18 juin 2010

Venĝo de la historio

Unue iomete da historio; en 1901 la brita William Knox D'Arcy akiris ekskluzivan rajton pri serĉado kaj okaze de trovo, ekspluatado de nafto en granda parto de Irano. Pliposte li donis tiun rajton al alia brita firmao 'Burmah Oil Company'. Tiu firmao pliposte kreis subfirmaon kun titolo 'Anglo-Persian Oil Company' [eo. Anglo-persa naftofirmao]. Kaj tiu lasta firmao ankaŭ pliposte transformiĝis al Anglo-Iranian Oil Company [eo. Anglo-irana naftofirmao]. Preter tiuj ŝanĝoj de la nomo esenco de la afero restis sama; la firmao ĉefe posedata de britoj kaj la brita registaro regis super la tuta ekspluatado de nafto en Irano. En 1951 Mohamad Mosadeg iĝis ĉefministro de Irano. Malgraŭ deziro de tiama reĝo, li insistis por ŝanĝi tiun ĉi situacion rilate al nafto en Irano. Li sukcesis naciecigi nafton. La brita registaro protestis tion ĉe la internacia tribunalo por justeco en Hago sed perdis la proceson. Mosadeg ne estis religia (li estis sekulara) kaj ne estis kontraŭ la okcidentaj landoj (precipe Usono). Indikoj montras, ke li deziris modernan registaron por Irano. En printempo 1953 pro deziro de Britio, la usona prezidento Eisenhower permesis CIA-on por, ke ili planu kaj plenumu puĉon kontraŭ la registaro de Mosadeg. La puĉo sukcesis kaj Mosadeg devigiĝis eksiĝi (la operaco de CIA nomiĝas la operaco Ajax). Post tio, konsorcio formiĝis kaj la Anglo-irana naftofirmao revenis al Irano sed ĉi-foje ĝi akceptis dividi la profitojn 50-50% kun Irano. Ankaŭ ĝi plu ne havis ekskluzivan rajton super nafto en Irano. Nun, usonaj kaj francaj naftofirmaoj ankaŭ partoprenis en ekspluatado de nafto kaj gajnis monon. La anglo-irana naftofirmao en 1954 iĝis la firmao 'British Petrolium'. Malvenko de Mosadeg frakasis sekularajn demokratojn en Irano sed ne forigis malkontenton de la irana popolo. En 1979 ili faris revolucion ĉi-foje subtenante religiajn islamistojn.

Miaopinie tio estas pro ironio de historio, ke la firmao 'British Petrolium' nun estas kulpa pro la plej granda naturmedia katastrofo en Usono (ne forgesu rolon de Eisenhower kaj CIA en puĉo kontraŭ Mosadeg). Fine, eble ekzistas ia ĉiela justeco!

2 commentaires:

Aristides Caldeira a dit...

Beĉjo,

Interesega analizo de la aferoj!

Mi eĉ tradukis ĝin al la portugala, por diskonigi inter miaj amikoj tiujn informojn, kiujn la amaskomunikiloj tute ne diras...

Dankon!

Ken Price a dit...

Dankon -tre interesa.

En 1951 mi havis 15 jarojn. Mi memoras la naciigon de la persa oleo fare de D-ro Mosadeg. Post kelkaj jaroj, ankaux la arabaj landoj malkontentis pri la situacio, kaj OPEC fondigxis.

Mi memoras la komenton de mia patro, kiu donis alian vidpunkton ol la indigno kiu estis tiam esprimata de la 'okcidentaj' amaskomunikiloj. Li diris ke dum jardekoj la okcidentaj oleo-kompanioj sxtelis la oleon de la araboj, kaj ke tio ne estas justa. Tio surprizis kaj pensigis min. Mi iom fieras ke pri tio, kaj aliaj aferoj, mia patro subtenis justan pritrakton de cxiu.

Ken Price