6 avr. 2010

Tabuleta komputilo de Apple

La firmao Apple ĝis nun estas profunde ŝanĝinta multajn aspektojn de niaj interagoj kun teknologio. Ĝi estas la unua populariginto de musoj, grafikaj mastrumaj sistemoj kaj uzo de akcelomezuriloj por detekti movojn de komputiloj. Malgraŭ ĉiuj sarkasmoj kaj riproĉoj la lastatempaj produktoj de la firmao Apple kiel multkapablaj telefonoj iPhone, muzikludiloj iPod k.s. daŭre efikas niajn vivojn kaj maneirojn laŭ kiuj ni uzas teknikaĵojn. Al la supra listo oni devas aldoni la tabuletan komputilon iPad. Nur dum la unua tago de ĝia prezento al la publiko oni vendis pli ol 300000 iPad-ojn. Sed kio estas interesa pri ĝi? Ĉu la fakto, ke ĝi funkcias per unu kompleta ŝargo de siaj piloj daŭre dum 10 horoj?

Por mi nenio estis pli interesa ol ĝia procezilo A4 je kadenco 1GHz. Tiel ŝajnas, ke agantoj de la retservo iFixit estas nudigintaj ĝin kaj renversa inĝenierarto estas rivelinta, ke ĝi kombinas nur unu komputantan elementon (plejeble ARM Cortex a8) kun unu grafika elemento (plejeble PowerVR SGX 535). Tio ne estas revolucia procezilo. Kompare al tio dum somero de ĉi tiu jaro oni atendas alvenon de la tabuleta komputilo ADAM de la grupo Notion Ink kiu estas dotita de pli potenca procezilo NVIDIA Tegra 2. Ĝi ankaŭ estas malpli multekosta kaj disponigas pli bonan ekranon 'PixelQi'. La procezilo Tegra 2 de la firmao NVIDIA enhavas du komputantajn elementojn ARM Cortex a9 (el kiuj nur unu estas pli potenca ol Cortex a8) aldone al tre potenca grafika elemento de NVIDIA mem. La procezilo Tegra 2 estos ankaŭ uzata en la tabuletaj komputiloj Gemini de la firmao ICD. Sed tie ne estas nur la procezilo Tegra 2. La firmao Texas Instruments baldaŭ prezentos la procezilojn OMAP4430/4440 (enhavantaj du ARM Cortex a9 + PowerVR SGX 540 'grafika elemento' + procezilo de signalo el tipo C64x+). Ni vidu kio okazos pli poste sed ĝis nun iPad de la firmao Apple estas pli antaŭa ol siaj rivaloj.

1 commentaire:

Keĉjo a dit...

Vere. Apple havas multon da bona komerceco. Mia frato estas instruanta kurson pri disvolvado de iPhone-aj aplikaĵoj en universitato. Tamen mi ne konsentas, ke la pli novaj produktaĵoj far Apple multe plibonigis niajn vivojn. Mi posedas neniun produktaĵon de Apple.