30 oct. 2009

Vivo kaj probablaj danĝeroj

Mi ne scias pri Eŭropo, sed ĉi-tie en Kanado kaj mi pensas ĝenerale en nordameriko estas frenezeco kaj iu stato de paniko pri la gripo H1N1. La responsuloj nomas la situacion "la dua ondo de la gripo H1N1", kaj la ondo kaŭzas morton! Ĉu ĝi kaŭzas morton de pli da homoj kompare al ordinaraj (se la vorto ordinara havos ian ajn sencon ĉi tie) sezonaj gripoj? Ĉiuokaze estas certa, ke malsimile de la ordinaraj gripoj, la gripo H1N1 povas kaŭzi morton de antaŭe sanaj kaj junaj homoj. En la laborĉambro apud mi sidas fizikisto kiu uzas altnivelajn matematikajn modelojn por studi epidemiiĝon de gripoj. Pro lia laboro li devas studi tre fakajn artikolojn pri la temo kaj mi estas konvinkita, ke pri gripoj li scias pli ol mi. Ni longe babilis pri la temo kaj li pliklarigis unu du punktojn pri diversaj aspektoj de gripoj (kaj ne nur tio li ankaŭ pliklarigis diferencojn inter aidoso kaj gripo).

Mi bedaŭras, ke grupo de nefakuloj surbaze de onidiroj kaj nepruvitaĵoj kontraŭas vakcinon. Ĉu la vakcino kontraŭ H1N1 povas havi malbonajn kromefikojn? Mi respondos, ke ni ne scias. Sed tio tute ne maltrankviligas min. Ni ne scias multajn aliajn aferojn sed ne vivas surbaze de probablaĵoj. Mi fidas je laboro de sciencistoj kiuj estas farintaj kaj kontrolintaj la vakcinon. Ĝis nun ne necesas, ke ĉiuj ricevu la vakcinon. En Kanado unue tiuj kiuj laboras en prisanzorgaj laboroj, gravedulinoj kaj infanoj devas ricevi la vakcinon. Se iam necesos, ke mi ankaŭ ricevu ĝin, nepre mi iros kaj ricevos la vakcinon.

Miaj antaŭaj blogskribaĵoj pri la gripo H1N1 [1], [2], [3].

Retpaĝo de la kanada registaro pri la gripo H1N1 kaj vakcino kontraŭ ĝi.

22 oct. 2009

Frenezigaj semajnoj

Averto: Ĉi tiu blogero por neinteresatoj de ĝia temo povas esti enuiga!

Finfine hieraŭ du tri semajnoj da senspiriga laborado rezultatis. Mi ne sukcesis solvi tiujn antaŭe menciitajn ekvaciojn uzante programojn kiuj uzas la metodon de finiaj elementoj (ĉefe Comsol). Tial mi ŝanĝis strategion kaj provis uzi alian metodon surbaze de finiaj diferencoj (en. finite difference). En tiu metodo oni dividas spacon kaj tempon al malgrandegaj partoj (krei kradreton) kaj kalkulas derivaĵojn de funkcioj en tiuj subspacoj per polado. Tiel ekzemple evoluo de funkcio en tempo t povas kalkuliĝi sciante valoron de tiu funkcio en du antaŭaj paŝoj:


Programon por tiu kalkulo estis skribinta alia esploristo jam en 1994, sed tiu programo estis en FORTRAN. Do mi reskribis tuton de la programo per la programlingvo C kaj iomete ŝanĝis metodojn de la kalkulo. Evidente kiel ĉiam tie estis kelkaj eraroj kaj mi pasigis tri lastajn semajnojn por trovi tiujn erarojn, korekti ilin kaj kontroli la kalkulojn. Finfine hieraŭ mi sukcesis atingi ĝustajn rezultojn por la unua fojo per tiu programo. Nun mi devas plibonigi kaj modifi ĝin por ke ĝi funkciu en kazo de miaj eksperimentoj.

Mi konstatis, ke kiam mi uzas mian porteblan komputilon la programo uzas nur unu komputantan kernon de la procezilo (hejmen mi uzas la kompilanton GNU C por linukso). Tiel ŝajnas, ke por uzi ambaŭ komputantajn kernojn de la procezilo mi devas uzi specialajn rimedojn kiel OpenMP. Pri tio mi laboros plu.

20 oct. 2009

13 oct. 2009

Premioj pro malsimilecoj!

Oni donis la premion Nobel al s-ro Obama ĉar li agas malsimile de s-ro Bush. Same ankaŭ oni laŭdas la mastruman sistemon Vindozo 7 ĉar ĝi ne estas simila al Vindozo Vista!

6 oct. 2009

Pri scienco

Hodiaŭ matene antaŭ veni al la laborejo, mi hazarde ŝaltis la televidon kaj aŭskultis matenajn novaĵojn. Kia hazardo? En la televido kanadanoj gratulis unujn al la aliaj. Kial? Ĉar kanada sciencisto estas gajninta la ĉi-jaran premion de Nobel pri fiziko. Kiam mi venis al la laborejo mi trovis, ke tri usonaj sciencistoj estas gajnintaj tiun premion. Nu! Prfesoro Willard Boyle havas du civitanecojn (la usona kaj kanada) kaj li nun loĝas en Kanado. Sed li estas farinta sian sciencan laboron ĉefe en Usono. Nesurprize kiam mi rigardas retpaĝojn de la novaĵagentejo BBC mi trovas, ke tie ankaŭ oni estas laŭdinta atingojn de la brita Profesoro Charles Kao! Li kiu estas naskita en Ŝanhajo (en Ĉinio) havas du civitanecojn (la angla kaj la usona). Mi ne scias! Eble plejparto de la honoro apartenas al Usono kiu ebligis sciencajn entreprenojn de profesoroj Kao kaj Boyle. Ĉiuokaze la tria gajninto de la premio estas tute usona kaj havas nenian alian civitanecon.

Mi konstatas, ke homoj ofte havas fortan inklinon al nostalgiaj sentoj pri pasinteco. Mi mem kiam estis juna knabo verketis bildstriajn rakontojn (kun ne tre bonaj pentraĵoj). Kiam jaroj poste mi revidis ilin, mi nostalgie bedaŭris kaj estis surprizita pro miaj verketoj. Antaŭ nelonge maljuna esperantisto en nia urbo Toronto forpasis. Lia filo kiu ne scipovas Esperanton informis nin kaj donacis esperantlingvajn librojn (kaj revuojn) de sia patro al nia klubo. Inter ili mi trovis Sciencan Revuon. Ĝi estis revuo eldonita per Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE). La numeron kiu mi trovis estas de la jaro 1978. Ĝi komenciĝas per salutvortoj de tiam nova prezidanto de ISAE, la japana Sin'itiro Kawamura (fakulo pri agrikultura biokemio). Mian atenton precipe kaptis altan nivelon kaj sentiman uzon de matematiko, grafikaĵoj k.s. en la artikoloj. Ne forgesu, ke la revuo estas de la jaro 1978 kaj tiam ne estis modernaj komputiloj. La artikoloj estas "Perspektive por sistemigo de la magmorokaĵoj - verkita de Josef Kavka de Ĉeĥoslovakio", "Mezurado kaj statistika analizo de marondoj - verkita de Nils Utne de Norvegio" kaj "Skolecito kaj ĝismondino el Bohemio - verkita de Rudolf Rychly kaj Vlastimil Novokilsky de Ĉeĥoslovakio". Ĉar mian atenton precipe kaptis uzo de matematiko en la dua artikolo mi skanis parton de ĝi kaj metas tiun skanaĵon ĉi-tie. Espereble junaj esperantistoj kiuj nun faras sciencajn laborojn kuraĝiĝos verki pli bonajn artikolojn ol tiuj.

P.S: Serĉante por pli da informoj sur la interreto mi trovis tiun ĉi libron pri organika kaj biologia kemio verkita de sinjoro Kawamura.

2 oct. 2009

Kantisto el Ontario

Kelkaj el kanadaj kantistoj/kantistinoj havas tutmondan famon. Ekzemple multaj konas la kebekan kantistinon Celine Dion. Se oni ŝatas la kontrean muzikon (en. country music) pri tiu tipo de la muziko estas fama sinjorino Shania Twain. Kantoj de Lara Fabian kaj Garou multe plaĉas al iuj franclingvanoj.

Lastatempe mi malkovris kantiston kies voĉo kaj temoj de liaj kantoj ege plaĉas al mi. Li estas naskita en la provinco Ontario kaj nomiĝas Justin Hines. Ĉiuj el liaj kantoj estas belaj inter ili sur Jutubo oni povas aŭdi, 'Mi bondeziras por vi' (en. wish you well), 'aprilo sur la tero' (en. April on the ground) kaj 'diru kion vi deziras' (en. say what you will). Ĝuu lian belan voĉon.