14 mai 2010

Humuraĵoj rilate al fiziko

Plejparto de la subaj humuraĵoj estas nur kompreneblaj por tiuj kiuj scias fizikon. Mi trovis ilin ĉi-tie.

En ekzameno de fiziko: "Priskribu la universon per 200 vortoj kaj donu tri ekzemplojn".

Studento rekonis Einstein en trajno kaj demandis: Pardonu min, Profesoro, sed ĉu Novjorko haltas ĉe tiu trajno?

Esploristoj en Fairbanks Alasko (en Usono) anoncis pasintesemajne, ke ili estas eltrovintaj superkonduktantan materion kiu funkcias en la temperaturo de ĉambro!

Trafikpolicano haltigis Heisenberg kaj demandis, "ĉu vi scias je kiu rapido vi veturis?" Heisenberg respondis "Ne! Sed mi scias, ke kie mi estas".

2 commentaires:

Toño a dit...

Tre bonaj!
Jen alia:
Kial kvantumaj fizikistoj neniam amoras?
Kiam ili trovas la momenton(*), ili ne trovas la pozicion. Kiam ili trovas la pozicion, ili ne trovas la mom(a)nton
(* momento/momanto)

Jagi Takeŝi a dit...

Kia tro malgranda prof. Heisenberg estas!