11 avr. 2010

Tiom da perdo

Al polaj amikoj kaj polaj esperantistoj mi kondolencas pro aviadila tragedio dum kiu multaj poloj inkluzive gravan nombron el tiulandaj registaranoj pereis. Hodiaŭ multaj amaskomunikiloj en Kanado informas pri la evento. Unu demando estas, ke kial tiom da polaj responsuloj vojaĝis kune kaj per sama aviadilo. Tiel ŝajnas, ke en Kanado (laŭ respondo de la registaro al demando de la novaĵagentejo CBC) pli ol ok ministroj (aŭ altrangaj responsuloj) ne rajtas vojaĝi per iu sama aviadilo. Mi pensas, ke en Usono ankaŭ la prezidento kaj vicprezidento ne rajtas vojaĝi kune. Sed eblas, ke tiurilate mi eraras.

P.S: Hodiaŭ mi trovis tiujn konsilojn de la kanada aŭtoritato por nacia sekureco pri aviadila vojaĝo de ministroj. Tie oni skribas "Ministers should make every effort to make joint use of aircraft in the interests of efficient use of government resources; however, no more than eight ministers of the Crown are to travel on the same aircraft at the same time". Ĝia traduko estas: "Ministroj devas strebi komunan uzadon de la ŝtata aviadilo pro pli efika uzado de la regiataraj rimdeoj; tamen, ne plu ol ok ministroj voajaĝu pere iu sama aviadilo en samtempe". Kvankam tiuj konsiloj estas registrataj nur kiel arkivo (de la jaro 2006) sed mi pensas, ke parto de ili ankoraŭ hodiaŭ estas uzataj.

Aucun commentaire: