15 juill. 2010

Mia longa silento

Longan silenton mi havis. Dum la pasintaj semajnoj mi pretigis frenezigan vojaĝon al Usono. Por iomete pli ol unu jaro mi estos en la urbo Lawrence (en la ŝtato Kansaso) kaj tie laboros en la Universitato de Kansaso. Mia posteno denove estas postdoktoriĝa esploristo pri optoakusta tomografio. Mi ankoraŭ ne estas sufiĉe komforta en Usono. Mi baldaŭ pli skribos pri mia vojaĝo al tiu ĉi lando.

1 commentaire:

Toño a dit...

Gratulon, kara. Mi ĝojas ke viaj laboraj serĉoj fruktis, kaj mi esperas ke vi bonŝancos en via nova loko.