6 août 2010

Mi kaj mezurunuoj

En Usono dum kelkaj unuaj tagoj mi miris pro nekutime malaltaj rapidolimoj je kiuj veturiloj estas permesataj veturi sur stratoj. Ekzemple strato larĝa kiel ŝoseo estas apud la universitato kaj la lima rapido tie estas 40! Iu simile larĝa strato en Kanado nepre havus la liman rapidon almenaŭ je 60. Tiu miro mia ne daŭris ĉar mi post iom da tempo rememoris ke la limaj rapidoj en Kanado estas esprimataj en kilometroj hore dum en Usono ili estas en mejloj hore. Tiel 40 mejloj hore estas 64.37 km/h!

Sama afero validas por aĉeto de manĝaĵoj; en Kanado la prezoj estas afiŝataj por ambaŭ kilogramoj kaj funtoj da manĝaĵoj (mi mem ĉiam kalkulas per kilogramo). En Usono la vendejoj nur afiŝas prezojn por funtoj (la usona funto estas 0.453 kilogramo).

Ho! Kaj kion mi diru pri varmeco? Antaŭ kelkaj tagoj oni en televido avertis pri ekstreme varma vetero en parto de Kansaso kie mi estas. En la averto oni parolis pri temperaturoj kiel 100 gradoj! Mi pro la kutimo nur subkonscie aprezas temperaturojn je gradoj de Celsio (en. Celsius) dum en Usono oni esprimas la veterajn temperaturojn per grado de Fahrenheit. Tiel 100 gradoj de Fahrenheit estas ne tiom terura 38 gradoj de Celsio (kvankam ankoraŭ ege varma tamen ne mortiga)!

Ankoraŭ la plej granda hororo estas alkutimiĝo al ilia maniero skribi datojn. Mi estas jam skribinta pri tio!

3 commentaires:

Reza a dit...

Bone ke ili ne havas sian propran "hormezurilon" :)
Imagu se ili havus sian propran hormezuron ... :))

::júbilo::haku:: a dit...

Reza, en preskaŭ tuta Eŭropo (kaj en la franca parto de Kanado) oni uzas. almenau skribe, la hor-formato laŭ 24h ...

Mi ĉiam havis problemojn pri la uzo de futoj kaj coloj en alteco de homoj... mi neniam povas bildigi homo kiu alteco esta 5'8"

Anonyme a dit...

Ĉi tie eblas spekti aŭdvidan dokumenton de la televidkanalo ARTE pri la historio de la internacia mezur-unuo "metro". Ĝi estas franclingva kaj germanlingva.Elektu vian lingvon.

http://videos.arte.tv/fr/videos/un_metre_pour_mesurer_le_monde-3356132.html