19 mars 2010

Feliĉan novan jaron



Alia jaro de la irana kalendaro finiĝis kaj la jaro 1389 baldaŭ komenciĝos. Ĉi-jare en Irano okazis senprecendecaj protestoj kontraŭ la nunaj regantoj sed ili perforte silentiĝis (Reza estas skribinta pri tio). Nun ĉio plu ŝajnas en ordo. Kiel mi skribis pli antaŭe Novruzon oni festas en multaj aliaj landoj aldone al Irano. Tiuj du bildoj mi trovis sur la persa sekcio de la germana novaĵagentejo Deutsche welle (ĉi-tie). Unu el la bildoj montras parton de la ceremonitablon HaftSin kun nomoj de la aĵoj skribitaj per la cirila alfabeto sed perslingve.

Ĝojan kaj pli feliĉan novan jaron por ĉiuj bonuloj.

1 commentaire:

Allan Fineberg a dit...

Al Beĉjo kaj al ĉiuj liaj samreligianoj mi sendas elkorajn bondezirojn. Mi esperas, ke baldaŭ falos la kruela sistemo de teokratio en Irano.