaj General Motors). Samtempe japanaj fabrikantoj de aŭtomobilo kiel Honda kaj Toyota alfrontiĝis al malpli da problemoj.

Rilatoj kun japanio estas gravaj ĉar malgraŭ grandaj ekonomiaj problemoj, Japanio ankoraŭ estas ekonomia superpotenco en Azio kaj povas helpi pliboniĝon de la situacio por eskportado de varoj fabrikitaj en Kanado al tiu kontinento.

3 juill. 2009

Ŝtato kaj edukado de infanoj

Kiam kaj kiel ŝtato rajtas interveni en aferoj kiuj koncernas rilatojn de gepatroj kaj iliaj infanoj? La respondo de tiu ĉi demando iam estas klara. Kiam infanoj estas minacataj per fizikaj, seksaj kaj/aŭ gravaj psikaj turmentadoj tiam oni interkonsentas, ke nome de la socio, ŝtato rajtas (kaj devas) interveni kaj protekti neplenkreskulojn. Sed kio pri edukado de infanoj? Ofte homoj konsentas, ke gepatroj rajtas instrui valorojn kiuj ili mem deziras al siaj infanoj. Tiel infanoj unue lernas religiajn kaj sociajn preferojn de siaj gepatroj. kvankam pliposte la socio pere de la publika edukado kaj ankaŭ aliaj rimedoj influas tiujn intsruojn, tamen ĝenerale estas akceptita, ke gepatroj rajtas transmeti ordinarajn valorojn kiujn ili mem preferas al siaj infanoj.

Rilate al tio lastatempe okazis debatoj ĉirkaŭ evento en Kanado. Knabineto iris al lernejo kun rasisma simbolo [hokokruco] desegnita sur ŝia brako. Respondeculoj de la lernejo informis la ŝtatajn aŭtoritatojn pri la okazaĵo. Enketoj montris, ke gepatroj de la knabineto [precipe ŝia bopatro] kredas al rasismaj ideoj. La knabineto estas rakontinta kiel ŝi estas kunspektinta filmojn pri supereco de la blanka raso. Ankaŭ ŝiaj gepatroj estas instruintaj al ŝi, ke la nigrhaŭtulojn (kaj anoj de aliaj rasoj krom la blanka) meritas morton k.t.p. Laŭ la leĝo plenkreskuloj rajtas havi tiajn ideojn (ĝis ili ne minacas aliajn). Sed kio pri instruo de tiaj ideoj al infanoj? Ĉu la ŝtato rajtas forpreni tiun knabineton for de siaj gepatroj ĉar tiuj gepatroj estas rasistoj (esti rasisto en si mem ne estas krimo)?

Se oni forprenas infanojn for de gepatroj pro rasismo de tiuj gepatroj, tiam ĉu oni povas forpreni infanojn for de siaj gepatroj ĉar tiuj gepatroj havas laŭ la socio neplaĉajn religiajn kaj ideologiajn vidpunktojn. Kiu rajtas juĝi pri tiaj aferoj?