7 janv. 2010

Pri la pordoj

Hodiaŭ kiam mi venis al la laboro mi pensis pri tiu fakto, ke ĉirkaŭ mi en Kanado mi observas, ke multaj konstruaĵoj tiam kiam eblas uzas aŭ aŭtomate funkciantajn, rotaciajn pordojn* aŭ du etapajn enirejojn (ofte en formo de vestiblo) kiuj funkcias kiel aera kluzo. Mi pensas ke tio estas por plejeble konservi varmecon de la intena spaco en tiuj konstruaĵoj dum malvarmegaj kanadaj vintroj. Mi pensis pri fiziko malantaŭ tiuj rimedoj. Pri aŭtomataj pordoj ne ekzistas speciala fiziko. Ili nur korektas kondutojn de homoj kiuj iam forgesas fermi pordojn malantaŭ si. Tiel ili malpliigas tempon du kiu aero en la konstruaĵo estas en kontakto kun aero ekster ĝi. Malantaŭ la rotaciaj pordoj vere estas fiziko (ekzemple rigardu tiun skribaĵon en la retpaĝoj de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio - MIT). La rotaciaj pordoj nur permesas interŝanĝon de malgranda kvanto da aero inter la interno kaj ekstero de konstruaĵo kiam iu el(en)iras ĝin. La fiziko simile al tiu de la rotaciaj pordoj ankaŭ povas priklarigi kial du pordoj kiuj formas ian formon de la aera kluzo ankaŭ povas helpi konserviĝon de la varmeco en konstruaĵoj.

Pli pri fiziko de la rotaciaj pordoj tie (PDF) kaj ĉi-tie.

* En Vikipedio oni estas tradukinta la anglan esprimon "revolving door" al "turnpordo". Mi preferas la tradukon de Sonja "rotacia pordo".

2 commentaires:

dominiko a dit...

: Mi pensas ke tio estas por plejeble
: konservi varmecon de la intena spaco
: en tiuj konstruaĵoj dum malvarmegaj
: kanadaj vintroj

Kompreneble. Tamen, en aliaj artikoloj,
oni diras, ke oni devas malfermi la
fenestrojn pli ofte por tiel redukti
nivelon de poluado de la endoma
aero. La aero en la domoj estas
fakte ofte pli malsana ol la aero
ekster la domo. Vidu ekzemple:

http://www.inspectapedia.com/Energy/Tight_House_Precautions.htm

Do rotaciaj pordoj nur taŭgas, se
sufiĉe da homoj ofte eniras aŭ eliras,
mi kredas.

becxjo a dit...

Mi pensas, ke en malvarma klimato kiel tiu de Kanado oni preferu konservi varmecon anstatau malfermi fenestrojn por fresxa aero (en Kanado la ekstera temperaturo povas atingi -40 gradojn). Rotaciaj pordoj cxefe uzigxas en grandaj konstruajxoj kaj oni uzas mekanikajn rimedojn por enigi pli sanan aeron en la konstruajxo sed varmigi gxi antau enigi gxin.