30 déc. 2010

Irano kaj haveno en Rusio

Interesa novaĵo! Ĉu vi estis legintaj, ke irana firmao deziris aĉeti havenon en Rusio? Tiu haveno estas ĉe bordo de la rivero Volgo, kaj havas alireblecon al rusaj trajnvojoj (de tie al Eŭropo). La akiro de haveno ebligis transporton tra kaspia maro. Kompreneble pro parta embargo kontraŭ Irano la respondeculoj en Rusio ne estas akceptintaj tiun ĉi proponon.

29 déc. 2010

Kiu rajtas fari sciencan esploron?

Niatempe oni ofte opinias, ke scienca esploro bezonas multekostajn rimedojn kaj devas fariĝi pere de elstaraj sciencistoj. Tio estas nur parte ĝusta. Fakte pli grava ol rimedoj kaj jam akiritaj scioj, esploranto de scienco bezonas kreivecon kaj scivolemon.

Antaŭ nelonge tiu ĉi novaĵo pri publikiĝo de scienca esploro farita de grupo da 8-10 jaraj infanoj kaptis mian atenton. Tiuj kiuj faras sciencajn esplorojn scias, ke sciencaj ĵurnaloj ne estas samaj. Ekzistas ĵurnaloj kiuj nur decidas pri akcepto aŭ malakcepto de iu proponita artikolo. Ankaŭ estas ĵurnaloj kiuj donas iun artikolon al kelkaj aliaj konantoj de scienca branĉo pri kiu temas la artikolo. Tiajn ĵurnalojn en la angla oni nomas 'Peer-reviewed' [eo. restudita per samranguloj]. La restudantoj povas rekomendi publikiĝon, rifuzon, peti priklarigojn, ŝanĝojn aŭ eĉ proponi sendon de la artikolo al alia ĵurnalo. Plejofte kvalito de laboro de esploristoj mezuriĝas per artikoloj kiuj estas publikigitaj post tiaj restudoj. Ankaŭ produkti artikolojn akcepteblajn post tia taksado konsideriĝas pli malfacila. Tial la supra novaĵo estas grava.

La revuo 'Biology Letters' kies artikoloj estas restuditaj antaŭ publikiĝo estas akceptinta artikolon skribita de infanoj en bazlernejo Blackawton en la anglujo. La artikolo priskribas eksperimenton kies celo estis kompreno de percepto de koloroj kaj koloraj formoj per mielabeloj. Kompreneble la infanoj estis gvidataj per sia instruisto kaj ankaŭ alia eminenta sciencisto. Sed tia gvidado estis minimuma. Ili mem planis la eksperimenton kaj deduktis rezultojn. La artikolo estas tute skribita per infanoj mem kaj eĉ havas diagramojn pentritaj de ili mem. Al ĝi mankas kutimaj referencoj kaj necesaj ellaboritaj statistikaj analizoj. Tamen restudintoj komentis, ke ĝi estas valora esploro kun novaj rezultoj. Aliflanke malsame de aliaj artikoloj en la revuo, tiun ĉi artikolon akompanas komentoj de aliaj du fakuloj pri la temo. Ĉiuokaze ĝi estas la unua artikolo de tia tipo. Ĉu ĝi estos la lasta?

27 déc. 2010

Pri du malsamaj universoj

Lastatempe mi trovis tiun ĉi sciencan novaĵon (ankaŭ ĉi-tie) kaj legante ĝin mi pensis, kiel miskompreno de vortoj kiuj por la publiko havas iun signifon sed uziĝas per fizikistoj celante aliajn signifojn povas kaŭzi konfuzon. El vidpunkto de la fiziko la novaĵo mem estas nur iom interesa. Mi unue provas iomete priklarigi ĝin.

Pluraj observoj aludas al tio ke, nia kosmo antaŭe estas trairinta praeksplodon (en. Big Bang) kaj depost tiam senĉese plivastiĝas. Unu el tiuj observoj estas kosma fona radiado (en. Cosmic Background Radiation). Ĉiu materio elsendas (radias) elektromagnetajn ondojn krom se ĝia temperaturo estas absoluta nul (gradoj kelvin = minuso 273 celsiaj gradoj). Ondolongo de tiu radiado determiniĝas per temperaturo de la materio. Ekzemple metalo sur kuiraparato kiam ĝi ege varmiĝas brilas unue ruĝe kaj poste se la temperaturo estas ege alta blanke. Nia korpo elsendas elektromagnetajn ondojn kiuj estas infraruĝaj. Pro tio aparatoj kiuj detektas infraruĝajn radiadojn povas detekti homajn korpojn en mallumaj lokoj. Alia afero estas tio, ke materio kiam estas premita varmiĝas. En tempo de la praeksplodo ĉiu materio en la kosmo estis ege premita do havis tre altan temperaturon. Tiam la materio radiis. Kun disvastiĝo de la kosmo la fotonoj de tiu radiado perdis siajn energiojn kaj densecon. Hodiaŭ ni kapablas ricevi kaj mezuri tiujn fotonojn kiuj kongruas kun radiado de materio je temperaturo 3 kelvinaj gradoj. La kosma fona radiado estas unu el la plej firmaj apogantaj indikoj por la praeksploda modelo.

La kosma fona radiado atingas nin kun proksimume sama denseco el ĉiu direkto de la ĉielo. Tial oni konsideras ĝin pli-malpli homogena. Sed tio estas proksimuma skalo. Fakte la kosma fona radiado havas malhomogenecojn. Nun grupo da sciencistoj estas antaŭmetintaj tiun ideon, ke kelkaj el la plej gravaj perturboj en la fona radiado povas esti indiko pri tio, ke nia kosmo estas koliziinta kun aliaj kosmoj. Nu, por mi la novaĵo estis iomete interesa sed la komentoj estis pli interesa. Multaj el la komentariintoj estis konsternitaj pro uzo de la vorto universo. Miaopinie ili pravas. Por la publiko la vorto universo signifas “la tuto de ĉio, kio ekzistas“. Tial ĝi estas ununura kaj ne povas esti pluraj. Por fizikistoj ’universo’ signifas ’kosma sistemo kun fiziko aparta al si mem’. Tial por la fizikistoj ekzisto de pluraj universoj ne estas debatoveka. Dum ekzisto de pluraj universoj por persono kiu konsideras literaturan signifon de la vorto estas kontraŭ logiko.

Mi antaŭe estas jam skribinta pri diferencoj inter signifoj de vortoj kiam ili uziĝas per la publiko kaj kiam ili uziĝas per fakuloj de iu branĉo de la scienco.

24 déc. 2010

Kristnasko

Mi deziras tre ĝojan kaj ege feliĉan Kristnaskon ankaŭ la novan jaron 2011 al ĉiuj karaj legantoj de mia blogo. Ĉiuj bonaj deziroj de vi estu realigotaj!

13 déc. 2010

Malkovro en biblioteko

Mirinda! Ĉu ne? Oni povas pensi, ke se niatempe antikvaj dokumentoj, skribitaj sur folioj de papiruso kaj enhavante ĝis nun nekonatajn historiajn detalojn devas malkovriĝi, tio devas okazi en angulo de dezerto aŭ interne de kaverno. Sed ne! Lastatempe oni estas malkovrinta tiajn dokumentojn en la nacia biblioteko de Aŭstrio! La dokumentoj kiuj estas skribitaj en la kopta kaj greka lingvoj estas skribitaj inter 643 kaj 644 p.k. Ili rivelas detalojn pri forfalo de la persa kaj la bizanca imperioj farita de arabaj konkerintoj. La nacia biblioteko de Aŭstrio estas skananta tiujn ĉi dokumentoj kaj tiel ŝajnas, ke baldaŭ oni povas vidi ilin.

Fonto de la novaĵo.

6 déc. 2010

Esperanto: lingvo scienda por ...

Kiom estus bona, se Espernato asociiĝus al aferoj kiuj impresis neesperantistajn! Aferoj unikaj kaj interesaj por tiuj kiuj ne scipovas la lingvon. Unu ekzemplo de tiaj aferoj estas malkovro de la atmosferaj ĵetfluoj per la japana Oishi Wasaburo. Li prezentis tiun malkovron uzante esperanton kaj kvankam ĝuste pro tio liatempe oni ne ege atendis lian laboron, tamen nuntempe kiam oni deziras skribi pri la malkovro tiam ofte Esperanto menciiĝas. Mi ofte pensas, ke kiom estus interesa se Esperanto asociiĝus al iu afero preter la lingvo, lingvistiko aŭ lingvorilataj aferoj.

Kiom estus interesa se oni povus nomi esperanton kiel ĉef-lingvo de iu afero! Por realigi tion, mi opinias, ne necesus nepre krei multajn laborojn sed malmultajn unikajn ĉefverkojn. Por fari tion necesa kondiĉo estus fari esperanton sci-enda kiam oni deziras prilabori iun fakon, aŭ entrepreni iun agadkampon. Iam mi pensis, ke tie estas multaj esperantistaj fizikistoj. Tial kiom estus bona, se esperanto gajnus pli da famo rilate al fiziko. Sed la ĉefa lingvo de sciencaj fakoj estas la angla, kaj krei unikajn laborojn en fiziko ne estas tiom facila. Poste mi pensis, ke eble Esperanto povus prezenti unikaj laborojn en literaturo. Sed en la literaturo iusence ĉiu laboro estas unika. Ne gravas en kiu lingvo ili estas kreitaj. Ĉu Esperanto povus iĝi la ĉeflingvo por pripacaj studoj (tute sciencaj studoj pri paca solvo de konfliktoj kaj plifortigo de paco)? Tion ankaŭ mi dubas! Ĉu Esperanto povus iĝi plej adekvata lingvo por esprimi priamajn sentimentojn. Iĝi internacia lingvo de amo? Aŭ eĉ pli simpla afero; ĉu ĝi povus iĝi la plej fama esprimilo por erotikaj rakontoj? Pensu pri tio. Esperanto: la internacia lingvo de erotiko. Nu! Kompreneble tio ne eblas ĉar malmultaj esperantistoj kiel mi interesiĝas pri maldecaj aferoj.

Esperanto estas unika, ĉefa aŭ priaŭdenda lingvo de neniu unuopa specifa afero. Sed atendu! Tie estas unu-du aferoj pri kiuj Esperanto estas ege uzata; Esperanto estas la plej bona lingvo por rakonti pri...? Esperanto! Tiel estas latento por igi esperanton kiel internacia lingvo por diskuti pri Esperanto! Ankaŭ Esperanto estas ege uzata por disputoj, klaĉoj kaj kveleroj (inter esperantistoj). Tiel ĝi povas iĝi ĉefa, scienda lingvo por kvelero. La internacia lingvo de disputaĉoj!

Kelktempe antaŭ mi metis provokantan titolon rilate al Esperanto por unu el miaj blogeroj. Jen rezulto de tio: Kiel oni konstatas miaj blogeroj malofte allogas tiom da komentoj (ofte neniu iam unu-du). Tiu blogero atingis grandan nombron de komentoj (7) kompare al miaj aliaj blogeroj. Tiel kiel statistikoj de mia blogo montras, la blogon tage vizitas inter 10 kaj 15 vizitantoj. Nur du tagoj post metado de tiu blogero la nombro de vizitantoj kreskis je rekorda 47. Depost ĝia enmetado ĝis hodiaŭ, ĝi estas la plej vizitata blogero (104 fojoj). Mia konkludo estas tio, ke esperantistoj ĉefe provokiĝas (allogiĝas) pri aferoj kiuj temas lingvojn kaj specife Esperanto mem. Nu! Tute nature nur malmultaj neesperantistoj allogiĝas al tiaj diskutoj.

30 nov. 2010

Psika analizo de irananoj farita de usonanoj

Ha! :-))

Pere de perslingva blogo mi trovis tiun ĉi analizon (ĝi estas parto de dokumentoj publikigitaj per WikiLeaks) farita de usona ambasedejo en Irano (antaŭ okazo de la islama revolucio sed ĝusta eĉ nuntempe). Ĝi estas pri psikaj sintenoj de irananoj kaj estas verkita kiel konsilo por negoci kun ili. Ja! Plejparte trafa analizo kaj kiel iranano mi kapablas facile akcepti ĝian trafecon. (La dokumenta estas en la angla).

P.S 1: Malgraŭ tio kiun mi skribis en la blogero, mi ankoraŭ opinias, ke senprudentaj ĝeneraligoj estas danĝeraj.
P.S 2: Tiel ŝajnas, ke WikiLeaks ankaŭ estas publikiginta duan pli novan dokumenton ĉi-rilate. La dua dokumento estas verkita tri jaroj antaŭ kaj en Bagdado. Kompari tiujn du dokumentojn povas esti interesa!

29 nov. 2010

Pri donitaĵoj kaj ilia kunteksto

Tio estas interesa! Ĉu mi same opinias kiel nia amiko Tonyo, ĉar mi ankaŭ kiel li estas studinta fizikon? Mi devas konsenti lian lastan blogeron; nombroj sen kunteksto ne havas signifon. Ĉiu aro da datumoj (ĉu kvantaj aŭ kvalitaj) devas interpretiĝi konsiderante ĝian kuntekston. Ĝis tiam kiam mi ne estis laborinta pri medicina fiziko, mi ne estis uzinta iujn el statistikajn analizojn, kiel ekzemple t-testo (kiun mi unuafoje uzis dum mia postdoktoriĝa laboro kiam mi devis analizi datumojn rezultitajn de eksperimentoj sur biologiaj specimenoj). Kvankam ni en natursciencoj lernas kiel trakti kaj interpreti numerajn datumojn, tamen mi opinias, ke ni devas ankaŭ lerni kiel ĝuste rezoni kaj racie interpreti alitipajn datumojn kaj argumentojn. Rigardu al la ekzemplo WikiLeaks. Granda nombro da informoj prezentitaj al la publiko sen analizo. Tiaj informoj havas nenian valoron. Ili nur kapablas krei grandan sensacion sed ne aldonas ion utilan al vera publika debato pri gravaj aferoj. Fakte ili ripetas faktojn kaj imagitaĵojn kiuj plejparte estis jam konitaj sed ne publike esprimataj. De tiaj informoj ĉiu flanko povas tiri konkludojn favorajn al si mem. Mi opinias, ke multaj homoj (inter ili multaj esperantistoj) devas pli legi pri sofismoj kaj paralogismoj. Tiel ili pli bone kapablos uzi datumojn, logike rezoni kaj ĝuste konkludi.

P.S: Post skribi tiun ĉi blogeron mi trovis ke la vorto 'datumo' estas pli adekvata ol 'donitaĵo'. En la teksto mi ŝanĝis tion sed ne kapablas same fari pri titolo.

23 nov. 2010

Danĝeraj frenezuloj

Mi treege malŝatas diktatorojn! Kaj eĉ pli ol tio mi malŝatas frenezajn diktatorojn (sed tiel ŝajnas, ke ĉiuj diktatoroj estas - aŭ iĝas - frenezaj)! Dio damnu ilin kaj savu naciojn de tiuj fiaj frenezuloj. Dio helpu homojn en ambaŭ Koreioj.

Novaĵoj pri milita frezenco de Nord-Koreio ege malĝojigis min. Kvankam mi ofte evitas reduki aferojn al tro simplaj prijuĝoj (kaj iuj opinias, ke militludoj faritaj de Sud-Koreio apud landlimo kun Nord-Koreio ne estis iu saĝa movo), tamen mi vidas tiun ĉi akcidenton kiel absoluta kulpo de frenezuloj kiuj regas super kompatindaj nord-koreanoj.

22 nov. 2010

Kiun oni timu?

Ne timu tiun kiu havas bibliotekon kaj legas multajn diversajn librojn.
Timu tiun kiu havas nur unu libron kaj kredas, ke ĝi estas sankta.

20 nov. 2010

El historio de la scienco (6)

Inter diversaj branĉoj de scienco medicino kaj psikologio estas la plej ligitaj je suferoj kaj doloroj de homoj. Bedaŭrinde ili ankaŭ estas la malplej rigoraj [notu ke mi ne skribis nerigoraj ĉar ili ĉiuokaze havas ian gradon da rigoreco] branĉoj de natura scienco. Tial eraroj faritaj en tiuj du branĉoj de scienco povas havi pli seriozajn konsekvencojn por homoj. Rezulte de tio studo de ilia historio estas grava. Unu el danĝeroj por ĉiu branĉo de scienco estas senprudenta ĝeneraligo de konkludoj, trudi rezulton de iu tereno de scienca esploro je alia amplekso al kiu ĝi ne apartenas kaj sen rigora studo fidi pri tio ke solvo de iu problemo povas ankaŭ esti solvo de tute alia problemo. En tiu ĉi blogero mi deziras skribi pri tranĉaĵo el historio de psikologio. Tranĉaĵo kiu eble povas montri tion kaj esti instrua.

  • Psikologio, malfacila fako

  • Dum korpaj malsanoj ofte kunestas kun eksteraj mezureblaj indikoj (temperaturo, koloro de haŭto, ŝanĝo de rigideco aŭ dimensio de diversaj korpopartoj) psikaj problemoj malpli sinprezentas per indikoj mezureblaj per observantoj. Por studi ilin oni ofte devas fidi je subtilaj indikoj en kondutoj aŭ subjektivaj parolaj priskriboj. Pro tio, trovi kialojn de mensaj malsanoj kaj psikaj problemoj estis (kaj ankoraŭ estas) ege malfacila tasko. Kompreneble kiam kaŭzo de iu problemo estas nekonata tiam solvi ĝin ne eblas. Fakte dum tre longa tempo oni ne sciis kion fari pri tiuj kiuj suferas pro psikaj (kaj mensaj) problemoj. Longtempe la solvo de tiu problemo estis apartigi mensmalsanulojn disde aliaj. Meti ilin en frenezulejoj (en la angla oni nomas ilin asylum). Kvankam tio estis pli por forigi ilin kaj ne mildigi iliajn suferojn. Situacio de tiamaj frenezulejoj estis tiom malbona, ke en 1728 pri ili Daniel Defoe skribis "se ili ne estas frenezaj kiam eniras tiujn malbenitajn lokojn, ili rapide freneziĝas pro barbaraj kutimoj per kiuj ili tie traktiĝas...ĉu ne sufiĉas subite esti frapita, katenita, vipita, malnutrita kaj eĉ pli malbone por fari ĉiun ajn personon freneza?"


  • Komenco de progresoj kaj eraroj

  • Jam komence de la 20-a jarcento okazis granda movo por trovi rimedojn kaj solvi psikajn problemojn. Sigmund Freud kaj Carl Jung aperis en tiu epoko. Malgraŭ tio ĉio, psikologio ankoraŭ estis infana branĉo de scienca entrepreno. Multaj el fakuloj de aliaj branĉoj de scienco eĉ ne konsideris ĝin scienca. Al ĝi serioze mankis rimedoj kaj metodoj kiujn aliaj branĉoj de scienco estis kreintaj kaj disvolvintaj dum jardekoj. Dum tiu epoko en 1907 Dr-o Henry Cotton iĝis ĉefpsikiatristo en la ŝtata malsanulejo Trent en la ŝtato Nov-Ĵerzejo. Li estis studinta en Eŭropo sub gvidoj de eminentaj fakuloj kiel Emil Kraepelin kaj Alois Alzheimer. Li estis premiita studento de Dr-o Adolf Meyer de la medicina altlernejo Johns Hopkins. Dr-o Meyer konsideriĝas kiel unu el la plej influaj personoj pri psikatrio en Usono en la 1900-aj jaroj. Kiel nove enpostenigita ĉefpsikatristo de malsanulejo 30 jara Cotton estis aparte konsternita pri malbonega maniero laŭ kiu oni traktis mensmalsanulojn. Tial komence de sia kariero li enkondukis ŝanĝojn en la psikatria sekcio de la malsanulejo. Li nuligis uzadon de korpaj reteniloj, ordonis instalon de fajroalarmiloj, fondis flegan lernejon kaj enkondukis okupterapion. Li tamen estis grave sub influo de lastatempaj progresoj en medicino tiuepoke. Tiel ŝajnis, ke komence de la 20-a jarcento medicino fine estis trovinta kaŭzojn de multaj malsanoj. Jam esploristoj kiel Louis Pasteur kaj Robert Koch estis trovintaj mikrobojn kiuj kaŭzis iujn malsanojn. Listo de malsanoj kiuj okazis pro infektiĝo per bakterioj plilongiĝis. Tiel ŝajnis, ke preskaŭ ĉiuj malsanoj povas iel rilati al mikroboj. Jam en 1904 Nissl kaj Alzheimer estis pruvintaj, ke neŭrosifiliso kiu en finaj stadoj povas rezultigi demencon kaj frenezecon havas infektan kaŭzon. Tio pensigis Cotton pri ebleco ke aliaj psikaj perturboj ankaŭ povas havi infektajn kaŭzojn. Li ne estis la nura persono kiu havis tiun ideon. Lia instruisto kaj mentoro Dr-o Meyer ankaŭ estis espriminta similan opinion. Sed tio estis Cotton kiu komencis agi surbaze de tiu teorio kaj antaŭeniri ĝis ekstremo. Dum antibiotikoj kaj aliaj kontraŭ infektaj rimedoj tiutempe ankoraŭ ne estis eltrovitaj la sola rimedo por trakti infekton esti detranĉo kaj forigo de la infektita parto. Ekde 1917 Cotton komencis trakti siajn psikajn pacientojn per serio da kirurgiaj rimedoj. Unue li forigis dentojn kaj kiam situacio de paciento ne pliboniĝis li daŭrigis traktadon per forigado de tonsiloj kaj kirurgia traktado de sinusoj. Kiam tio ne donis deziratajn rezultojn li ne haltis. Tuj li komencis forigi partojn de lienoj, testikoj, ovarioj, cervikoj kaj kojloj por trakti psikajn perturbojn. Psikatria sekcio de la malsanulejo Trent iĝis kiel buĉejo, sed strange neniu kaŭzis problemon por Cotton. Tio parte estis pro tio, ke li ofte lertege prezenti siajn ideojn ne al aliaj fakuloj sed al nefakula publiko. Parencoj de mensmalsanuloj petegis traktiĝon de ili per Cotton. Cotton raportis, ke liaj metodoj rezuktigas kuracon je grado de 85%.

  • Reagoj kaj sciencaj studoj

  • Tuj aliaj psikatristoj komencis kredi Cotton. Tamen ankoraŭ iuj pridubis liajn asertojn. Unu el tiaj homoj estis George Kirby kiu estis respondeculo en psika instituto de Novjorko. Li dungis psikatriston Clarence Cheney kaj bakteriologon Nicolas Kopeloff por ekzameni asertojn de Cotton. Rezulte de rigora kaj scienca studo ili konkludis, ke ne ekzistas diferenco inter traktitaj kaj netraktitaj pacientoj. Ili publikigis siajn rezultojn dufoje en 1922 kaj 1923. Kvankam la unua artikolo estis lingve prudenta sed en siaj 1923-a artikolo ili tutforte atakis kirurgiajn traktadomaneriojn de Cotton. En la sama jaro 1923 alia psikatristo Dr-o Englander trovis samajn rezultojn pri senutileco de traktadomaniero de Cotton. Sub premoj Dr-o Meyer sendis unu el siaj kolegoj Phyllis Greenacre al Trent. Ŝi ankaŭ konkludis senutilecon de kirurgiaj intervenoj per Cotton. Bedaŭrinde Dr-o Meyer kaŝis rezulton de Greenacre kaj ŝi mem kiu estis unu el la plej brilaj esploristoj de psikologio kaj neŭrologio en Johns Hopkins forlasis sian karieron. Pliposte kiam Ŝtato de Nov-Ĵerzejo enketis laboron de Cotton denove Dr-o Meyer helpis kaŝi tiun fakton, ke grado de 85% por efikeco de kuracmetodo raportita de Cotton nur povas esti ĝusta se ignori grandan nombron de pacientoj kiuj mortis pro lia traktadomaniro. Je okazo de premoj, duboj kaj enketoj Cotton deklaris, ke li suferas pri nervan kolapson. Kongrue al sia propra teorio li prognozis ke li suferas pro infekto de kelkaj dentoj. Post forpreno de tiuj dentoj Cotton revenis al la malsanulejo Trent kaj daŭrigis sian laboron ĝis 1933 kiam meze de dua ŝtata enketo mortis pro koratako. Aldone al multaj pacientoj de Dr-o Cotton liaj du filoj ankaŭ estis viktimoj de lia teorio kaj devis forigi plurajn el siaj dentoj antaŭ forlasi hejmon por iri al universitato. Pliposte ili ambaŭ sinmortigis.

    Bona libro pri tiu ĉi temo.

    El historio de la scienco 1
    El historio de la scienco 2
    El historio de la scienco 3
    El historio de la scienco 4
    El historio de la scienco 5

    4 nov. 2010

    Kial Esperanto ne taŭgas por internacia interkompreniĝo?

    Mi ne scias respondon de tiu demando! Fakte mi eĉ dubas pri trafeco de tiu demando. Kaj eĉ debatoj por respondi ĝin ne tiom interesas min! En mia blogo mi pli intencas uzi Esperanton sed eviti lingvajn kaj/aŭ filozofiajn debatojn pri ĝi mem. Ĉi-foje mi nur intencis provi debatovekan titolon por vidi kiom da vizitantoj allogiĝas al tiaj titoloj!

    1 nov. 2010

    Por fari la mondon

    Enuita knabo petis ke patro ludu kun li. La patro kiu deziris trankvile resti al si, ne deziris fari tion. Tial li serĉis por iel okupi la knabeton. Li disigis parton de la ĵurnala paĝo sur kiu estis mapo de la mondo. Poste li disigis ĝin al malpli grandaj pecoj kaj donis la paperpecojn al la knabo dirante: "iru kaj kunigu tiun ĉi puzlon". La knabeto iris kaj post mallonga tempe revenis dum li tenis la paĝon en mano. La patro surpriziĝis kiam li konstatis, ke la infano estas korekte rekuniginta la mondan mapon. Li demandis: "kiel vi rekunigis la mondan mapon"? La knabeto respondis: "sed paĉjo mi ne rekunigis pecojn de mapo. Mi rekonstruis la bildon de tiu sinjoro ĉe dorso de la paĝo"!

    Morala konkludo: oni devas unue fari homojn por fari la mondon!

    P.S: Tiun rakonton mi trovis en perslingva blogo kaj ne konas ĝian originon.

    26 oct. 2010

    Rakontoj pri araneoj

    Se kreantoj de antikvaj rakontoj vivus kaj laborus hodiaŭ oni nepre persekutus ilin pro plagiato. Multaj el antikvaj rakontoj, legendoj kaj mitoj de diversaj nacioj, etnoj kaj kredantoj de religioj estas similaj. En ili nur la nomo de lokoj kaj ĉefrolludantoj ŝanĝiĝas. Tio iam okazas ne pro iu malica intenco sed por adapti iun specifan rakonton por aŭdantaro de alia geografia loko kaj malsama kulturo. Eble por komprenebligi ĝin. Iam geografiaj distancoj estas tiom foraj, ke simileco inter rakontoj ĉe du diversaj homgrupoj eĉ ne povas esti okazinta pro elprenado kaj adaptado de rakonto per unu el tiuj du homgrupoj. Tiam nur komunaj interesoj kaj travivaĵoj de homoj en diversaj lokoj de la mondo povas priklarigi tiajn similecojn. Unu interesa ekzemplo de tiaj similecoj estas rakonto de miraklo de araneo.

    Kiam mi estis infano oni rakontis pri eskapo de la islama profeto for de malamikoj. Laŭ legendo Mohamedo por eskapi malamikojn kaŝis sin en kaverno. Por protekti lin, Dio ordonis por ke araneo teksu reton ĉe enirejo de la kaverno. Kiam la malamikoj alvenis al tiu loko, ili vidante la reton de araneo certiĝis ke neniu povas esti en la kaverno kaj tiel ili ne serĉis ĝin. Unuavide tiu rakonto ŝajnis aŭtentike kreita de islamanoj mem. Eĉ tiu kaverno nome Ĝebal-al-Cur en Mekao ankoraŭ estas vizitata de islamaj pilgrimantoj. Sed la rakonto de la islama profeto kaj araneo ne estas ununura.

    Simila rakonto ekzistas pri biblia persono, Reĝo David, kiam li eskapis el Reĝo Saul. Kaj ankaŭ oni diras similan legendon pri miraklo de araneo kiu helpis Sanktan Felix de Nola por kaŝi sin for de romiaj soldatoj. Kompreneble oni povas argumenti, ke ĉiuj el tiuj tri rakontoj devas havi unu saman originon kaj la kreantoj de la origina legendo devas esti vivintaj antaŭ tempo de Biblio. Tio povas esti ĝusta. Ĉiuokaze islamanoj kaj kristanoj povas esti adaptintaj la pli malnovan rakonton de Biblio pri Reĝo David kaj araneo.

    Sed kiel oni povas priklarigi similecon de tiu rakonto al legendo kiu ekzistas pri japana militestro Joritomo [en. Yoritomo]? Japanio estas ege malproksima de Mez-Oriento kaj ne eblas, ke japanoj estas adaptintaj biblian rakonton por sia mito. Almenaŭ tiel mi opinias!

    P.S 1: Mi opinias, ke tiu simileco de rakontoj kvankam ofte povas priklariĝi surbaze de komuna origino sed kelkfoje devas ankaŭ priklariĝi pro komuna observo. Ekzemple observo de tiu fakto, ke araneoj teksas retojn ĉe enirejo de lokoj kiuj estas relative longtempe ne uzataj devas esti instiginta kelkajn diversajn naciojn sendepende por pensi pri rakontoj (kompreneble fikciaj kaj legendaj) en kiuj tia konduto de araneoj povas esti savinta personojn. Estus interesa se oni vidus similan rakonton pri araneoj ĉe unuaj loĝantoj de Ameriko aŭ Aŭstralio.

    P.S 2: Tiel ŝajnas, ke ekzistas alia rakonto pri araneo kaj skotlanda reĝo, Robert the Bruce. Kvankam ĉi-foje araneo ne helpas eskapon de la reĝo sed instruas persiston al li.

    22 oct. 2010

    Klaŭno

    Hodiaŭ mi trovis tiun ĉi interesan rakonton en perslingva blogo kaj decidis traduki ĝin al Esperanto.

    Iu viro iris al psikoterapiitso kaj rakontis pri granda malĝojo kiun li sentis. La psikoterapiisto diris: "iru al cirko. Tie estas klaŭno kiu tiom ridigas vin, ke vi forgesos malĝojon". La paciento amare ridetis kaj respondis: "Mi estas tiu mem klaŭno"!

    21 oct. 2010

    Dankon Google!

    Inter diversaj specoj de muziko mi ege ŝatas ĵazon. Kaj en ĵazo mem mi precipe ŝatas blovinstrumentojn kiel trumpeto kaj saksofono. Pro tio kiam hodiaŭ mi trovis, ke Google estas dediĉinta ilustraĵon de sia serĉopaĝo al ĵaz-trumpetisto mi ege ĝojiĝis. Kompreneble mi ne scias pri teknikaj detaloj de ĵazo kaj nur ĝuas ĝin kiel simpla needukita aŭskultanto. Nome mi iomete konas pli famajn ĵazistojn kiel Louis Armstrong, Charlie Parker kaj Ella Fitzgerald. Bedaŭrinde mi ne konis Dizzy Gillespie pere de lia nomo. La faro de Google okaze de lia naskiĝdato kaŭzis, ke mi legis pri li kaj aŭskultis kelkajn pecojn de liaj laboroj sur Youtube. Tial mi devas diri, "dankon google!".

    20 oct. 2010

    Pri emocioj

    En la blogo 'cosmic variance' mi trovis tiun ĉi blogeron pri prezentado de laboroj kiuj temas pri interagoj inter scienco kaj arto. Ĉi-jara laboro temas pri mapoj kaj ilustritaj prezentaĵoj. Skribanto de la blogero mem estas elektinta parton de mapo (aŭ ilustraĵo) pri emocioj. Li precipe estas koncentrinta sin je tiu parto de la prezentaĵo kiu temas pri malkomforto. Mi trovis tiun ĉi elekton interesa kaj tradukis ĝin al Esperanto. Ĉiuokaze ĉiuj homoj unue kaj antaŭ ĉio provas eviti aferojn kiuj malkomfortigas ilin. Pardonu mian malprecizan tradukon. Por pli grande vidi ĝin klaku sur la bildo. Por la anglalingva originalo kaj ankaŭ pli kompleta mapo (inkluzive de bonaj emocioj) rigardu tiun blogon mem.

    * Mi ne trovis tradukon de la vorto 'Schadenfreude' en Esperanto. Ĝi ne signifas ’sadismon’ ĉar temas pri pasiva ĝuo pro alies sufero (sadismo temas pri ĝui doloron de alia kiam la doloro estas iniciatita aŭ helpita de la ĝuanto - mi pensas).

    10 oct. 2010

    Tri televidserioj

    Antaŭ nelonge mi hazrde trovis filemton sur Jutubo. Ĝi estis detranĉaĵo de televidserio spektigita en Irano antaŭ okazo de la islama revolucio en 1979. Mi estas jam skribinta kiel libro kiun mi estis leginta infanaĝe grave influis mian elekton de studofako. Nu! Same kelkaj el televidserioj kiujn mi spektis infanaĝe ege impresis min. Precipe tri el ili kaŭzis mian grandan intereson al la sciencfikciaĵoj. Mi malsame ol multaj tiam junaj okcidentanoj ne kreskis spektante la klasikan 'Stra Trek'. Kiel mi skribis antaŭe, kiam mi estis infano nia kaduka televidilo ne kapablis ricevi programojn de unu el la du tiam nuraj televid-stacioj en Irano. Ĝuste tiu kanalo spektigis la televidserion 'Star trek'. Malgraŭ tio ĉio, dum mia infanaĝo spektiĝis tri aliaj televidserioj kiuj grave impresis min kaj kaŭzis mian intereson al la sciencfikciaĵoj kaj scienco. Trovante tiun filemton sur Jutubo mi rememoris pri ili. Ne nostalgie aŭ bedaŭrante sed nur rememorante. Pli junaj legantoj de mia blogo eble scias nenion aŭ almenaŭ malmulton pri tiuj ĉi tri televidserioj. Tial mi decidis skribi pri ili.

    La televidserio 'Sesmiliondolarulo' [viro je valoro de ses milion dolaroj] estis unu el tiuj tri. Ĝi rakontis aventurojn de Kolonelo Steve Austin (lian rolon ludis bonaspekta kaj ege alloga aktoro Lee Majors). Kolonelo Austin estis astronaŭto kiu grave vundiĝis dum akcidento. Tiam iu ŝtata organizaĵo decidis kuraci lin uzante superprotezojn anstatŭ liajn damaĝitajn korpopartojn (ambaŭ piedoj, unu mano kaj unu okulo). Tiuj artefaritaj korpopartoj faras s-ron Austin pli forta kaj kapabla al farado de superhomaj agadoj. La nombro 'ses milion' en titolo de la televidserio ŝajne aludas al kosto de tiuj protezoj kaj kirurgia operacio. Mi ne kapablas kompreni, ke surbaze kio oni estis trovinta tiun koston, sed mi mem persone opinias, ke se tiaj superprotezoj vere ekzistus, tiam nur unu el ili kostus multe pli ol 6 milion dolaroj (eĉ konsiderante valoron de dolaro en 1970-aj jaroj). Oni konstatas grandan kuraĝon de verkistoj kaj elpensintoj de tiu ĉi televidserio, kiam rememoras, ke en la 1970-aj jaroj ankoraŭ nuntempaj malgrandegaj superpotencaj mikroproceziloj ne ekzistis. Tiutempe oni devis pensi pri artefaritaj okuloj sen scii pri kameraoj funkciante surbaze de ŝargokuplado [en. Charge Couple Device - CCD]. Fakte tia kuraĝo faras iun sciencfikciaĵon pli valora. La sesmiliondolarulo ege impresis min. Mi ankoraŭ memoras, ke kiel dum mi ludis mi imitis lian kuradon kun malrapidigitaj movoj kaj faris bruon 'ne ne ne ne' kiel aŭdiĝis en la televidserio [en la televidserio tiel spektiĝis kiam s-ro Austin kuris ege rapide].

    La dua televidserio estis la brita 'Spaco:1999'. Kiel mi skribis pli antaŭe, ĝiaj eventoj okazis post akcidento en 1999 (en 1970-aj jaroj 1999 estis la estonteco) pro kiu la luno estis forigita de sia orbito ĉirkaŭ la tero kaj kun si kunportis loĝantojn de bazo konstruita per homoj tie. Ideo de la televidserio estis interesa; uzi la lunon anstataŭ spac-ŝipo. Dum siaj vagadoj tra la spaco ĉiuepizode ili alfrontiĝis al nova aventuro. Tiutempe trukaĵoj de tiu ĉi televidserio ankaŭ ŝajnis ege impresaj kvankam kompare al hodiaŭaj sciencfikciaj filmoj oni plejeble taksos ilin lamaj. Unu el memorindaj inventaĵoj de la televidserio estis spacaj transportiloj 'aglo' [en. eagle]. Ili uziĝis por iri al aliaj lokoj kaj transporti aĵojn kaj homojn. En vikipedio oni dediĉas apartan artikolon al tiuj ĉi transportiloj. Mi ege timis kaj ĝuis kiam loĝantoj de la luna bazo renkontis eksertterulojn.

    La tria televidserio estis germana. Ni en Irano spektis ĝin kun titolo 'Orion 5' sed ĝia germana titolo estas 'Raumpatrouille – Die phantastischen Abenteuer des Raumschiffes Orion' [eo. spaca patrolo - la nekredeblaj aventuroj de la spac-ŝipo Orion]. Ĝi temis pri personaro de la diskforma spac-ŝipo Orion. Trukaĵoj de tiu ĉi televidserio estis la plej primitivaj sed ankoraŭ impresis min. Precipe lanĉo de spac-ŝipo el akvokirlo en oceano plaĉis al mi. Tiel ŝajnas, por ŝpari monon produktantoj de la televidserio estis uzintaj la plej bagatelaj objektojn (ekzemple elektrajn glidilojn) en ĝi. Unu el memorindaj aspektoj de la serio estis ĝia muzikaĵo.

    Estas interesa, ke tiutempe en la 1970-aj jaroj nacioj krom usonanoj ankoraŭ produktis sciencfikciajn televidseriojn. Hodiaŭ tio ne plu okazas kaj sciencfikciaj televidserioj produktiĝas ĉefe per usonaj produktantoj. Tio estas bedaŭrinda. Mi ricevis grandajn impresojn de tiuj ĉi tri televidserioj. Ili plantis semon de intereso al sciencfikcio kaj scienco mem en mia animo.

    Jen komencigaj partoj de sesmiliondolarulo, spaco:1999 kaj Orion 5 sur Jutubo.

    4 oct. 2010

    Patentoj kaj la informadiko

    Tiel ŝajnas, ke proceso de la firmao Microsoft kontraŭ la firmao Motorola pro malrespekto de patentoj surprizis neniun. La leĝa proceso temas pri uzo de informadikaj teknologioj kiujn Microsoft konsideras kiel sia posedaĵo. Pluraj observantoj konsideras la proceson kiel taktiko de Microsoft por malhelpi la mastruman sistemon Android disvolvita per la firmao Google. La progreso de Android en la merkato de poŝtelefonoj kaj porteblaj informadikaj aparatoj grave maltrankviligas Microsoft. Tio estas ĉar oni taksas, ke la merkato de porteblaj informadikaj teknikaĵoj kaj poŝtelefonoj rapide kreskos. Ĝis nun Microsoft ne estas sukcesa en tiu merkato kaj ĝiaj rivaloj rapide gajnas parton de tiu ĉi merkato. La lasta provo de Microsoft en la merkato de poŝtelefonoj estis Kin kaj grandioze fiaskis. Nun, ĵus antaŭ prezento de sia mastruma sistemo 'Windows Phone 7' ĝi ankaŭ sendas signalojn al konstruantoj de telefonoj por sciigi al ili, ke la firmao estas preta por trudi leĝajn procesojn kaj aliajn malfacilaĵon al ili se ili ne uzos ĝiajn softvarojn. La firmao estas jam farinta alian proceson kontraŭ HTC kaj la du firmaoj estas atingintaj ian interkonsenton laŭ kiu la firmao HTC pro ĉiu aparato kiu uzas la mastruman sistemon Android pagas monon al Microsoft. Multaj observantoj miras pro tio ke Microsoft ne faras proceson kontraŭ Google (kiu estas kreanto de Android) sed Motorola (kiu nur uzas ĝin en siaj aparatoj).

    Mi antaŭe iomete skribis miajn opiniojn pri kopirajtoj kaj patentoj. Mi komprenas, ke kopirajtoj kaj patentoj estas kreitaj por protekti rajtojn de kreantoj kaj inventantoj. Sed mi opinias, ke usona sistemo de patentoj almenaŭ rilate softvarojn estas nefunkcianta favore al la socio. Fakte la sistemo, laŭ mia opinio, ne nur ne protektas inventantojn sed eĉ malhelpas ilin! Rigardo al detaloj de naŭ patentoj kiujn laŭ Microsoft la firmao Motorola estas malrespektinta montras ke kiom la proceso estas senbaza. Oni ne inventas formaton de komputilaj dosieroj sed nur kreas formaton (ekzemple pri grafikaĵoj jpeg, png, pcx, ktp). Do kial se iu skribas programon kiu uzas tiajn formatojn devas pagi monon al la kreanto (kaj ne inventanto) de la formatoj. Tiu mono estos por kompensi kiun penan laboron?

    Supozu, ke mi trovus metodon por solvi matematikan problemon kiu estis necesa en inĝenieraj kalkuloj. Ĉu mi rajtus postuli, ke ĉiu inĝeniero kiu uzus mian matematikan metodon por konstrui ekzemple ponton devus pagi iom da mono de la ponto al mi? Ja! Se mi skribus programon kaj uzus tiun metodon en ĝi, tiam vendante tiun programon mi rajtus peti monon (fakte diversaj firmaoj faras tion). Kompreneble aliaj ankaŭ rajtus uzi tiun metodon, se ili trovus ĝin. Mi povus kaŝi la metodon - fakte multaj firmaoj jam faras tion - kaj preĝi ke almenaŭ dum kelkaj jaroj aliaj ne trovu ĝin. Ĉiuokaze mi opinias, ke la patenta sistemo pri softvaroj, en ĝia formo, ne estas funkcianta sistemo.

    22 sept. 2010

    Samseksemuloj en armeoj

    Hieraŭ la usona senato prokrastis studon de leĝopropono kiu nuligas la leĝon “ne demandu, ne diru“, laŭ kiu samseksemuloj ne rajtas sinprezentante kiel samseksemuloj servi en la armeo. Okaze de tio mi rigardis Vikipedion kaj kompilis tiun ĉi mapon (helpe de tiu ĉi retpaĝo). Ĝi montras situacion de samseksemuloj en armeoj ĉirkaŭ la mondo. La ruĝa koloro montras landojn en kiuj samseksemuloj ne rajtas tiel prezentante sin servi en armeo. La flava koloro montras landojn en kiuj la situacio ne estas konata. La verda koloro montras landojn en kiuj samseksemuloj rajtas servi en armeo prezentante sin kiel samseksemuloj. En Eŭropo krom Grekio, Serbio kaj Belorusio (se ne konsideri Turkion en Eŭropo) preskaŭ en ĉiuj aliaj landoj samseksemuloj povas servi en armeoj sen kaŝi sian samseksemulecon. En Sud-Ameriko Ĉilio kaj Venezuelo estas du landoj en kiuj samseksemuloj ne rajtas servi en armeo. En Nord-Ameriko nur Kanado permesas servon de tiaj personoj en armeo (kompreneble se samseksemulo ne tiel prezentas sin tiam li aŭ ŝi konsideriĝos kiel aliseksemulo kaj tiel rajtas servi en armeo).

    17 sept. 2010

    Interesa ideo

    Jen interesa ideo de nia amikino Cindy Mckee! Mi ne scias, ke kiujn detalojn ŝi estas elpensinta por sia ideo. Sed kiam mi legis ŝian skribaĵon, mi tuj pensis pri la retmagazinoj kiel "Monocle", "Art & Letters Daily" kaj/aŭ "Narrative". Kvankam ankoraŭ esperantistoj ĉefe pensas pri interreto nur kiel rimedo por reklami siajn varojn sed ankaŭ sur ĝi eblas krei retpaĝojn valorajn. Kial ne? Inter esperantsitoj almenaŭ tiu ĉi juna sinjorino jam vivas en la 21-a jarcento!

    P.S: Tiu blogero ne plu ekzistas.

    12 sept. 2010

    Hawking kaj Dio

    En Irano ĉu antaŭ la islama revolucio ĉu post ĝi, studentoj en lernejoj tre frue, ekde bazlernejo, devis studi devigajn kursojn pri religiaj instruoj. Kompreneble la kursoj estis planitaj ĉirkaŭ la islamaj kredoj sed ofte komenciĝis per pli ĝeneralaj konceptoj pri religioj kaj Dio. Mi ankoraŭ bone memoras kiel tre longe oni vicigis aron da logikaj argumentoj kaj filozofiaj rezonadoj por fine pruvi, ke la universo bezonas kreanton. Kiam vi estas 10-12 jaraĝaj tiam tiuj rezonadoj kaj argumentoj ĉiuj ŝajnas validaj kaj ege solidaj al vi. Dum granda parto de la kurso oni refutis argumentojn de tiel nomataj aĉaj materialistaj filozofoj kiel John Locke, David Hume, ktp. Sed dum oni tiom arde refutis argumentojn de tiaj homoj, ni studentoj de la kurso neniam havis oportunon por legi iliajn originalajn verkojn. La kurso mem prezentis vidpunktojn de tiuj homoj laŭ sia propra lingvaĵo kaj tiam refutis tiun version de iliaj asertoj. Hodiaŭ mi trovas tion ege maljusta maniero por argumenti. Sed kiel mi skribis antaŭe, mi eĉ hoidaŭ ne havas problemon por akcepti ekziston de iun parton transcendan al la materio en la universo. Tio, kio ĉefe ĉagrenigis min ĉe la religiaj kursoj, estis subita saltado el akcepto de iu nemateria dio al tuto de programo de specifa religio (kiu tie estis islamo). Por mi kiel zoroastrano ne estis klara, ke kial akcepti tiun fakton, ke la universo estas kreita de ĉiokapabla dio rezultigas ke islamo estu la absoluta vero, Mohammado profeto de tiu dio kaj tuto de enhavoj de iu organizata religio devis akceptiĝi. Kvankam ankoraŭ oni uzis logikan kaj filozofian rezonadon por pruvi, ke homoj bezonas gvidon de Dio, sed argumentoj favore al tio, ke la gvido venas nur pere de islamo por mi estis ne konvinkintaj.

    La vivo estas instruinta min, ke plejparto de tiuj kiuj ĉagreniĝas kiam oni debatas pri ekzisto de Dio, ofte tute ne zorgas pri Dio mem. Ili koleriĝas pensante pri perdo de regado super homoj kiujn ili mem konsideras kiel ŝafidoj. Ili timas ribeladon kontraŭ reguloj kiujn organizataj religioj nome de Dio estas altrudintaj al socioj. Tial min tute ne surprizis senvaloraj reagoj al lastatempaj skribaĵoj de renoma fizikisto Stephen Hawking, kaj liaj opinioj pri Dio.

    Unue estas misinformado de la amaskomunikiloj por krei sensacion. Titoloj kiel "Stephen Hawking diras universo ne estas kreita de Dio" [The Guardian] aŭ "lia teorio lasas nenian rolon al Dio en kreado de la universo" [The Times]. Mi devas konfesi, ke mi mem ne estas leginta tiun lastan libron de s-ro Hawking, sed laŭ mia kompreno li estas nur asertinta, ke iu teorio en la fiziko kapablas klarigi kiel apero de materia universo el nenio eblas kaj eĉ tute nature okazas [tiu teorio kiel ĉiu alia scienca teorio povas pruviĝi malĝusta]. Lia kerna aserto, laŭ mia kompreno, estas tio, ke por klarigi aperon de la universo ne necesas enkonduki supernaturajn konceptojn. Mi donas ekzemplon por klarigi, ke kial laŭ mia opinio tio estas natura maniero laŭ kiu la scienco funkcias; konsideru tondrojn. Longtempe oni ne sciis, ke kiel kaj pro kiuj kialoj tondroj okazas. Tiutempe estis natura supozi supernaturajn kialojn por estiĝo de tondroj. Kiam la scienco klarigis mekanismojn per kiuj tondroj estiĝas, ĝi nur forigis neceson de tiuj supernaturaj kialoj por klarigi la fenomenon de tondro. Ankoraŭ oni rajtas ne kredi je tiuj sciencaj priklarigoj kaj atribui tondrojn al kialoj preter la materia naturo kiel kolero de Dio kontraŭ peko de samseksemuloj sed kompreneble tio estas lia aŭ ŝia persona elekto!

    Hawking estas asertinta, ke fizika teorio kapablas priklarigi naturajn mekanismojn kaj kialojn kiuj rezultigas aperon de la materia universo. Tio tute ne rilatas al ekzisto aŭ malekzisto de Dio. Tio nur forprenas rolon de supernaturaj elementoj for de priklarigo por alia natura fenomeno (t.e. apero de la universo). Mi preferus se pastroj iomete indignus pro seksaj mistraktadoj de infanoj en iliaj eklezioj, sed tiel ŝajnas, ke ili deziras havi unu du vortojn pri la scienco.

    Jen du bonaj reagoj kiujn mi trovis sur la interreto:

    Hawking says God's not needed. So?
    (Cosmic Log)
    God, Physics, and Stephen Hawking (About.com).

    11 sept. 2010

    Tre freneza vojaĝo de mi

    Certe unu el malmultaj metodoj por ricevi adekvatan impreson pri enorma vasteco kaj mirinda geografia diverseco de Usono estas forlasi aviadilon kaj surtere vojaĝi en tiu lando. Pasintsemajne kiam en Usono kaj Kanado ambaŭ estis longa semajnfino (aldone al sabato kaj dimanĉo, lundo ankaŭ estis feritago) mi ĝuste faris tion. Unuflanke mi intencis konservi mian aŭtomobilon kaj eviti aĉeton de unu alia aŭtomobilo en Usono. Aliflanke tie estis restinta iom de mia havaĵo kiun pro ĝia pezo mi ne kapablis aviadile kunporti. Tial dimanĉe mi flugis al Toronto kaj sabate matene metante mian havaĵon en kofrujon de la aŭtomobilo, konduktis ĝin direkte al Usono. Mi envenis Usonon tra la ponto ĉielarko. Tiu ponto konektas la urbon Niagaro en kanada flanko al samnoma urbo en la usona flanko en la ŝtato Novjorko.

    Povra oficisto de la enlanda sekureco kaj protekto de la landlimo estis tute konfuzita kiam mi diris, ke mi intencas viziti la urbon Buffalo kaj post tio iri al Kansaso. Li nekredeme demandis, kiel vi deziras atingi Kansason. Fakte tiu punkto estis pli malbona por atingi centron de Usono. Estas preferinde iri tra la urbo Ĉikago sed tion mi ne sciis. Mi pensas, ke li devas esti iomete certigata pri tio, ke mi ne estas freneza, kiam li estas trovinta satelitan lokomontrilon (GPS) en mia aŭtomobilo. Ĉiuokaze li permesis ke mi pasu kaj tiel mia vojaĝo en Usono komenciĝis. Mi trapasis kvin ŝtatojn kaj konduktis la aŭtomobilon je distanco ĉirkaŭ 1800 kilometroj.

    Unue pro eraro mi funkciigis opcion de la satelita lokomontrilo, pro kiu ĝi ne proponu ĉefvojojn. Tial la unua parto de mia vojaĝo estis tra malpli uzataj vojoj. La nordaj partoj de la ŝtatoj Novjorko, Pensilvanio kaj Ohio proksimaj al la Grandaj Lagoj estas ege belaj kun multaj arbaroj. En tiu parto de la vojaĝo mi por la unua fojo en mia vivo vidis realan amiŝon kiu iris sur sia ĉaro. Post la urbo Cleveland en la ŝtato Ohio, mi iris al la urbo Columbus kaj kiam atingis ĝin estis jam vespero. Tial mi tranoktis tie. Veturi en la ŝtato Ohio ŝajnis al mi plezura, eble ĉar mi ankoraŭ ne estis laca. Post Ohio oni devas pasi tra la ŝtatoj Indianio, Ilinojso kaj Misurio por fine alveni al Kansaso. La grandaj urboj sur tiu vojo estas Indianapolis (en la ŝtato Indianio, Sankta Luiso kaj Kansaso en la ŝtato Misurio). Kvankam la granda urbo Ĉikago estas en la ŝtato Ilinojso sed por vojaĝi al Kansaso mi devis veturi en sudo de la ŝtato kaj ne trapasis ĝin. Jen kelkaj rimarkoj pri tiu ĉi veturvojaĝo de mi en Usono.

    • Antaŭe mi ofte pensis, ke kial usonanoj ne tiom zorgas pri resto de la mondo. Nun, mi komprenas, ke ilia lando mem estas granda kvazaŭ kiel iu mondo kaj zorgi pri sorto de homoj en aliaj partoj de tiu lando mem por iuj devas esti grandega strebado.
    • Nun mi komprenas, kiel malgranda parto de la usona populacio kiu zorgas pri agrikulturo povas ne nur nutri tuton de la usona populacio sed ankaŭ eksporti siajn manĝaĵojn al granda parto de la mondo. Eblas veturi dum duonhoro je rapido 120 kilometrojn hore kaj apud la vojo vidi teritorion de nur unu farmbieno. Tio precipe en la ŝtatoj Ilinojso kaj Misurio okazis pli ofte.
    • Almenaŭ kiam mi trapasis ilin, ambaŭ riveroj Misisipo kaj Misuro estis brunaj. Pasi tra ponto sur la rivero Misisipo precipe estis ege impresa. Mi memoris pri rakonto de Huckleberry Finn.
    • Nur veturante tiom longan distancon nun mi komprenas, ke ĉefvojoj estas buĉejoj de kiom granda nombro da animaloj. Kadavrojn de ĉia speco de animaloj eblas vidi apud kaj iam eĉ meze de ŝoseoj kaj ĉefvojoj inter urboj.

    1 sept. 2010

    Du malsamaj vortoj en la japana

    Dum la pasinta monato, dum mi estis ferminta ĉapitron pri mia antaŭa laboro kaj malferminta novan ĉapitron pri tiu ĉi nova laboro [kaj transloĝiĝo en Usono], mi multe rigardis animaciojn sur la interreto. Mi rigardis ĉian tipon de japanaj animacioj danke al la interreto. Eble pli poste mi iomete skribos pri ili en Esperanto. Mi opinias, ke same kiel holivudaj kinfilmoj servas kiel mesaĝoj pri vivo, aspiroj kaj kulturo en Usono [ĉu konforme al la realo aŭ ne], japanaj animacioj ankaŭ tre serioze influas niajn perceptojn rilate al la japanaj kulturo kaj vivomaniero [ĉu konforme al la realo aŭ ne]. Nu! Eĉ kvankam tiu aserto povas esti kotestata tamen pere de japanaj animacioj eblas lerni unu-du aferojn pri tiu mirinda kaj alloga lando. Ekzemple danke al animacio mi lernis pri malsimileco de du japanaj vortoj. Rigardinte la animacion 'nepo de Nurarihi-jon' (en. Nurarihyon's Grandchild), mi konstatis, ke tie uziĝas la vorto ’Ŝikigami’. Tiu vorto estis tre simila al la vorto ’Ŝinigami’. Kiel nia japana amiko vastalto estas priskribinta ’Ŝinigami’ estas mortodio aŭ mortodemono laŭ ĝia povo. El Vikipedio oni lernas, ke la vorto mem ne estas tre praa kaj nur lastatempe, dum la epoko Meiĵi, estas importita al Japanio. Ĝi estas monde fama ĉefe pro animacioj kiel 'mordo registrlibro' (en. Death Note) kaj 'Bleach'. La vorto ’ŝikigami’ tamen estas tre antikva vorto de la japana lingvo kaj havas radikon en la japana mitaro. Ŝikigami estas supernatura estulo kiu estas vokita por servi la vokanton. En la animacio ’nepo de Nurarihi-jon’, ŝikigami estas vokita por batali kontraŭ Jokai kiu estas supernatura estulo (tradukebla kiel monstro, demono). Afero estas pli interesa, kiam oni konstatas, ke en tiu ĉi animacio la ĉefa protagonisto, kiun oni ŝatas estas kvarone Jokai kaj tri-kvarone homo (en la animacio ŝikigami vokiĝas per alia rolulo).

    26 août 2010

    Kies bildo?

    Vi povas senriske supozi, ke vi estas kreinta Dion laŭ via propra bildo* kiam evidentiĝas, ke Dio malamas ĝuste tiujn samajn homojn kiujn vi abomenas.

    You can safely assume that you've created God in your own image when it turns out that God hates all the same people you do.

    La usona aŭtorino, Anne Lamott.

    * Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin (Biblio, Genezo 1-27).

    23 août 2010

    El Avesto (29)

    Pro mia tre longa foresto ĉi-foje mi decidis prezenti tradukojn de ne unu sed kvin versoj de Gathao. Jen traduko de versoj kvin ĝis naŭ de la 30-a ĉapitro de Gathao. Ĉiam en ĝia unua parto (Ahnavaiti).

    30-5) Ajo manivo varata je dregvo aciŝta verezjo aŝem ma-injuŝ speniŝto je ĥraoĵdiŝteng aseno vaste jaeĉa ĥŝnaoŝen ahurem haicjaiŝ ŝjaocanaiŝ fraoret mazdam.

    El tiuj du spiritoj, la falsa elektas la plej malbonajn agojn. La plej bona spirito tamen vestita de la nepereema lumo de saĝeco elektas la virton. Kaj tion faras ankaŭ tiuj kiuj plaĉas al Dio la plej saĝa (Mazdo), per agi laŭ la virto dum fidas je ĝusteco de la bono.

    30-6) Ajo noit ereŝ viŝjata daevcina hjat iŝ a debaoma peremaneng upa-jasat hjat verenata aciŝtem mano, at aeŝemem hendvarenta ja banajen ahum maretano.

    Inter tiuj du, la sekvantoj de falsaj dioj ne decidis ĝuste, ĉar je la tempo de decido ili sin trompis. Tiel ili elektis la plej malbonan penson, impetis al kolero kaj nocis la vivon.

    30-7) Ahmaiĉa ĥŝatra jasat manangha vohu aŝaĉa da at kehrpem utayuitiŝ dadat armaitiŝ anma aeŝam toi a anghat yaca ajanĝa adanaiŝ pourujo.

    Tiu kiu elektas la bonan penson kaj sekvas vojon de la virto, ricevas donacon de eltenemo, firmeco kaj sereneco. Tia persono estu via kaj sukcesu en la malfacilega ekzameno [de la vivo].

    30-8) Atĉa jada aeŝam kaena jamaiti aenanĝam at mazda taibjo ĥŝacrem vohu manaĝa voividaiti aeibjo saste ahura joi aŝai daden zastajo drujem.

    Kiam sekvantoj de la malbono ricevos punon de siaj fiecoj, tiam ho la plej saĝa, pere de la Bona Penso ili konstatos vian potencon. Ili lernos kiel forlasi la malbonon kaj turni sin al la virto.

    30-9) Atĉa toi vaem h-jama joi im feraŝem kerenaun ahum, mazdasĉa ahuronĝo a-mojastra barana aŝaĉa hjat hacra mano bavat jacra cistiŝ anghat maeĉa.

    Ni deziras esti inter tiuj kiuj renovigas tiun ĉi vivon kaj progresigas la mondon, ho Mastro de la Saĝeco. Povas esti, ke ni sekvante la virton ricevu vian helpon kiam menso pro dubo malfirmiĝas. Kaj tiel niaj koroj kaj pensoj kuniĝu direkte al vi.

    Kelkaj rimarkoj: En Mazdaismo la puno de fiuloj ne estas eterna. La puno estas por ripari kaj instrui. Eltenemo kaj sereneco estas donacoj kiujn bonuloj ricevas. Tio estas en kontrasto kun kutima donaco de venko, forto aŭ riĉeco. Koncepto de homoj kiuj progresigas la mondon kaj renovigas la vivon estas grava en Zoroastrismo. En Zoroastrismo ili estas ordinaraj homoj kiuj plenumas eksterordinarajn taskojn (ĉiuj el ni havas kapablon esti unu el tiaj homoj).

    Arkivo de tradukoj de Avesto.

    6 août 2010

    Mi kaj mezurunuoj

    En Usono dum kelkaj unuaj tagoj mi miris pro nekutime malaltaj rapidolimoj je kiuj veturiloj estas permesataj veturi sur stratoj. Ekzemple strato larĝa kiel ŝoseo estas apud la universitato kaj la lima rapido tie estas 40! Iu simile larĝa strato en Kanado nepre havus la liman rapidon almenaŭ je 60. Tiu miro mia ne daŭris ĉar mi post iom da tempo rememoris ke la limaj rapidoj en Kanado estas esprimataj en kilometroj hore dum en Usono ili estas en mejloj hore. Tiel 40 mejloj hore estas 64.37 km/h!

    Sama afero validas por aĉeto de manĝaĵoj; en Kanado la prezoj estas afiŝataj por ambaŭ kilogramoj kaj funtoj da manĝaĵoj (mi mem ĉiam kalkulas per kilogramo). En Usono la vendejoj nur afiŝas prezojn por funtoj (la usona funto estas 0.453 kilogramo).

    Ho! Kaj kion mi diru pri varmeco? Antaŭ kelkaj tagoj oni en televido avertis pri ekstreme varma vetero en parto de Kansaso kie mi estas. En la averto oni parolis pri temperaturoj kiel 100 gradoj! Mi pro la kutimo nur subkonscie aprezas temperaturojn je gradoj de Celsio (en. Celsius) dum en Usono oni esprimas la veterajn temperaturojn per grado de Fahrenheit. Tiel 100 gradoj de Fahrenheit estas ne tiom terura 38 gradoj de Celsio (kvankam ankoraŭ ege varma tamen ne mortiga)!

    Ankoraŭ la plej granda hororo estas alkutimiĝo al ilia maniero skribi datojn. Mi estas jam skribinta pri tio!

    29 juill. 2010

    Unuaj impresoj (Usono)

    Kiel mi skribis antaŭe, unuaj impresoj pri ĉiu nova lando kvankam supraĵaj tamen estas notindaj. Pro tio mi deziras ankaŭ registri miajn uniajn impresojn pri vojaĝo al Usono. Vojaĝo kiu devas esti sufiĉe longa por konsideriĝi kiel translokiĝo. Jen miaj unuaj impresoj pri vojaĝo kaj unuaj tagoj da loĝado en Usono.
    • Neusonaj fakuloj povas veni al Usono por labori tie. Por fari tion ili bezonas laboroferton de usona firmao aŭ organizaĵo. Post tio ili kapablas peti vizon de tipo H1-B kaj veni al Usono. Fakuloj kiuj estas civitanoj de Kanado aŭ Meksikio havas alian eblecon. Ili povas veni al Usono laŭ interkontrakto de nordameriko, NAFTA. Meksikaj fakuloj ankoraŭ bezonas ricevi vizon (ne H1-B sed TN-vizo), sed civitanoj de Kanado eĉ ne bezonas vizon kaj oni ĉe la landlimo stampas TN-statuson en ilia pasporto. Tion mi deziris fari, do mi pretigis laborofertan leteron, oficialan tradukon de miaj diplomoj kaj mia kanada pasporto, aĉetis flugbileto kaj iris al flughaveno, kie usonaj aŭtoritatuloj estas. Tie oni studis miajn dokumentojn kaj fine ne permesis ke mi iri al Usono. Kialo de tio estis tio ke kvankam mi ankaŭ prezentis oficialan anglalingvan tradukon de mia diplomo sed ili diris, ke ili ne akceptas diplomojn ricevitaj de landoj kiuj ne apartenas al la interkonsento NAFTA (Usono, Kanado kaj Meksikio). Tial ili ne povas aŭtentigi mian doktoriĝan diplomon de Francio. Mi devis prokrasti mian flugon (repagante monon al flugofirmao) kaj doni mian diplomon al Universitato de Toronto por ke tie oni certigu ekvivalentecon de mia diplomo kun tiu de kanada doktoriĝa diplomo. Nur post tio kaj kun prokrasto mi kapablis veni al Usono. Mi miras! Se mi havus doktoiĝan diplomon de universitato en Meksikio (kiu, mi supozas, estas hispanlingva dokumento), tiam oni eĉ ne mencias neceson por oficiala traduko al la angla lingvo! La burokrata sistemo estas mirinda! Ĉi-tie diplomo de meksikio ŝajnis pli efika ol diplomo de unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Francio!

    • Mi devis atingi alian aviadilon en Denvero (ŝtato Koloradio). Tie mi decidis sendi ret-mesaĝon al unu el niaj familiaj amikoj en Svedio por ke li informu mian patrinon pri mia bonfarto. Bedaŭrinde tiu sinjoro ne bone scipovas la anglan kaj mi ankaŭ ne lernis la svedan. Tial mi decidis uzi la interretan servon “google translate“ [eo. gugla tradukservo]. Mirinde la interreta servo de la flughaveno en Denvero ne permesis atingi tiun retservon kaj notigis, ke la sistemo rekonas tiun retservon kiel minaco por infanoj! Mi ne komprenis kiel usonaj infanoj povas esti minacataj de interreta tradukservo! Eble ĉar tiel eblas ke ili eksciu ke en la mondo ekzistas aliaj lingvoj krom la angla kaj tio estas danĝera por ilia mensostato!

    • Dum kvar jaroj mi loĝis en Toronto kiu estas granda urbo en Kanado. En tiu lando oni rajtas aĉeti kaj posedi armilojn. Oni ankaŭ ofte aŭdas pri pafado sur stratoj kaj pafmurdoj en tiu lando. Malgraŭ tio dum mia loĝado en Kanado mi neniam vidis armil-vendejon! Kiam mi venis al Lawrence tre frue mi vidis malgrandegan vendejon kiu vendis armilojn. Aspekto de tiu vendejo similis al tiuj vendejoj kiuj vendas ĉiutagajn bezonojn (ne tro granda kaj ne aparte speciala).

    • En Kanado kiam oni deziras ricevi monon de aŭtomata bank-aparato (en. ATM) tiu persono devas haltigi aŭtomobilon, eliĝi el ĝi, iri al banko aŭ apud la konstruaĵo de banko sur trotuaro kaj tie uzi la aparaton. Ĉi-tie en Usono ili ne havas bank-aparaton por starantaj piedirantoj. Ĝi ekzistas nur por servi homojn en aŭtomobilo (en. Drive-Tru!). Preskaŭ ĉion oni faras el inter sia aŭtomobilo. Mi antaŭe kritikis publikan transportsistemon de Kanado. Sed en Lawrence la situacio estas eĉ pli malbona ol Toronto! Nenion oni povas fari sen aŭtomobilo. Mi ege bedaŭras kial mi ne venis per mia aŭtomobilo.
    Ni vidos kio okazos pliposte.

    15 juill. 2010

    Mia longa silento

    Longan silenton mi havis. Dum la pasintaj semajnoj mi pretigis frenezigan vojaĝon al Usono. Por iomete pli ol unu jaro mi estos en la urbo Lawrence (en la ŝtato Kansaso) kaj tie laboros en la Universitato de Kansaso. Mia posteno denove estas postdoktoriĝa esploristo pri optoakusta tomografio. Mi ankoraŭ ne estas sufiĉe komforta en Usono. Mi baldaŭ pli skribos pri mia vojaĝo al tiu ĉi lando.

    30 juin 2010

    Progreso de telekomunikado

    Hodiaŭ mi rigardis reklamon pri telefonservo kaj pensis pri stranga sorto de progreso en telekomunikado. Unue telegrafo progresis kaj permesis sendi koditajn tekstojn al foraj lokoj. Post tio oni inventis telefonon ĉar oni deziris transmeti voĉajn mesaĝojn al aliaj lokoj. Nun, denove oni plejparte uzas modernajn telefonojn ne por paroli kaj aŭdi parolojn sed por skribi kaj legi skribaĵojn!

    25 juin 2010

    Dua numero de Teleskopo

    Mi estas jam skribinta pri surreta scienca revuo esperantlingva kies titolo estas Teleskopo. La dua numero de tiu ĉi revuo jam estas trovebla ĉi-tie. Bonajn artikolojn oni trovas en ĝi (kvankam ankoraŭ ne tiom da natur-sciencaj artikoloj).

    23 juin 2010

    Tertremo en Ontario

    Hodiaŭ tertremo je grandeco 5.0 en la skalo Richter okazis ie en la provinco Kebekio kaj ĝi estis sentebla en parto de Kanado inkluzive de Toronto kaj nordo de Usono. Same kiel mi estas jam skribinta pri tertremoj en Anglujo, en la center-orienta parto de Kanado, kie la hodiaŭa tertremo okazis la fenomeno estas malofta. Pli aktiva tektonikaj platoj situas en la okcidenta parto de la lando (kie la provinco Brita Kolombio estas). Kiam la tertremo hodiaŭ okazis mi estis en aŭtomobilo kaj sentis nenion sed mia koramikino estis sentinta ĝin. Fakuloj diras, ke ĝi estas okazinta en profundo de 14 ĝis 18 kilometroj for de surfaco de la tero. Tio konsideriĝas relative profunda por iu tertremo.

    P.S: rilate al tertremo, la fenomeno de Tŭitero estas interesa. Rigradu tiun ĉi desegnaĵon.

    21 juin 2010

    Anglalingvaj vortaroj

    Por mi, programoj kiuj disponigas signifojn de vortoj estas utilaj. Precipe mi longtempe serĉis tiajn programojn por vortoj en la angla lingvo. Mi serĉis programon kiu povis disponigi signifojn de vortoj sen bezono por interreta konekto (t.n. offline). Nu! Finfine mi trovis la programon WordWeb kiu havas senpagan version kaj funkcias sub la mastruma sistemo Vindozo. Pri tiu ĉi programo nur io ĝenis min kaj tio estis de tempo al tempo komercaĵoj kiuj aperis dum ĝia uzado. Tial mi serĉis alian programon sen tiuj komercaĵoj. Nun mi trovis la programon Artha. Ĝi estas kreita laŭ permesilo de liberaj programoj, GNU (do tute senpaga kaj sen komercaĵoj). Ĝi estas kreita por funkcii sub linukso sed ankaŭ estas kapabla je funkciado sub vindozo. Tial mi instalis ĝin por la vindoza parto de mia komputilo kaj ĝis nun mi estas ege kontenta pro ĝia funkcio.

    18 juin 2010

    Venĝo de la historio

    Unue iomete da historio; en 1901 la brita William Knox D'Arcy akiris ekskluzivan rajton pri serĉado kaj okaze de trovo, ekspluatado de nafto en granda parto de Irano. Pliposte li donis tiun rajton al alia brita firmao 'Burmah Oil Company'. Tiu firmao pliposte kreis subfirmaon kun titolo 'Anglo-Persian Oil Company' [eo. Anglo-persa naftofirmao]. Kaj tiu lasta firmao ankaŭ pliposte transformiĝis al Anglo-Iranian Oil Company [eo. Anglo-irana naftofirmao]. Preter tiuj ŝanĝoj de la nomo esenco de la afero restis sama; la firmao ĉefe posedata de britoj kaj la brita registaro regis super la tuta ekspluatado de nafto en Irano. En 1951 Mohamad Mosadeg iĝis ĉefministro de Irano. Malgraŭ deziro de tiama reĝo, li insistis por ŝanĝi tiun ĉi situacion rilate al nafto en Irano. Li sukcesis naciecigi nafton. La brita registaro protestis tion ĉe la internacia tribunalo por justeco en Hago sed perdis la proceson. Mosadeg ne estis religia (li estis sekulara) kaj ne estis kontraŭ la okcidentaj landoj (precipe Usono). Indikoj montras, ke li deziris modernan registaron por Irano. En printempo 1953 pro deziro de Britio, la usona prezidento Eisenhower permesis CIA-on por, ke ili planu kaj plenumu puĉon kontraŭ la registaro de Mosadeg. La puĉo sukcesis kaj Mosadeg devigiĝis eksiĝi (la operaco de CIA nomiĝas la operaco Ajax). Post tio, konsorcio formiĝis kaj la Anglo-irana naftofirmao revenis al Irano sed ĉi-foje ĝi akceptis dividi la profitojn 50-50% kun Irano. Ankaŭ ĝi plu ne havis ekskluzivan rajton super nafto en Irano. Nun, usonaj kaj francaj naftofirmaoj ankaŭ partoprenis en ekspluatado de nafto kaj gajnis monon. La anglo-irana naftofirmao en 1954 iĝis la firmao 'British Petrolium'. Malvenko de Mosadeg frakasis sekularajn demokratojn en Irano sed ne forigis malkontenton de la irana popolo. En 1979 ili faris revolucion ĉi-foje subtenante religiajn islamistojn.

    Miaopinie tio estas pro ironio de historio, ke la firmao 'British Petrolium' nun estas kulpa pro la plej granda naturmedia katastrofo en Usono (ne forgesu rolon de Eisenhower kaj CIA en puĉo kontraŭ Mosadeg). Fine, eble ekzistas ia ĉiela justeco!

    15 juin 2010

    Futbalo

    Kiel mi estas antaŭe jam skribinta, min ne multe interesas spekti kaj sekvi novaĵojn de sportaj eventoj kiel ekzemple la monda ĉampionumo de futbalo. Aliflanke la evento estas tiom granda kaj grava, ke finfine ne eblas eskapi ĝin. Unue min ege impresis reago de Nelson Mandela alfronte al bedaŭrinda morto de lia familiano. Li estas tre grandanima homo; homo kies ĝojo faras nacion ĝoja sed li ne permesas, ke lia malĝojo efiku ĝojon de tiu nacio. Homoj kun tiaj spiritaj fortecoj rare aperas. La 20-a jarcento vidis kelkajn el ili; Martin Luther King, Jr., Mahatmo Gandio, La nuna Dalai-Lamao kaj Nelson Mandela. Mi ege respektas tiajn homojn.

    Sed krom tio ĉio, ankoraŭ por mi ne estas komprenebla, ke kial usonanoj kaj kanadanoj nomas tiun ludon en kiu piedoj (foot) havas la plej malgrandan interagon kun pilkoj (ball) futbalo! Al mi pli logike ŝajnas, ke la eŭropa (asocia) piedpilkado nomiĝu 'futbalo'. Ĉiuokaze tio ne gravas ĉar la mondo ĉefe rekonas tiun lastan ludon kiel futbalo!

    13 juin 2010

    Interesa filmeto

    Se vi scipovas la anglan lingvon, mi rekomendas spekton de tiu ĉi tre interesa filmeto. Ege instrua kaj grandparte ĝusta!

    7 juin 2010

    Denove pri Israelo kaj Palestino

    Estas bone sidi malproksime, malinfluite kaj sobre, objektive juĝi aferojn kiuj ne povas efiki viajn viviojn. Sed je la fino tie ĉiam estas homoj kies vivoj estas rekte influitaj pro eventoj. Denove okazaĵoj rilate al konflikto inter Israelo kaj palestinanoj iĝis novaĵo kaj kaptis atentojn de la mondanoj. Kaj kiel kutime, denove debatoj estis ĉefe je du kontraŭaj ekstremoj de la ebleco. Denove aperis du versioj de eventoj tute ne interpacigeblaj; akcepti verecon de unu el ili faras la alian tute ne probablan. Mi antaŭe estas jam skribinta pri graveco de vidangulo en percepto de eventoj (tie kaj ĉi-tie). Mirinde en kazo de konflikto inter Israelo kaj palestinanoj, homoj ofte inklinas forgesi tiun fakton kaj lasi sin al emocioj kaj senpensaj perceptoj. Ĝuste pro tio, la israela armeo provis pli frue prezenti sian version de la eventoj. Filmoj pretigitaj de la israela armeo metiĝis sur la retejo Jutubo kaj ripete spektiĝis per televidaj novaĵoprogramoj. Sed strange ĉi-foje la batalo por publika percepto estis jam komencinta antaŭ la batalo mem.

    Homoj malfacile kapablis akcepti, ke israelaj elitaj soldatoj kiuj subglitas de helikopteroj sur ŝipoj povas tiel esti surprizitaj. Tio simple ne eblis. Nu! En kinfilmoj oni ĉiam vidas heroojn, elitajn soldatojn sukcesaj!

    Aliflanke estis mokado de palestinanoj en Gazao fare de iuj israelanoj kiu pli inklinigis la publikon por akcepti, ke en Gazao ordinaraj palestinanoj vere suferas. Mokadoj kiel tiu ĉi anonco de la israela registaro pri fajna manĝejo en Gazao. Aŭ tiu ĉi filmo kiu mokas helpintencajn ŝipojn. La vero estas, ke embargo efikas vivojn de ordinaraj palestinanoj en Gazao kaj fakte ĝia celo ankaŭ dekomence estis tio. La embargo fakte ne estis por preventi atingon de armiloj pere de Hamaso, sed por premi loĝantojn de Gazao por ke ili renversu la reĝimon de Hamaso tie. Tiu strategio ĝis nun ne funkciis. Mi persone opinias, ke la israela registaro devas serĉi aliajn vojojn por tio.

    Finfine kiu gajnis pri eventoj de helpoŝipoj? Islamistoj en Turkio estas la plej grandaj gajnintoj. Islama respubliko en Irano estas alia gajninto de la situacio. Ekstremistoj en la israela registaro ankaŭ gajnis ĉar ili alifoje kapablis diri al israelanoj, ke ni pravis kiam ni diris, ke la tuta mondo estas kontraŭ Israelo malgraŭ ĉion kiun ni faras.

    Perdintoj estas moderaj israelanoj, palestinanoj kaj ordinaraj loĝantoj de Gazao.

    Tie estas jam longa debato kaj komentoj en iPernity farita de Reza (..1.. , ..2.. , ..3..) kaj Rita (..1.. , ..2.. , ..3.. , ..4..).

    27 mai 2010

    Pri laseroj

    Nia amiko Luis Restrepo informis pri 50 jariĝo de laseroj. Kiel li estas jam skribinta la unua lasero montriĝis per D-ro Theodore H. Maiman uzante fulmlampon por pumpi elektronojn ĉirkaŭ atomoj en roza rubeno. Kiel membro de la usona asocio de optiko (en. The Optical Society of America - OSA) mi abone ricevas la revuon 'novaĵoj pri optiko kaj fotoniko' (en. Optics and Photonics News - OPN - ISSN 1047-6938). Ĝia numero de majo estas tute dediĉita al la invento de laseroj.

    Por mi estis interesa lerni unu-du novajn historiajn faktojn pri la invento. Mi jam sciis, ke Dr-o Maiman montris la unuan funkciantan laseron dum li laboris en esploraj laboratorioj de la firmao Hughes. Kiuj estas vidintaj la kinfilmon 'La Aviadisto' (en. The Aviator - 2004) jam scias, ke la firmao estis fondinta de Howard Hughes kaj unue estis por desegni kaj konstrui aviadilojn kaj aliajn aerospacajn aparatojn. En la 1950 kaj 1960-aj jaroj la firmao multe pli serioze investis pri sciencaj esploroj de aliaj fakoj.

    Kiam Dr-o Maiman montris funckion de lasero, la firmao decidis publikigi la novaĵojn. Ili estis dungintaj fotografiston kiu ŝatis foti sciencistojn kun iliaj inventaĵoj. Tiuj fulmlampo kaj rubena cilindro kiujn Maiman por siaj eksperimentoj estis vere uzinta estis tro malgrandaj por foto. Tial la fotografisto insistis por foti Dr-on Maiman kun pli granda versio de tiuj du aparateroj. La supra foto estas tiu foto. Interese dum longa tempo aliaj esploristoj provis konstrui laserojn uzante fulmlampojn kaj rubenajn cilindrojn grandajn tiel kiel estis videbla en la foto!

    16 mai 2010

    Pri muziko, danco kaj homoj

    Blogero de hodiaŭ temas pri muziko, danco kaj homoj. Mi unue devas pardonpeti pro tio, ke mi ne estas trejnita pri muziko kaj nur juĝas ĝin laŭ mia gusto de ordinara aŭskultanto. Mi nur sekvas impresojn kiujn mi ricevas de muzikaĵoj kaj ne scias multon pri teknikaĵoj. Do povas esti, ke miaj elektoj ŝajnu teknike nevaloraj aŭ laŭ viaj gustoj neortodoksaj. Sed mi ŝatas lasi min esti impresita de aĉa kulturo de la homamasoj, tiu de la populara kulturo. Ja! Mi ŝatas ricevi impreson de ondoj. Mi ne metos filmetojn en la blogero mem sed donos ligojn al ili.

    Unue mi devas komenci de la plej juna. 12-jara Greyson Chance. Li estas ege populara sur Jutubo. Li kantas la kanton 'Paparazzi' kiun originale estas kantinta Lady Gaga. Nun, oni povas trovi novaĵojn pri komplotoj de muzikoindustrio cele al farado de bruo ĉirkaŭ li. Nu! Mi aŭskultis la kantadon de Lady Gaga kaj miaopinie Greyson kantas ege bone. Bedaŭrinde multaj komentarias, ke ĉar li estas juna knabo lia voĉo estas tiom plaĉa kaj post pubereco lia voĉo ŝanĝiĝos. Mi ne komprenis, ke tio estas riproĉo aŭ laŭdo. Nu! Lia voĉo nun estas plaĉa kaj li bone uzis ĝin. Tiel cinikaj homoj enuigas min. Do, rigardu kaj ĝuu kiel Greyson kantas 'Paparazzi'.

    Due niaj britaj amikoj devas akcepti, ke en ilia lando estas bona frenezeco! Pasintjare ili prezentis 47-jaran s-inon Susan Boyle. Grandega nombro da homoj estis (kaj multaj ankoraŭ estas) impresitaj de ŝia kantado. Ĉi-jare britoj rompis tiun rekordon kaj prezentas 80-jaran s-inon Janey Cutler! Ŝi kantis anglan version de la franca kanto 'Je ne regrette rien' kantita de la legenda kantistino Édit Piaf. S-ino Cutler montris voĉon potencan je kantado. Jen ŝia kantado.

    Trie temas pri kantado per s-ino Sandelin kiu regalas nin per kantado de esperantlingva traduko el finna popolmuziko. Miaopinie ĝi estas bela prezento de tiu kanto. Ĝuu tiun kanton ĉi-tie.

    Kaj fine estas prezento de miksita muziko kaj danco, irana-eŭropa ĉe la muzeo Louvre. S-ro Ŝanbezade estas irana artisto kaj en tiu ĉi laboro, li miksis muzikon, kanton kaj dancojn de la sudo de Irano (en regiono ĉirkaŭ la urbo Buŝehro) kun la okcidenta arto. Mi estas impresita de tiu laboro. Vi povas rigardi ĝin ĉi-tie.

    14 mai 2010

    Humuraĵoj rilate al fiziko

    Plejparto de la subaj humuraĵoj estas nur kompreneblaj por tiuj kiuj scias fizikon. Mi trovis ilin ĉi-tie.

    En ekzameno de fiziko: "Priskribu la universon per 200 vortoj kaj donu tri ekzemplojn".

    Studento rekonis Einstein en trajno kaj demandis: Pardonu min, Profesoro, sed ĉu Novjorko haltas ĉe tiu trajno?

    Esploristoj en Fairbanks Alasko (en Usono) anoncis pasintesemajne, ke ili estas eltrovintaj superkonduktantan materion kiu funkcias en la temperaturo de ĉambro!

    Trafikpolicano haltigis Heisenberg kaj demandis, "ĉu vi scias je kiu rapido vi veturis?" Heisenberg respondis "Ne! Sed mi scias, ke kie mi estas".

    Printempo

    Printempo per Steve.

    13 mai 2010

    HeKo akuzas

    HeKo implicas, ke mi havas iun rolon en piratado de PIV sur la interreto. Tie oni skribas "...kiu deziras pirate deŝuti, tiu povas sin turni al ĉi tiu zoroastrano, studanto pri fiziko en Toronto [mi]". Tio estas falsa akuzo kaj kompreneble Civito scias, ke tio en laŭleĝe regataj landoj havas konsekvencojn. Ĉu Civito kapablas pruvi, ke mi havas ian ajn rolon (krom kritiko de komerca modelo de SAT) en la afero? Ankaŭ ne estas ĝentile moki erarojn de komento haste skribita. Sed mi dubas, ke silferanoj havas komprenon pri nocio de ĝentileco. Silferanoj nur serĉas trovi erarojn por uzi ilin kontraŭ tiuj kiuj al ili ne plaĉas. Nur mi ne scias kion mi estas farinta por ne plaĉi al Silfer kaj lia bando de kanajloj! Mi ĉefe deziras ignori tiun malican grupon kaj ekde nun provas fari tion.

    P.S 1: Nun mi trovis kial Silfer kaj lia bando tiom estas koleraj kontraŭ mi. Tio estas ĉar en blogero mi iam skribis, ke miaopinie li suferas megalomanion. Silfer! Mi ankoraŭ opinias, ke vi estas ege etanima homo. Titolo de konsulo miaopinie ne ŝanĝas tion.

    P.S 2: Problemo de Silfer kaj civituloj estas tio, ke por stari kontraŭ ilia fieco oni devas subiri je ilia nivelo (kiu morale estas ege malalta). Mi ne deziras fari tion kaj ludi ludon de Silfer. Estas preferinda lasi ilin al ilia propra ludo de reĝo kaj liaj subuloj.

    Pri kopirajto kaj PIV

    Pri kopirajtoj kvankam en iu malpli serioza grado, tamen ĝenerale mi samopinias kiel vastalto (tamen mi ne konsideras malrespekton de kopirajto kiel krimo sed delikto). Aliflanke mi plendis pri sinteno de SAT rilate al PIV sub blogero de Luis. Ĉu tiuj du sintenoj estas konfliktaj? Ne! Mi opinias, ke se SAT deziras tre severe konservi kopirajton de PIV-o kiel aĉetebla libro/varo, oni lasu ke ĝi faru tion (mi mem aĉetis PIV kaj NPIV). Sed aliflanke mi opinias, ke sinteno de SAT ne kunportos multon da bono. Miaopinie SAT nur tiom arde defendas kopirajton de PIV ĉar tiu vortaro estas la nura elspezorimedo de la organizaĵo. Mi estas preskaŭ certa, ke se ekzemple oni metus la librojn Petro (eldonita de SAT) aŭ '7 tagoj en Siberio' sur la interreto regantoj de SAT ne tiom severe reagus (ĉar vendo de tiuj libro ne estas tiom grava). Sed sinteno de SAT rilate al PIV ne estas malpli nemorala ol agoj de malrespektintoj de kopirajto. Ĝi estas pli ol sia merito multekosta (ĉar ĝi estas la nura fonto de mono por SAT). Ni en riĉaj landoj kapablos aĉeti ĝin sed loĝantoj de malpli riĉaj landoj ofte ne povas fari tion. Bedaŭrinde kiam oni iomete pli serioze komencas trakti Esperanton tiu vortaro iĝas havenda kaj meritoplenaj laboroj kiel ReVo ankoraŭ ne kapablas plene anstataŭi ĝin (mi esperas, ke ReVo baldaŭ iĝos tiom bona kaj eĉ pli bona ol PIV). Se temus pri alispeca libro mi dirus ke malpermesi senpagan aliron al ĝi povas esti bona afero ĉar tio damaĝas neniun. Problemo pri vortaro kiel PIV estas tio, ke tia malpermeso (aldone al ĝia nenormala alta kosto) damaĝas seriozan aliron al Esperanto.

    Mi donas ekzemplon; patentoj estas iel similaj al kopirajtoj. Firmaoj por protekti siajn investojn en scienca esploro ofte uzas patentojn. Antaŭnelonge la firmao Myriad faris multekostajn esplorojn pri rilatoj inter genoj kaj kancero de mamo. Fine ili malkovris du genojn BRCA1 kaj BRCA2 kies damaĝo povas pliigi riskon de mamokancero. Ili registris patenton por tiuj du genoj kaj limigis alireblecon al rimedoj kiuj uziĝas por detekti damaĝitajn genojn (kaj konsekvence riskon de kancero). Situacio estis tiom malbona (oni devis sendi specimenojn al nur laboratorio de la firmao), ke sciencistoj kaj esploristoj protestis kontraŭ la patento (ne la patento mem sed ĝia amplekso). Fine tribunalo juĝis, ke la patento ne devas esti tiom ampleksa.

    Do oni vidas, ke socio devas kongruigi profitojn de organizaĵoj kaj tiujn de la publiko. Mi serioze opinias, ke sinteno de SAT rilate al PIV estas malbona por Esperanto. Ilia ago estas bonintenca sed ne inteligenta. Tie estas aliaj komercaj modeloj kiujn esperantistoj povas uzi por ebligi protekton de rajtoj de la kreantoj kaj ankaŭ alireblecon al ili. Mi estas jam skribinta pri tio. Komercaj modelo de Google, Linukso kaj muzikaĵoj sur iTune kontraŭ komerca modelo de Mikrosofto estas ekzemploj de modeloj pri kiuj esperantistoj povas pensi. Pri PIV ĉio finfine dependos de SAT kaj mi respektas ilian kopirajton sed esperas pli malferman (kaj malpli multekostan) alireblecon al bonaj vortaroj en Esperanto.

    4 mai 2010

    Proksimeco videbla per la kimra

    En la persa lingvo la vorto Ĥahar signifas fratinon. Tiu vorto estas escepto ĉar ne tiel similas al la angla vorto sister, la franca soeur kaj la sveda syster. La aliaj vortoj kiujn oni uzas por nomi anojn de familio estas ege similaj inter tiuj lingvoj; (en. father, fr. père, sv. fader kaj far, fa. Pedar - en. mother, fr. mère, sv. moder kaj mor, fa. madar - en. brother, fr. frère, sv. bror, broder, fa. baradar). Nun mi trovas, ke la persa ĥahar havas similecon kun la kimra 'chwaer'! Eble tiu kimra vorto kaj la germana vorto Schwester (kiu signifas fratinon) pli bone montras komunan originon de la vorto.

    3 mai 2010

    Danĝeroj en perspektivo

    Ĵus kelkaj tagoj antaŭ komenco de la lastatempa naft-rilata katastrofo en Usono, novaĵo kaptis mian atenton; arda oponado kontraŭ venta elektrejo en Nantucket Sound en la ŝtato Masaĉuseco (en Usono). Kiam mi rigardis vikipedian artikolon pri ventenergio, tie mi vidis danĝerojn atribuitajn al tiu formo de energio. Inter ili estas, noca bruo, malbela aspekto, danĝero por birdoj kaj movantaj ombroj (kiuj povas kaŭzi malbonajn efikojn por psika sano). Estas bone meti ĉion en plejeble ĝustan perspektivon. Moderna historio de nafto industrio komenciĝas depost 1848. Tio estas pli ol 150 jaroj. Grandega monsumo estas elspezita por esploro, disvolvado kaj plibonigo de tiu industrio. Ĝi estas la plej grava kaj granda industrio en tuto de la mondo. Malgraŭ tio ĉio, nafto-industrio ankoraŭ en la 21a jarcento povas kaŭzi katastrofon kiu okazis en la meksika golfo. Ventenergio en sia moderna formo estas juna industrio. Ĝi ankoraŭ ne estas altirinta multe da investado al si. Tio estas vera, ke homoj preferas inercian eltenadon de la nuna situacio anstataŭ strebi al ĝia ŝanĝo. Katastrofo de la meksika golfo bedaŭrinde servos por meti en perspektivon la aferoj.