13 mai 2010

HeKo akuzas

HeKo implicas, ke mi havas iun rolon en piratado de PIV sur la interreto. Tie oni skribas "...kiu deziras pirate deŝuti, tiu povas sin turni al ĉi tiu zoroastrano, studanto pri fiziko en Toronto [mi]". Tio estas falsa akuzo kaj kompreneble Civito scias, ke tio en laŭleĝe regataj landoj havas konsekvencojn. Ĉu Civito kapablas pruvi, ke mi havas ian ajn rolon (krom kritiko de komerca modelo de SAT) en la afero? Ankaŭ ne estas ĝentile moki erarojn de komento haste skribita. Sed mi dubas, ke silferanoj havas komprenon pri nocio de ĝentileco. Silferanoj nur serĉas trovi erarojn por uzi ilin kontraŭ tiuj kiuj al ili ne plaĉas. Nur mi ne scias kion mi estas farinta por ne plaĉi al Silfer kaj lia bando de kanajloj! Mi ĉefe deziras ignori tiun malican grupon kaj ekde nun provas fari tion.

P.S 1: Nun mi trovis kial Silfer kaj lia bando tiom estas koleraj kontraŭ mi. Tio estas ĉar en blogero mi iam skribis, ke miaopinie li suferas megalomanion. Silfer! Mi ankoraŭ opinias, ke vi estas ege etanima homo. Titolo de konsulo miaopinie ne ŝanĝas tion.

P.S 2: Problemo de Silfer kaj civituloj estas tio, ke por stari kontraŭ ilia fieco oni devas subiri je ilia nivelo (kiu morale estas ege malalta). Mi ne deziras fari tion kaj ludi ludon de Silfer. Estas preferinda lasi ilin al ilia propra ludo de reĝo kaj liaj subuloj.

5 commentaires:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kara Beĉjo,

Estus pli trafe ke tiu "HeKo" rekomendu ke "kiu deziras pirate deŝuti, tiu povas sin turni" al mia blogafiŝo:
http://u.nu/52bi9
aŭ tutsimple, ke tiu serĉu per "Google", tute natura serĉo: +"Nova Plaena Ilustrita Vortaro".
"Google" faris la taskon indeksi ĉion (preskaŭe).

Jakvo a dit...

Kara, vi prefere ne reagu al Joĉo Silfer. Li simple estas kreteno kiu krom provoki kaj minaci kapablas al nenio. Li montras sian veran vizaĝon en HeKo. Neniu saĝa homo reagas al li.
Mi bedaŭras pri via malprava kritiko pri SAT. Unue informiĝu, poste kritiku, por ke vi ne iru la vojon de eta Joĉo Silfer.
amike via
Jakvo Schram
Prezidanto Plenum-Komitato de SAT

becxjo a dit...

Dankon s-ro Scharm pro respondo. Sed cxu vi ne pensas pro gxiaj luksa presmaniero kaj la alta kosto (80€) via organizajxo senigas grandan nombron de homoj je tre grava (kaj ege havenda) vortaro de Esperanto?

Jakvo a dit...

Kara Beĉjo, Mi pensis ke intertempe ne plu estas sekreto ke SAT faris ĉiujn pasojn por ke, espereble ĉi jaro, PIV estu konsultebla en la reto.
Evidente la "luksa, bela eldono de papera PIV restas havebla por tiuj kiuj, kiel mi, preferas havi vortaron en mano, tra kiu oni facile kaj trankvile povas foliumi serĉante la deziratan vorton.
Al mi ne tuŝis anime vian kritikon pri PIV, sed via preĵo ke SAT malaperu. Eble vi estas estro de iu fabriko kaj pro tio ne komprenas ke ankaŭ en Esperantio, necesas havi asocion de laboristoj, salajruloj.

Nu ne gravas ĉiu rajtas havi sian opinion eĉ nia "amiko" Joĉo.

Plej amike salutas Jakvo

becxjo a dit...

Dankon s-ro Scharm,

Mi bedauras pro tiu komento kaj tiutempe mi estis ege kolera pri sinteno de SAT rilate al PIV. Kiel vi vidas tiu komento estis hastege skribita (kun multaj eraroj) pro kolero. Kiam mi skribis blogerojn sur mia propra blogo, mi plu ne estis tiom kolera kaj do ilin mi skribis pli pensante pri la afero. Fakte mi pregxas, ke cxiu organizajxo de esperantistoj trovu taugajn maneirojn por servi ilin (kaj la homaron)!