13 mai 2010

Pri kopirajto kaj PIV

Pri kopirajtoj kvankam en iu malpli serioza grado, tamen ĝenerale mi samopinias kiel vastalto (tamen mi ne konsideras malrespekton de kopirajto kiel krimo sed delikto). Aliflanke mi plendis pri sinteno de SAT rilate al PIV sub blogero de Luis. Ĉu tiuj du sintenoj estas konfliktaj? Ne! Mi opinias, ke se SAT deziras tre severe konservi kopirajton de PIV-o kiel aĉetebla libro/varo, oni lasu ke ĝi faru tion (mi mem aĉetis PIV kaj NPIV). Sed aliflanke mi opinias, ke sinteno de SAT ne kunportos multon da bono. Miaopinie SAT nur tiom arde defendas kopirajton de PIV ĉar tiu vortaro estas la nura elspezorimedo de la organizaĵo. Mi estas preskaŭ certa, ke se ekzemple oni metus la librojn Petro (eldonita de SAT) aŭ '7 tagoj en Siberio' sur la interreto regantoj de SAT ne tiom severe reagus (ĉar vendo de tiuj libro ne estas tiom grava). Sed sinteno de SAT rilate al PIV ne estas malpli nemorala ol agoj de malrespektintoj de kopirajto. Ĝi estas pli ol sia merito multekosta (ĉar ĝi estas la nura fonto de mono por SAT). Ni en riĉaj landoj kapablos aĉeti ĝin sed loĝantoj de malpli riĉaj landoj ofte ne povas fari tion. Bedaŭrinde kiam oni iomete pli serioze komencas trakti Esperanton tiu vortaro iĝas havenda kaj meritoplenaj laboroj kiel ReVo ankoraŭ ne kapablas plene anstataŭi ĝin (mi esperas, ke ReVo baldaŭ iĝos tiom bona kaj eĉ pli bona ol PIV). Se temus pri alispeca libro mi dirus ke malpermesi senpagan aliron al ĝi povas esti bona afero ĉar tio damaĝas neniun. Problemo pri vortaro kiel PIV estas tio, ke tia malpermeso (aldone al ĝia nenormala alta kosto) damaĝas seriozan aliron al Esperanto.

Mi donas ekzemplon; patentoj estas iel similaj al kopirajtoj. Firmaoj por protekti siajn investojn en scienca esploro ofte uzas patentojn. Antaŭnelonge la firmao Myriad faris multekostajn esplorojn pri rilatoj inter genoj kaj kancero de mamo. Fine ili malkovris du genojn BRCA1 kaj BRCA2 kies damaĝo povas pliigi riskon de mamokancero. Ili registris patenton por tiuj du genoj kaj limigis alireblecon al rimedoj kiuj uziĝas por detekti damaĝitajn genojn (kaj konsekvence riskon de kancero). Situacio estis tiom malbona (oni devis sendi specimenojn al nur laboratorio de la firmao), ke sciencistoj kaj esploristoj protestis kontraŭ la patento (ne la patento mem sed ĝia amplekso). Fine tribunalo juĝis, ke la patento ne devas esti tiom ampleksa.

Do oni vidas, ke socio devas kongruigi profitojn de organizaĵoj kaj tiujn de la publiko. Mi serioze opinias, ke sinteno de SAT rilate al PIV estas malbona por Esperanto. Ilia ago estas bonintenca sed ne inteligenta. Tie estas aliaj komercaj modeloj kiujn esperantistoj povas uzi por ebligi protekton de rajtoj de la kreantoj kaj ankaŭ alireblecon al ili. Mi estas jam skribinta pri tio. Komercaj modelo de Google, Linukso kaj muzikaĵoj sur iTune kontraŭ komerca modelo de Mikrosofto estas ekzemploj de modeloj pri kiuj esperantistoj povas pensi. Pri PIV ĉio finfine dependos de SAT kaj mi respektas ilian kopirajton sed esperas pli malferman (kaj malpli multekostan) alireblecon al bonaj vortaroj en Esperanto.

3 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

eble se SAT mem vendus PIV pdf-e.. tiel, sercxebla, oni acxetus gxin... kaj esos pli malmultekoste... mi mem acxetus gxin tiel...

kaj mi ja havas malnovanpivon libre

Toño a dit...

Fakte, PIV planas eldoni PIV-on elektronike. Sed ĉu asocianoj pretas investi tempon se estos tiel facile pagi neniom?

Ŝajnas al mi ke la aferon de kopiado en Esperantujo oni devus juĝi alimaniere ol rilate al grandaj entreprenoj. Se disvastiĝas tiom la emo al nepagado, estos malfacile fortikigi la entreprenojn kaj la asociojn (Vinilkosmo, FEL, SAT...) kaj finfine entute la organizita movado suferos.

becxjo a dit...

Kara Toño,

Vortaro kiel PIV kiu estas necesa kaj ununura ne estas kiel cxiu alia libro. Mi konsentas vin pri cxiu alia libro sed ne PIV.

Cetere kun la nuna merkato de esperantlingvaj varoj (maksimume 400-800 ekzempleroj) via argumento pri vivtenado de Vinilkosmo, FEL kaj SAT surbaze de vendado de e-varoj ne povas esti valida (krom se ekzemple ili vendus varon kiu valorus n$ je prezo 10xn$ - tion kiun fakte SAT faras pri PIV kaj Vinilkosmo faras pri siaj muzikaj KD-oj).