4 oct. 2010

Patentoj kaj la informadiko

Tiel ŝajnas, ke proceso de la firmao Microsoft kontraŭ la firmao Motorola pro malrespekto de patentoj surprizis neniun. La leĝa proceso temas pri uzo de informadikaj teknologioj kiujn Microsoft konsideras kiel sia posedaĵo. Pluraj observantoj konsideras la proceson kiel taktiko de Microsoft por malhelpi la mastruman sistemon Android disvolvita per la firmao Google. La progreso de Android en la merkato de poŝtelefonoj kaj porteblaj informadikaj aparatoj grave maltrankviligas Microsoft. Tio estas ĉar oni taksas, ke la merkato de porteblaj informadikaj teknikaĵoj kaj poŝtelefonoj rapide kreskos. Ĝis nun Microsoft ne estas sukcesa en tiu merkato kaj ĝiaj rivaloj rapide gajnas parton de tiu ĉi merkato. La lasta provo de Microsoft en la merkato de poŝtelefonoj estis Kin kaj grandioze fiaskis. Nun, ĵus antaŭ prezento de sia mastruma sistemo 'Windows Phone 7' ĝi ankaŭ sendas signalojn al konstruantoj de telefonoj por sciigi al ili, ke la firmao estas preta por trudi leĝajn procesojn kaj aliajn malfacilaĵon al ili se ili ne uzos ĝiajn softvarojn. La firmao estas jam farinta alian proceson kontraŭ HTC kaj la du firmaoj estas atingintaj ian interkonsenton laŭ kiu la firmao HTC pro ĉiu aparato kiu uzas la mastruman sistemon Android pagas monon al Microsoft. Multaj observantoj miras pro tio ke Microsoft ne faras proceson kontraŭ Google (kiu estas kreanto de Android) sed Motorola (kiu nur uzas ĝin en siaj aparatoj).

Mi antaŭe iomete skribis miajn opiniojn pri kopirajtoj kaj patentoj. Mi komprenas, ke kopirajtoj kaj patentoj estas kreitaj por protekti rajtojn de kreantoj kaj inventantoj. Sed mi opinias, ke usona sistemo de patentoj almenaŭ rilate softvarojn estas nefunkcianta favore al la socio. Fakte la sistemo, laŭ mia opinio, ne nur ne protektas inventantojn sed eĉ malhelpas ilin! Rigardo al detaloj de naŭ patentoj kiujn laŭ Microsoft la firmao Motorola estas malrespektinta montras ke kiom la proceso estas senbaza. Oni ne inventas formaton de komputilaj dosieroj sed nur kreas formaton (ekzemple pri grafikaĵoj jpeg, png, pcx, ktp). Do kial se iu skribas programon kiu uzas tiajn formatojn devas pagi monon al la kreanto (kaj ne inventanto) de la formatoj. Tiu mono estos por kompensi kiun penan laboron?

Supozu, ke mi trovus metodon por solvi matematikan problemon kiu estis necesa en inĝenieraj kalkuloj. Ĉu mi rajtus postuli, ke ĉiu inĝeniero kiu uzus mian matematikan metodon por konstrui ekzemple ponton devus pagi iom da mono de la ponto al mi? Ja! Se mi skribus programon kaj uzus tiun metodon en ĝi, tiam vendante tiun programon mi rajtus peti monon (fakte diversaj firmaoj faras tion). Kompreneble aliaj ankaŭ rajtus uzi tiun metodon, se ili trovus ĝin. Mi povus kaŝi la metodon - fakte multaj firmaoj jam faras tion - kaj preĝi ke almenaŭ dum kelkaj jaroj aliaj ne trovu ĝin. Ĉiuokaze mi opinias, ke la patenta sistemo pri softvaroj, en ĝia formo, ne estas funkcianta sistemo.

2 commentaires:

Manolo a dit...

Mi samopinias.

La inĝenieroj kaj sciencistoj kiuj eltrovas ion valoran, bazas siajn esplorojn en la scio akumulita por la Homaro de jarmiloj.

Krome, la mono por la esplorado venas preskaŭ 100% el publikaj kasoj. Eĉ la grandaj bioteknologiaj entreprenoj (kie troviĝas nun la plej granda kaj grava niĉo de patentoj), kun grandaj investo en scienc-esplorado, uzas la servojn de esploristoj vartitaj en publikaj eduk-sistemoj kiuj multege elspezis por ili.

Do iliaj (eventuale "niaj") eltrovoj estu disponeblaj por ĉiuj senpage kaj kiel eble plej amase propagandataj.

La nekredebla sento de memplezuro, plus la gajnita prestiĝo, estas sufiĉa (krom)pago por la esploristoj.

elektrolupo.com a dit...

Ja viaj pripensoj kondukas al vere grava demando: Ĉu necesas la intelekta proprieto?.