21 janv. 2010

Diktatoroj rajtas diri deliraĵojn

Tiel ŝajnas, ke diktatoroj inklinas agi tiel kiel ordinaraj homoj nur agas sub influo de forta psikedelaĵoj. Mi pli antaŭe skribis pri deliraĵoj de Ahmadineĵad pri komploto de Usono por malhelpi aperon de imamo Mahdi. Nun mi devas bedaŭri sensencaĵojn de Chavez pri rolo de Usono en tertremo de Haitio. Mi antaŭe estas skribinta pri sciencaj bazoj de pretendoj rilate la projekton HAARP. Dio helpu nin kaj sanigu ĉiujn mensmalsanulojn!

Bona studo pri la temo ĉi-tie.

Korekto: Toño notigas, ke ŝajne Chavez ne estas dirinta tion. Anglalingve ĉi-tie.

6 commentaires:

Tonyo a dit...

Fakte, ne ekzistas pruvoj ke Chávez diris tion. Legu la informon (angle) en: http://theantipress.blogspot.com/2010/01/truth-over-ideological-delusion-hugo.html

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kara Beĉjo, pri "deliraĵoj": tiu vorto estas karakteriza por la venezuela diktatoro; simile aperas en la titolo de hispanlingva verko far la meksika historiisto, eseisto kaj eldonisto Enrique Krauze: El Poder y el delirio [La povo kaj la deliro].

becxjo a dit...

Kara Luis

Tamen sxajnas kiel mi notigis cxi-tiun eldirajxon li ne estas espriminta.

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Jen Ligilo:
newsone.com: Hugo-Chavez says US weapon caused haitian earthquake

becxjo a dit...

La fonto estas de PressTV kiu estas anglalingva novajxagentejo de la islama respubliko kaj tute malfidinda. Mi ne trovis fidindan fonton por tiu aserto de Chavez ankau vidu ligilon kiu donas Tonyo.

Tonyo a dit...

Oni povas trovi multajn ligilojn al tiu novaĵo, sed finfine ĉiuj kondukas al la sama fonto: la ĵurnalo ABC, kiu kreas malĝustan ligon al Chávez. Luis Guillermo, vidu la informon en la hispana, en la fidinda retejo Magonia