12 janv. 2010

Ne nuklea fizikisto

Karaj legantoj eble jam estas legintaj novaĵojn pri murdo de profesoro Masud Alimohammadi en Irano. Multaj novaĵagentejoj nomas lin 'nuklea fizikisto'. Kaj la registaro de la islama respubliko estas jam akuzinta la usonan CIA kaj la isrealan Mossad pro tiu murdo. Mi konis profesoron Alimohammadi. Fakte kiam mi studis en la universitato Ŝarif en Tehrano por ricevi mian bakalaŭran gradon li tie studis por iĝi doktoro. Hodiaŭ post aŭdi novaĵon de lia murdo, mi rigardis al listo de liaj eldonitaj artikoloj. Lia fako estis teoria fiziko pri kvantuma fiziko, elementaj partikloj kaj kordoteorio. Mallonge liaj sciencaj laboroj neniel rilatis al nuklea energio kaj nukleaj armiloj. Tial mi dubas, ke CIA aŭ Mossad ne rigardis tiun liston de artikoloj. Do ili ne povas esti kulpaj pri la murdo. Mi ankaŭ dubas ke li kaŝe laboris por nuklea programo de la islama respubliko (ĉar li plejeble ne havis tempon por fari tion - li jam instruis kaj esploris pri teoriaj aspektoj de fiziko kaj tio mem estis ege temporaba). Ĉiuokaze profesoro Alimohammadi tute ne estis nuklea fizikisto. Almenaŭ ne en senco de fiziko pri la nuklea energio.

Pri la novaĵo en la blogo de Reza.
Profesoro AliMohammadi kunlaboris en scienca projekto kiu estas scienca kunlaboro inter diversaj landoj en Mezoriento kaj strange Israelo ankaŭ estas membro de tiu kunlaboro. Jen ĝia retpaĝo.

1 commentaire:

ĵeromo a dit...

tio estas valora sciigo. efektive malmultaj raportoj singarde diris ke li estis laŭdire nukleofizikisto.