Ĉi-lastatempe mi estis okupita pro laboro kaj ne kapablis skribi blogerojn. Al tio aldoniĝis translokiĝo al alia apartmento kaj pro ŝanĝo de adreso, mi hejme ankoraŭ ne havas alireblecon al la interreto. Ĉiuokaze kvankam malfrue, tamen mi deziras tre feliĉan novan jaron por karaj legantoj de mia blogo.
Bedaŭrinde fino de la jaro 2009 estis plene de malbonaj novaĵoj pri perfortoj. En Irano, la registaro kruele supremis protestintojn. Hieraŭ mi ŝokite rigardis novaĵojn en televido pri okazaĵoj en tiu lando. Antaŭ perfortoj en Irano, estis alia atenco kontraŭ pasaĝeraj aviadiloj en Usono. Feliĉe tiu atenco ne havis sukceson.
Apud tiuj du eventoj oni ankaŭ informiĝis pri beduarinda atako de mense malsana virino kontraŭ Papo kaj atako de mense malsana viro kontraŭ la itala ĉefministro s-ro Berlusconi. Mi nur miras, ke en Italio mense malsanaj homoj kiel facile kapablas atingi gravajn homojn!
Ĉiuokaze spite al ĉiuj el tiuj malfeliĉaĵoj la jaro 2009 iras finiĝi. Al mi restas nenio krom deziro de pli da feliĉo por ĉiuj bonuloj en la nova jaro 2010. Bonan novan jaron!