30 juin 2010

Progreso de telekomunikado

Hodiaŭ mi rigardis reklamon pri telefonservo kaj pensis pri stranga sorto de progreso en telekomunikado. Unue telegrafo progresis kaj permesis sendi koditajn tekstojn al foraj lokoj. Post tio oni inventis telefonon ĉar oni deziris transmeti voĉajn mesaĝojn al aliaj lokoj. Nun, denove oni plejparte uzas modernajn telefonojn ne por paroli kaj aŭdi parolojn sed por skribi kaj legi skribaĵojn!

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

ankau pere de la reto... Twitter estas re-tekstigo de la reto... post tiom da jaroj de bildigo

zooplah a dit...

Ankaŭ por mi, loĝante en la fora kamparo, telefonaj lineoj estas la sola maniero por konektiĝi al la Interreto.