7 juin 2010

Denove pri Israelo kaj Palestino

Estas bone sidi malproksime, malinfluite kaj sobre, objektive juĝi aferojn kiuj ne povas efiki viajn viviojn. Sed je la fino tie ĉiam estas homoj kies vivoj estas rekte influitaj pro eventoj. Denove okazaĵoj rilate al konflikto inter Israelo kaj palestinanoj iĝis novaĵo kaj kaptis atentojn de la mondanoj. Kaj kiel kutime, denove debatoj estis ĉefe je du kontraŭaj ekstremoj de la ebleco. Denove aperis du versioj de eventoj tute ne interpacigeblaj; akcepti verecon de unu el ili faras la alian tute ne probablan. Mi antaŭe estas jam skribinta pri graveco de vidangulo en percepto de eventoj (tie kaj ĉi-tie). Mirinde en kazo de konflikto inter Israelo kaj palestinanoj, homoj ofte inklinas forgesi tiun fakton kaj lasi sin al emocioj kaj senpensaj perceptoj. Ĝuste pro tio, la israela armeo provis pli frue prezenti sian version de la eventoj. Filmoj pretigitaj de la israela armeo metiĝis sur la retejo Jutubo kaj ripete spektiĝis per televidaj novaĵoprogramoj. Sed strange ĉi-foje la batalo por publika percepto estis jam komencinta antaŭ la batalo mem.

Homoj malfacile kapablis akcepti, ke israelaj elitaj soldatoj kiuj subglitas de helikopteroj sur ŝipoj povas tiel esti surprizitaj. Tio simple ne eblis. Nu! En kinfilmoj oni ĉiam vidas heroojn, elitajn soldatojn sukcesaj!

Aliflanke estis mokado de palestinanoj en Gazao fare de iuj israelanoj kiu pli inklinigis la publikon por akcepti, ke en Gazao ordinaraj palestinanoj vere suferas. Mokadoj kiel tiu ĉi anonco de la israela registaro pri fajna manĝejo en Gazao. Aŭ tiu ĉi filmo kiu mokas helpintencajn ŝipojn. La vero estas, ke embargo efikas vivojn de ordinaraj palestinanoj en Gazao kaj fakte ĝia celo ankaŭ dekomence estis tio. La embargo fakte ne estis por preventi atingon de armiloj pere de Hamaso, sed por premi loĝantojn de Gazao por ke ili renversu la reĝimon de Hamaso tie. Tiu strategio ĝis nun ne funkciis. Mi persone opinias, ke la israela registaro devas serĉi aliajn vojojn por tio.

Finfine kiu gajnis pri eventoj de helpoŝipoj? Islamistoj en Turkio estas la plej grandaj gajnintoj. Islama respubliko en Irano estas alia gajninto de la situacio. Ekstremistoj en la israela registaro ankaŭ gajnis ĉar ili alifoje kapablis diri al israelanoj, ke ni pravis kiam ni diris, ke la tuta mondo estas kontraŭ Israelo malgraŭ ĉion kiun ni faras.

Perdintoj estas moderaj israelanoj, palestinanoj kaj ordinaraj loĝantoj de Gazao.

Tie estas jam longa debato kaj komentoj en iPernity farita de Reza (..1.. , ..2.. , ..3..) kaj Rita (..1.. , ..2.. , ..3.. , ..4..).

6 commentaires:

Rita a dit...

Saluton Beĉjo,
bonan artikolon vi skribis.
Ĉu mi povas kopii kaj afiŝi tiun vinjeton, nomante vin kaj vian artikolon?
Mi pretas skribi ion pri la vidangulo.
Dankon. Rita

Anonyme a dit...

Releginte, mi vidas eraron:

nomante--->menciante

Mi pardonpetas. Rita

becxjo a dit...

Jes Rita. Vi povas fari tion.

Rita a dit...

Dankon Beĉjo.

::júbilo::haku:: a dit...

" La embargo fakte ne estis por preventi atingon de armiloj pere de Hamaso, sed por premi loĝantojn de Gazao por ke ili renversu la reĝimon de Hamaso tie. "

fakte en kubo, post pli da 40 jaroj tia strategio ne funkciis...

Tom a dit...

En la amaskomunikiloj oni ofte raportas ke la situacio en la Gaza-strio estas katastrofeca. En la realeco nepre ne estas malsato en la Gaza-strio! La amaskomunikoloj raportas favore al la araboj kaj ne raportas la veron. Tiuj bildoj montras ke en Gaza-strio manĝaĵoj abundas:
http://miajpripensadoj.wordpress.com/2010/06/21/cu-en-gaza-strio-estas-humana-katastrofo/