25 févr. 2010

Pri la elektraj aŭtomobiloj

Ofte oni aŭdas tiun argumenton, ke se iam elektraj aŭtomobiloj pli vaste uziĝus kaj ankoraŭ la necesa elektro por ili venus de konvenciaj fueloj en elektrocentraloj tiam ilia uzado tute ne helpos preventon de aera poluiĝo. Miaopinie tiu argumento ne estas valida ĉar eĉ se la necesa elekro ankoraŭ venus de elektro produktita per varmo el bruligaĵoj, tamen estus pli facila kaj ekonomie pravigebla uzi teknologion por senefikigi poluantajn gasojn kiuj estiĝas en la grandaj elektrocentraloj (ekzemple kapti kaj subterigi tiujn gasojn). Uzi apartajn rimdeojn en ĉiu aŭtomobilo por tie senefikigi tiujn gasojn teknologie estos multe pli malfacila.

2 commentaires:

zooplah a dit...

Prave. Aŭtoj uzas multon da benzino. Krome la uzado de aliaj fontoj de elektro pli kaj pli komuniĝadas. En la regiono en kiu mi loĝas oni konstruas la t.n. vento-farmojn (la vento turnas helicojn sur altaj stangoj por produkti elektron).

::júbilo::haku:: a dit...

en Brita Kolumbio, Kanado, 100% de la elektro estas prenita el akvomovado.... ekzemple...