23 juin 2010

Tertremo en Ontario

Hodiaŭ tertremo je grandeco 5.0 en la skalo Richter okazis ie en la provinco Kebekio kaj ĝi estis sentebla en parto de Kanado inkluzive de Toronto kaj nordo de Usono. Same kiel mi estas jam skribinta pri tertremoj en Anglujo, en la center-orienta parto de Kanado, kie la hodiaŭa tertremo okazis la fenomeno estas malofta. Pli aktiva tektonikaj platoj situas en la okcidenta parto de la lando (kie la provinco Brita Kolombio estas). Kiam la tertremo hodiaŭ okazis mi estis en aŭtomobilo kaj sentis nenion sed mia koramikino estis sentinta ĝin. Fakuloj diras, ke ĝi estas okazinta en profundo de 14 ĝis 18 kilometroj for de surfaco de la tero. Tio konsideriĝas relative profunda por iu tertremo.

P.S: rilate al tertremo, la fenomeno de Tŭitero estas interesa. Rigradu tiun ĉi desegnaĵon.

1 commentaire:

::júbilo::haku:: a dit...

Okazas io rakontebla en Meksiko, pri Kanado... kaj multaj aliaj landoj

En radio kaj televido oni nur diras "tertremis ĉe Kanado" neniam diras en kiu urbo/provinco

ŝajnas keoni ne scias ke kanado estas la da plej granda lando en la mondo!