17 sept. 2010

Interesa ideo

Jen interesa ideo de nia amikino Cindy Mckee! Mi ne scias, ke kiujn detalojn ŝi estas elpensinta por sia ideo. Sed kiam mi legis ŝian skribaĵon, mi tuj pensis pri la retmagazinoj kiel "Monocle", "Art & Letters Daily" kaj/aŭ "Narrative". Kvankam ankoraŭ esperantistoj ĉefe pensas pri interreto nur kiel rimedo por reklami siajn varojn sed ankaŭ sur ĝi eblas krei retpaĝojn valorajn. Kial ne? Inter esperantsitoj almenaŭ tiu ĉi juna sinjorino jam vivas en la 21-a jarcento!

P.S: Tiu blogero ne plu ekzistas.

3 commentaires:

elektrolupo.com a dit...

Jes, tre interesa ideo.
Ja multaj esperantoparolantoj daŭre agas laŭ la pasinta jarcento kaj uzas la reton kiel rimedon por ilia celo anstataŭ enretiĝi kaj interagi/konversacii pri ĉiuj ajn aliaj temoj.

cindio a dit...

Ĉu mi havis interesan ideon??? Se temas pri la ideo pri periodaĵo, kelkaj timis la konkurencon. Respekte, mi viŝis la blogeron kaj la ideon. Mi ne volas damaĝi Esperantajn magazinojn.

becxjo a dit...

Kara Cindio,

Ja via ideo estis interesa kaj necesa. Tiuj kiuj timis konkurencon, ne komprenas bezonojn de epoko en kiu ni vivas. Ili estas alligitaj al konceptoj kaj rimedoj kiuj estas tiuj de la pasintaj tempoj.