31 août 2009

Timoj de iu politika reĝimo

Post protestoj en Irano kontraŭ fraŭdoj de la prezidenta baloto, tribunaloj organiziĝis kaj en ili tiuj kiuj estis arestitaj dum tiuj protestoj persekutiĝas. Karaj legantoj de mia blogo eble pere de siaj nacilingvaj amaskomunikiloj jam iom scias pri la aferoj (precipe ĉar iu franca sinjorino kaj iranaj fukciuloj de la brita ambasadejo en Tehrano ankaŭ estas inter la arestitoj). Sed kio estas akuzoj kontraŭ tiuj arestitoj? Skribi leteron al sia familio kaj rakonti pri la protestoj. Renkonti, stdui kaj publikigi ideojn de fliozofoj kiel Jurgen Habermas kaj Max Weber (precipe instruoj de la unua pri neperforta malobeado de civitanoj - en. Civil disobedience) [ankaŭ ĉi-tie]!

Kaj por pli bone montri, ke pro kio vere timas la islama respubliko jen la lastatempaj eldiroj de la suprema religiestro Ĥamenei en la angla:

The Leader said most human fields are based on philosophies that believe in materialism and they lack of belief to Islamic and divine teachings, warning that teaching them would lead to promotion of unbelief to the divine teachings and promotion of skepticism to the religious principles.

Ĝia traduko:

La suprema gvidanto diris ke la plejparto de la prihomaj sciencoj estas bazitaj sur materialismaj filozofioj kaj al ili mankas kredo je diaj kaj islamaj instruoj. Li avertis, ke instrui ilin povas rezultigi nekredon pri la diaj instruoj kaj disvastigi skeptikemon pri la religiaj principoj.

30 août 2009

Konservindan naivecon!

Vi studas, vi lernas sed vi konservas la originalan naivecon. Ĝi devas esti en vi, same kiel deziro por drinki estas en la drinkemulo aŭ tiu por ami estas en la amanto.

La franca artisto Henri Matisse (1869 - 1954).

26 août 2009

El Avesto (26)

Nun estas tempo por traduko de la dua verso el la tria kanto (la ĉapitro 30) de la unua parto de la Gathao (Ahnavajiti). Unue ĝia transskribo:

sraota geuŝaiŝ vahiŝta avaenata suĉa manangha avarena visicahja narem narem hvah’jai tanuje para maze janĝo ahmai ne sazdjai daodanto paiti.

Ĝia traduko estas:

Aŭskultu la plej bonajn vortojn per viaj oreloj kaj primeditu ilin per klera penso. Tiam ĉiu el vi persone elektu unu el la du [vojojn]. Antaŭ alveno de la granda evento, elperceptu tiujn ĉi instruojn.

Tiu verso bone montras iun el la kernaj instruoj de Mazdaismo; ekzameni aferojn (precipe pri kredoj) kaj libere elekti la plej bonan el ili. En zoroastrismo racio kaj logiko estas konsiderataj kiel juĝohelpantaj elementoj kaj oni ne postulas obeadon senracian. Ankaŭ el tiu ĉi verso estas evidenta, ke elekto estas persona afero kaj do persono devas akcepti konsekvencojn de siaj elektoj.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

24 août 2009

Muziko antaŭ matematiko

Lastatempe la libro "en la lando de inventitaj lingvoj" (en. In the land of invented languages) verkita de s-ino Arika Orkent furoras inter esperantistoj. Multaj recenzoj fare de esperantistoj estas skribita pri tiu ĉi libro. Nia angulo proksime al la norda pinto de la planedo (Ha! en Toronto) ne estis ekskludita de la fenomeno kaj nia bibliotekisto kiu ankaŭ estas tradukisto kaj amanto de lingvoj estas aĉetinta la libron. Li afable pruntedonas la libron al anoj de nia klubo. Mi ankaŭ ricevis ĝin mallonge antaŭ sed ankoraŭ ne estas finleginta ĝin. Mi eĉ ne estas jam atinginta tiun parton de libro kiu temas pri Esperanto. Tamen eĉ en tiuj unuaj partoj de la libro aserton kaptis mian atenton. Tio ke, oni estas elpensinta simbolojn por notado de muziko pli antaŭe ol tiuj simboloj kiujn oni uzas por skribi la matematikon [1], [2]. Ja ĝis kelkaj jarcentoj antaŭ por skribi "a2 + b2 = c2" oni devis skribi frazon da vortoj en sia nacia lingvo. Kial muzika notado estas elpensita tiom antaŭ ol la matematika simbolaro? Ĉu tio estas pro iliaj tre malsamaj naturoj aŭ pro tio, ke eble matematiko estas atinginta pli malfrue sojlon kiu necesigis elpensadon de simboloj kaj mallongigoj?

19 août 2009

Interesa scienca studo

Ho! Tio estas ege interesa! Mi pensas, ke nur en Kanado eblas elekti tiom bizaran titolon por iu tute serioza esploro scienca! Sciencistoj el la universitatoj Otavo kaj Carleton (kiu ankaŭ situas en Otavo) estas esplorintaj hipotezan atakon de zombioj! Ja! Vi legis ĝuste! Ili estas uzintaj matematikan modelon por vidi tion kio okazus se zombioj vere ekzistus.

Ĉi tie la novaĵretejo BBC informas pri la studo. La origanalan artikolon mi trovis ĉi-tie [mi ne estas certa, ke ĉu vi kapablos legi ĝin ĉar mi malfermis la dosieron en la universitato kaj sur la interna informadika reto de la universitato ni kapablas malfermi artikolojn kiujn ordinaraj uzantoj de la interreto ne kapablas malfermi senpage].

Se vi ne kapablas vidi la originalan artikolon, kredu min ĝi uzas ellaboritajn matematikajn modelojn por studi la hipotezon. Kiel ĝi utilas? Nu! Eble malmultaj (preskaŭ neniu) malsanoj kaŭzitaj de mikroboj kaj virusoj disvastiĝos kiel zombioj, tamen modelo ankoraŭ estas uzebla por malsanoj kaŭzitaj de iuj fungoj. Ankaŭ tiu studo helpas plibonigi matematikajn modelojn kiuj jam ekzistas kaj uziĝas por pritaksi latentan kapablon por disvastiĝo de veraj malsanoj kiel ekzemple la gripo H1N1.

18 août 2009

Ek! kaj Vindozo Vista

Unu prikomputila demando; Mi instalis jam bone konatan programon Ek! sur mastruma sistemo Vindozo Vista (64-bitokoda). Al mi tiel ŝajnis, ke ĝi ne funkcias kun programoj kiuj estas 64-bitokodaj (Notepad, Works, k.s.) sed funkcias kun programoj kiuj estas 32-bitokodaj (mi instalis malnovan MS-Office XP kiun mi depost longa tempo jam havas).

Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke oni plu ne zorgas pri la programo Ek! Ĉu la programo Tajpi solvos tiun problemon?

17 août 2009

Esti justa eĉ pri fiuloj!

Mi opinias, ke por stari kontraŭ diablo oni devas zorgi mem ne agi kiel tiu diablo. Kiel mi skribis antaŭe en la diktaturaj reĝimoj amasinformiloj serioze suferas pro manko de kredebleco. Tio estas ĉar por ili politikaj celoj [de la reĝimo] staras antaŭ la objektiveco kaj vero. Tial ili tordas informojn por atingi siajn celojn. Liberpensuloj kiuj deziras kontraŭstari fiecon de tiuj sistemoj devas zorgi por esti (kaj resti) malsame de ili.

Tion mi skribis ĉar mi vidis ke nia amiko Reza estas skribinta pri organizita geedziĝo de granda nombro da paroj farita de Hamas. En sia blogero li prezentas foton kaj mencias, ke la edzinoj estis neplenkreskulaj junulinoj. Mi suspektas, ke fonto de tiu informo por mi kaj Reza estas unu sama fonto. Kompreneble estas sendubebla, ke en islamaj landoj edziniĝo de malplenkreskulinoj al viroj multe pli aĝaj ol ili okazas. Oni ofte povas trovi novaĵojn pri tiaj edziniĝoj. Ankaŭ Hamas ne estas respektinda grupo en la islama mondo (kiu grupo tie estas respektinda?). Malgraŭ tio ĉio, la informo estas malĝusta [1], [2], [3]. La bildo montras junajn (neplenkreskitajn) familianojn de la edzinoj aŭ la edzoj kiuj akompanas la estontajn edzojn. Oni povas trovi, ke almenaŭ en tiu festo la plej juna edzino estis 16-jara (kaj multaj el ili estis pli ol 18-jaraj). Mi estas certa, ke kara Reza ne havis alireblecon al pli fidindaj fontoj pri la novaĵo. Ĉiuokaze Hamas en si mem faras multajn aliajn krimojn kaj fiagojn. Oni ne bezonas atribui al ĝi neĝustajn informojn por pruvi ĝian fiecon.

14 août 2009

Malsamecoj inter kulturoj

Jen intersa studo! Mi antaŭe skribis pri mia iama intereso rilate al interkulturaj studoj. Nun sciencistoj el la universitato Glasgow estas trovintaj, ke anoj de malsamaj kulturoj malsame perceptas emociajn trajtojn sur homa vizaĝo. Tie ankaŭ estas interesa komparo inter komputilaj signoj kiujn anoj de du malsamaj kulturoj uzas por montri emociojn. Sube mi reskribas tiun tabulon:





emociookcidentaorienta
Ĝojo:-)(^_^)
Malĝojo:-((;_;) aŭ (T_T)
Surprizo:-o (o.o)

13 août 2009

Fido de la publika opinio

Iom pli antaŭe mi skribis pri fifaroj okazintaj en la malliberejo Abu-Garib en Irako kiu estis prizorgita de la usona armeo. Malfeliĉe mi devas mildigi miajn riproĉojn tiurilate ĉar tiuj fiagoj almenaŭ okazis per usonaj armeanoj kontraŭ civitanoj de alia lando (irakanoj). Aliflanke ili estis okazintaj dum armita konflikta. Alfronte al tiuj plendoj oni povas prave notigi, ke nun en la islama respubliko en Irano, iuj irananoj faras multe pli hororajn krimojn kontraŭ aliaj irananoj. Tie iuj trudas nepravigeblajn suferojn al siaj propraj samlandanoj. Oni trovas, ke dum tumultoj post la lastatempa prezidenta baloto pli ol unu kaj du homoj perdis siajn vivojn. Tre seriozaj indikoj aperas, ke oni estas uzinta torturojn kaj eĉ estas farinta sekspertojn kontraŭ malliberitaj protestintoj. Problemo estas manko de sendependaj informofontoj. Eĉ kiam la kunordiganto de la irana parlamento dementas tiajn akuzojn multaj ankoraŭ ne kapablas kredi tion ĉar la irana parlamento ne estas konsistinta el anoj de diversaj kaj konkurantaj partioj kaj tial ne kapablas garantii sendependecon forde la politika reĝimo de la lando. Ankaŭ jursistemo de la islama respubliko ne estas sendependa de la tuta politika potenco en Irano kaj irananoj neniam estas observintaj ĝian movon kontraŭ respondeculoj de la politika reĝimo. Tial oni ne kredas deklarojn kaj atestojn kontraŭ tiuj akuzoj.

Mi estas antaŭe skribinta pri malfeliĉa okazaĵo kiu rezultigis morton de la pola almigrinto Robert Dziekanski. Tiutempe sur la interreto disvastiĝis filmo en kiu oni povis vidi la okazaĵon. Unue la federa polico de Kanado, RCMP faris internan enketon kaj konkludis, ke neniu estas farinta eraron. Tamen tiu konkludo ne kontentigis la publikan opinion. Tial alia sendependa enketo plenumiĝis. La nova enketo aludas al pluraj misfaroj de la policanoj. Nun la enketa grupo estas konkludinta, ke RCMP ne devas enketi pri akcidentoj kiuj okazas pro agoj de ĝiaj funkciantoj. Tion devas fari alia oficejo kiu ne havas konflikton de la interesoj kun RCMP. Ja oni povas diri, ke por s-ro Dziekanski tio estas malfrua. Ja oni povas diri, ke la sistemo en Kanado de tempo al tempo kaŭzas problemojn. Tamen certe pro libereco (kaj sendependeco) de la amaskomunikiloj kaj ekzisto de konkurantaj partioj entuta movo de la sistemo estas direkte al ĝia pliboniĝo. Fenomeno kiu certe ne ekzistas en la islama respubliko en Irano.

Preternoto: Antaŭe mi skribis pri ombro de Dio sur la tero Ajatolaho Ĥamenei. Nun alia ajatolaho estas espriminta, ke ĉar prezidentecon de Ahmadineĵad estas aprobinta Ĥamenei, do obei Ahmadineĵad estas kiel obei Dion! Tiel la nombro de reprezentantoj de Dio en la islama respubliko pliiĝis (antaŭe unu nun du)! Mi ne povas imagi, ke kiom pliaj reprezentantoj Dio bezonas tie.

9 août 2009

Mia vojaĝo al Vaŝingtono

Se me estus veninta al Vaŝingtono rekte el Tehrano tiam kiam por la unua fojo mi estis ekstervenonta el Irano, nepre la urbo ege impresus min. Nun post miaj aliaj vojaĝoj kaj loĝado en urboj kiel Parizo, Stokholmo, Montrealo kaj Toronto, Vaŝingtono al mi ŝajnis kiel aliaj urboj en nordameriko. Malgraŭ tio, ne eblas dementi, ke ĝi havas siajn proprajn belecon kaj ĉarmon. La urbo kaj regionoj ĉirkaŭ ĝi estas verdaj kun multaj vegetaĵoj.

La unua afero kiu kaptis mian atenton estas la efika kaj bone konstruita publika transport sistemo en Vaŝingtono. Ĝi nepre estas multe pli bona ol la publika transport sistemo en Toronto. En Vaŝingtono per trajnoj eblas atingi grandan parton de la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Aliflanke tie la metroo funkcias konsidereble malfrue dum la noktoj kaj komencas sian funkcion ege frue matene (kontraŭe al Toronto en kiu oni ne kapablas semajnfine uzi metroon antaŭ la 9a horo matene).

La urbo Vaŝingtono havas sian propran regantan organizaĵon kaj situas inter du ŝtatoj Virginio kaj Marilando (bofamilio de mia amiko loĝis en Virginio kaj festo de lia edziĝo okazis en Marilando)!

Mi havis nur dimanĉon por iomete turismi en la urbo. Mia esperantista amiko/ĉiĉerono rendevuis kun mi matene ie en la urbocentro. Multaj el oficejoj de la usona federa registaro situas en Vaŝingtono. Inter ili la plej famaj eble estas Blanka Domo kaj oficejoj de la usona kongreso. Krom ili ekzistas aliaj malpli konataj oficejoj de la federa registaro. Kelkaj el ili situas en konstruaĵoj de bela arkitekturo, kun ŝtonaj muroj kaj stilo kiu similas al tiu de publikaj konstruaĵoj en eŭropaj landoj. Tiu konstruaĵo kiun ni planis viziti unue estis fermita ĝis tagmezo. Tial ni decidis unue viziti Nacian Korson (en. National Mall). Ĉi-tiu loko estas kie multaj monumentoj kaj muzeoj de Vaŝingtono situas. Ankaŭ ĉi-tie Martin Luter King, Jr. prezentis sian historian prelegon “mi havas revon” (en. I have a dream…). En tiu sama loko milionoj da usonanoj kaj neusonanoj spektis inaŭguran ceremonion por prezidentiĝo de s-ro Obama. Por mi estas stranga, ke kiam mi staris antaŭ la monumento de Vaŝingtono (pinta kolono meze de la korso) ĝi al mi ŝajnis malpli grandioza ol tiun kiun mi atendis vidinte ĝin antaŭe nur en filmoj kaj poŝtkartaj fotoj (simila evento okazis kiam mi staris sub la turo Eifel en Parizo).

En Nacia Korso ankaŭ estas monumentoj por memori militojn kiujn Usono estas farinta i.a. la dua mondmilito, militoj de Vjetnamio kaj Koreio. Fine de la korso estas monumento memoriga de Abraham Lincoln. Estas interesa viziti tiun monumenton kaj lerni, ke ĝi celas esti kiel simbolo de unueco de ĉiuj usonanoj kaj iliaj klopodoj por justeco kaj libereco.

Ĉirkaŭ la korso estas multaj muzeoj sed ĉar tempo mankis al ni, ni decidis viziti nur unu el ilin. Tial ni iris kaj vizitis la muzeon de aerospaca teknologio. En ĝi estas multaj tre interesaj aferoj. El modeloj de diversaj aviadiloj ĝis tiuj de raketoj kaj spacŝipoj. Por mi estis interesa lerni, ke kiam oni sendis homojn al luno, potencoj de komputiloj estis ege malpli ol potencoj de nuntempaj poŝtelefonoj. Ankaŭ eblis viziti rekonstruitan modelon de interno de Skylab. Se usonanoj deziris imponi vizitantojn de tiu muzeo, ili almenaŭ pri mi sukcesis fari tion. Ne eblas mallaŭdi kuraĝon kaj sindediĉecon de tiuj kiuj riskis siajn vivojn aŭ dediĉis ilin por progreso de scienco kaj teknologio.

Post tiu muzeo ni iris kaj vizitis la kastelon Smithsonian. En ĝi eblas vidi ekzemplon de tiuj objektoj kiuj oni povas vidi en aro da muzeoj ĉirkaŭ Nacia Korso (la aro da tiuj muzeoj kune nomiĝas Smithsonian). Tie estis multaj interesaj aferoj i.a. ankaŭ markitaj biletoj kiujn antaŭe oni aĉetis kaj kiel poŝtmarko uzis por pagi imposton.


Post Nacia Korso ni iris al la malnova poŝta oficejo. La konstruaĵo havas altan turon el kiu oni povas vidi grandan parton de la urbo (en ĉiuj kvar direktoj). En ĝia unua etaĝo ankaŭ situas manĝaĵvendejoj kaj dum vizitantoj povas manĝi ion, iuj ankaŭ prezentas muzikaĵojn. Post vidi la urbon el super la turo ni iris al Georgetown. Ĝi estas historia kvartalo de Vaŝingtono. Mia gvidanto klarigas ke la nomo George ne venas de la nomo de la usona prezidento George Washington sed de tiu de brita reĝo. Tiel la kvartalo devas esti originita en la epoko antaŭ la revolucio kiu rezultigis sendependiĝon de Usono. Nuntempe en Georgetown oni trovas luksajn vendejojn kaj multekostajn restoraciojn. Por mi estas interesa, ke almenaŭ en Vaŝingtono laŭ nordamerikanoj lukseco estas kunligita kun eŭropaj stilo de arkitekturo kaj ornamaĵoj. Sube de la kvartalo rivero Potomac [pr. Potomak] fluas kaj en la kvartalo Georgetown oni trovas kanalon “C&O Canal” kiu estas paralela kun Potamak. Ĉe la bordo de Potomac mi vidis la konstruaĵon WaterGate kiu iĝis fifama rilate al eventoj en epoko de la prezidento Nixon.

Finfine nia turismado finiĝis trinkante bieron kaj manĝante picon en Georgetown.

6 août 2009

Bazo de niaj amikecoj

Komunaj malŝatoj estas preskaŭ ĉiam bazo de interamikecoj.

En la angla: Shared hatreds are almost always the basis of friendships.

La franca politika filozofo, Alexis de Tocqueville (1805 - 1859).


5 août 2009

Tiuj nekredantaj usonanoj!

Por paŝtistoj kiuj longtempe antaŭ en Irano zorgis pri ŝafoj kaj aliaj brutoj, dresitaj hundoj estis grandaj helpoj. Eble pro tio, en la antikva religio de Irano, zoroastrismo, hundo estas tiom laŭdata [1], [2], [3]. Tiu intereso pri hundo en la antaŭislama Irano estis tiom alta, ke eĉ kelkaj mitaj trajtoj atribuiĝis al hundo. Kontraŭe al zoroastrismo, en islamo hundo estas konsiderata kiel naĝes (rite malpura kaj netuŝebla). Tio povas esti pro tiu fakto, ke en la devenloko de islamo, la araba duoninsulo, por bredi kamelojn oni ne uzis hundojn kaj hejmen oni ne havis ilin.

Pro tia religia kredo, la blinda islamanino, Mona Ramouni kiu loĝas en Usono estas rifuzinta uzi servojn de hundoj kiuj kutime uziĝas por gvidi nevidokapablajn personojn. Feliĉe por ŝi, en la Okcidento oni estas ebliginta, ke ŝi uzu ĉevaleton (en. pony) kiel gvidanta animalo. Oni devas senti sin feliĉa, ke s-ino Ramouni ne estas elektinta ekzemple kamelon kiel sia helpanta animalo! Kaj oni devas danki tiujn nekredantajn usonanojn kiuj toleras malfacilaĵojn kaŭzitajn pro ŝia decido!

Samtempe ne estas tro esperi, ke islamanoj ankaŭ iomete montru komprenon rilate al la alia flanko. Ĉu signoj pri tiu tolero aperas? Lastatempe jam de longa tempo kantita himno de la germana piedpilka teamo FC Schalke 04 estas ĉagreninta islamanojn. En parto de tiu himno oni kantas "Mahometo estis profeto kiu komprenis nenion pri piedpilko sed el ĉiuj amindaj koloroj li elektis la bluan kaj blankan [kiuj estas koloroj de tiu piedpilka teamo]". Feliĉe antaŭ kondamni kantantoj de tiu himno al morto, respondeculoj de la germanaj islamaj grupoj estas jam deklaritaj, ke ili ne konsideras la himnon kiel insulto al la islama profeto, ĉar li vivis en epoko en kiu la piedpilko ankoraŭ ne estis inventita! Fu! Almenaŭ ĉi-foje neniu mortis!

4 août 2009

Mia mallonga psika turmento

Mi neniam pensis, ke iam kiam mi denove metos paŝon sur teritorio de Kanado, mi prenos grandan pecon da aero en mian pulmon kaj dankos Dion por esti hejmen! Sed hieraŭ matene en la flughaveno Pearson (en Toronto) mi faris tion! Jen mi revenas el mia vojaĝo al Usono. Granda parto de tiu vojaĝo ĉefe pro prisekurecaj aranĝoj en Usono estis ege malplaĉa. Tio estis kosto kiun mi devis pagi ĉar mi estas mezaĝa viro kun pasporto el mezorienta lando (fakte vojaĝo kiu povus mone kosti maksimume 1000 USD, por mi kostis pli ol 2500 USD kaj tio estas krom psikaj streĉiĝoj kaj indignon).

Plaĉa parto de la vojaĝo kompreneble estis festo por edziĝo de mia amiko. Mi renkontis kelkajn el niajn komunajn amikojn. Ni babilis, dancis kaj ĝuis la feston. Ankaŭ dimanĉe mia usona novtrovita amiko David Dougherty afable helpis min viziti kelkajn el multajn vidindaĵojn de la urbo. Pri ambaŭ partoj de la vojaĝo (plaĉa kaj malplaĉa) mi skribos pliposte.