3 févr. 2010

Fine

Iom pli ol kvar jaroj post mia almigrado al Kanado, hieraŭ mi oficiale iĝis civitano de tiu lando. Por mi aldone al deziro de libereco, aspiro al digno en vivo kaj espero por ŝancoj sen diskriminacio, ricevi kanadan civitanecon ankaŭ havos praktikan utilon; ĉi-jare estis la dua fojo kiam pro mia naskiĝo en Irano mi malfrue ricevos usonan vizon kaj tial mi ne kapablis partopreni en scienca konferenco kiu povus havi gravegan influon sur estonta situacio de mia kariero. Nun kvankam ankoraŭ ĉe la landlimo mi eble alfrontiĝos al problemoj pro mia naskiĝlando (kiu ĉiuokaze menciiĝos eĉ en kanadaj pasportoj) tamen almenaŭ mi ne devos plu peti kaj atendi vizojn. Ĉi tiu jaro estos ege grava por miaj laboro kaj vivo. Mi ĝojas pro atingo de kanada civitaneco sed bedaŭras, ke ĝi venis tiom malfrue.

4 commentaires:

Manuel a dit...

GRATULON!

Bonvenon (...uh?) al Okcidentujo ;-)

Vastalto a dit...

Gratulon pro via atingo kaj sukceson por via laboro!

Anonyme a dit...

Bonan novajxon.
Kiom malfacile devas esti vivi kiel vi vivis antauxe, kaj kiom da homoj travivis tion, bedauxrinde.
Geneviève

::júbilo::haku:: a dit...

gratulon! espereble post 5 jaroj mi diros same....