22 sept. 2010

Samseksemuloj en armeoj

Hieraŭ la usona senato prokrastis studon de leĝopropono kiu nuligas la leĝon “ne demandu, ne diru“, laŭ kiu samseksemuloj ne rajtas sinprezentante kiel samseksemuloj servi en la armeo. Okaze de tio mi rigardis Vikipedion kaj kompilis tiun ĉi mapon (helpe de tiu ĉi retpaĝo). Ĝi montras situacion de samseksemuloj en armeoj ĉirkaŭ la mondo. La ruĝa koloro montras landojn en kiuj samseksemuloj ne rajtas tiel prezentante sin servi en armeo. La flava koloro montras landojn en kiuj la situacio ne estas konata. La verda koloro montras landojn en kiuj samseksemuloj rajtas servi en armeo prezentante sin kiel samseksemuloj. En Eŭropo krom Grekio, Serbio kaj Belorusio (se ne konsideri Turkion en Eŭropo) preskaŭ en ĉiuj aliaj landoj samseksemuloj povas servi en armeoj sen kaŝi sian samseksemulecon. En Sud-Ameriko Ĉilio kaj Venezuelo estas du landoj en kiuj samseksemuloj ne rajtas servi en armeo. En Nord-Ameriko nur Kanado permesas servon de tiaj personoj en armeo (kompreneble se samseksemulo ne tiel prezentas sin tiam li aŭ ŝi konsideriĝos kiel aliseksemulo kaj tiel rajtas servi en armeo).

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit...

ĉiukaze mi neniam enirous la armeo....

Keĉjo a dit...

En la plej granda parto da Afriko kaj en teokrataj landoj aziaj samseksemo estas inda je malliberejo aŭ morto, do kompreneble tiuj landoj ne permesas, ke gesamseksemuloj estu en la armeo.