14 avr. 2010

Kiu estas influa?

Opinisondado ĉiam estas tikla afero. Opinisondantoj devas ĉiam strebi pli bone komprenigi siajn intencojn al la opinisondotoj. Tiu interkompreniĝo iam ne bone okazas ĉar la enketistoj ne prezentas siajn demandojn ĝuste kaj kompreneble (ĉu malbona lingvouzo aŭ malpreciza frazfarado). Sed ankaŭ tio eblas, ke iuj opinisondadoj fiasku ĉar la respondintoj ne atente zorgas pri intencoj de la enketistoj. Iu instruisto mia diris, ke plejparto de la ordinaraj homoj ne scias kiel aŭskulti aliajn. Kiam oni parolas al tiaj homoj, ili cerbumas por pretigi argumentojn kontraŭ tiu parolo aŭ pravigi/plifortigi siajn proprajn vidpunktojn rilate al temo de la parolo. Tiu instruisto mia opiniis, ke eble nur psikoterapiistoj pro sia profesia edukado scias kiel aŭskulti aliajn homojn. Mi ne scias tion sed opinias, ke opinisondado estas ege tikla afero.

Ekzemple en la novaĵretservo Evento super ĉiu artikolo estas opinisondado. Oni demandas pritaskojn de legantoj pri la artikolo. Mi mem komprenas, ke prizorgantoj de la retejo deziras scii, ke la legantoj kiel taksas teknikan prezenton de novaĵoj (objektiveco, apogo sur pli fidindaj fontoj kaj aliaj ĵurnalistaj kriterioj pri korekta informado). Ili volas scii opinion de legantoj pri kvalito de sia laboro. Sed iuj legantoj miaopinie miskomprenas intencon de la prizorgantoj kaj pensas, ke oni estas demandita ilian opinion pri la novaĵo mem. Ekzemple se mi ne ŝatas regiastaron de iu lando kaj la novaĵo temas pri fiasko de tiu regiatsro, mi taksu la novaĵon bone. Aŭ se mi havas malfavoran opinion pri enhavo de iu novaĵo mi taksu ĝin malbone.

Sama afero okazas pri interreta opinisondado per la revuo "Time" rilate la plej 100 influaj personoj en 2010. Oni ne demandas pri simpatio sento de opinisondatoj al personoj sed kiel ili taksas influon de personoj. Nu! Tie inter la plej influaj laŭ la voĉdonintoj estas Lady Gaga! Irananoj kiuj estas ekscitataj amase voĉdonis por ke Mir-Hosejn Musavi estu la unua en la listo. Ankaŭ mi pensas, ke multaj sud-koreanoj estas voĉdonintaj por Ja-Na Kim (artsketistino). Mi persone ne opinias, ke Musavi havis tutmondan influon ekster Irano. Ja li estis ege influa en Irano sed ne ekster ĝi. Mi pensas, ke multaj voĉdonintoj simple ne estas komprenintaj, ke kio signifas influa.

1 commentaire:

Tonyo a dit...

Tre koincide, ĝuste post la legado de via teksto mi alvenis al alia en kiu oni pritraktis tiun ĉi saman temon. Ĝi estas en la hispana, kaj montras kiel simpla modifo de la demando (ĉu samseksamaj, ĉu gejoj kaj lesboj), povas konduki al tre malsamaj respondoj.
La ligo en la hispana estas tiu ĉi, sed vi povas legi la aferon en tiu ĉi anglalingva.
Jes, vi pravas. En enketo estas tiom grava la demando kiom la respondoj.