23 nov. 2010

Danĝeraj frenezuloj

Mi treege malŝatas diktatorojn! Kaj eĉ pli ol tio mi malŝatas frenezajn diktatorojn (sed tiel ŝajnas, ke ĉiuj diktatoroj estas - aŭ iĝas - frenezaj)! Dio damnu ilin kaj savu naciojn de tiuj fiaj frenezuloj. Dio helpu homojn en ambaŭ Koreioj.

Novaĵoj pri milita frezenco de Nord-Koreio ege malĝojigis min. Kvankam mi ofte evitas reduki aferojn al tro simplaj prijuĝoj (kaj iuj opinias, ke militludoj faritaj de Sud-Koreio apud landlimo kun Nord-Koreio ne estis iu saĝa movo), tamen mi vidas tiun ĉi akcidenton kiel absoluta kulpo de frenezuloj kiuj regas super kompatindaj nord-koreanoj.

6 commentaires:

yyaann a dit...

Saluton.
Ŝajnas al mi, ke vi iom antaŭjuĝe rigardas la pjongjangan komunikaĵon pri la interpafado kiel nekredindan. Verfakte, kiel ni povus scii, kiu diras la veron? Ne veras, ke diktatoroj neniam verdiras kaj demokratie elektitaj landestroj neniam malverdiras, ĉu vi ne konsentas? Bedaŭrinde, niaj okcidentaj komunikiloj ne helpas al ni pripensi pri nia emo aŭtomate kredi la estron de la lando, kiun ni rigardas kiel anon de "nia" teamo aŭ grupo. Male, ili plene partoprenas tiun emon. Miaopinie, tio helpus kompreni la aferon, se la komunikiloj sciigus al ni, ke la interpafado okazis dum ega militekzerca operacio de Sudkoreujo kaj Usono kun 70 000 soldatoj, 50 militŝipoj kaj 500 aviadiloj, kiun Nordkoreujo rigardas, prave aŭ malprave, kiel militeman deklaron. Tiu sciigo ne ebligas scii, kiu diras la veron, sed ebligas scii, ke la malamikiĝo de la rilato interkoreuja havas ja pli ol unu kulpulon.

becxjo a dit...

yyaann

Fakte cxiuj novajxagentejoj en la libera mondo estas jam informintaj pri tio. Kaj tiel kiel mi skribis en mia blogero iuj analizistoj jam taksas tiun movon de Sud-Koreio ne sagxa. Tamen tio ne sxangxas tiun fakton, ke Nord-Koreio estas regata de diktatura regximo kiu metas sian propran nacion en mizero kaj malfelicxo.

Anonyme a dit...

Mi nur povas diri, ke se la sudkorea armeo ne ekzercus sin en la insulo, la nordkorea armeo ne atakus gxin.
Cxie jxurnalismo raportas, kiom da damagxoj okazis en la insulo, sed neniu raportas kiom da damagxoj okazis en la norda flanko post la responda atako de la suda flanko.
Cxu ne raportendas, cxar la unua atakis la nordo?

becxjo a dit...

Cxie jxurnalismo raportas, kiom da damagxoj okazis en la insulo, sed neniu raportas kiom da damagxoj okazis en la norda flanko post la responda atako de la suda flanko.
Cxu ne raportendas, cxar la unua atakis la nordo?


Certe estas raportenda damagxo en la nordo, sed la politiko regximo en nordkoreio estas unu el la plej sekretemaj sxtatoj en la mondo. Mi dubas, ke novajxagentejoj de la libera mondo havas iajn ajn ebleco havigi tiajn informojn al si. La nordkoreio mem ne donas tiujn informojn cxar ili damagxas militistan fieron de Kim Jung-il.

Anonyme a dit...

Mi ne estas amiko de Nordkoreio, nek malamiko de Sudkoreio.
Mi trovis novajxon, ke la unuan pafon komencis Sudkoreio, sed la registaro pretendis, ke ne temas pri la atako direktita al Nordkoreio, sed ene de ekzercado de korea armeo en la insulo.
Jen la novajxfonto:

Organizing Notes
Bruce Gagnon is coordinator of the Global Network Against Weapons & Nuclear Power in Space. He offers his own reflections on organizing and the state of America's declining empire....

About Me
Name: Bruce Gagnon Location: Bath, Maine, United States
Check out the revised version of my book "Come Together Right Now: Organizing Stories from a Fading Empire" - updated thru the end of 2008

Tuesday, November 23, 2010
SOUTH KOREA FIRED FIRST SHOTS

South Korea has admitted it was the first to fire the shots in this incident. However it says the firing was part of a military drill, not directed at North Korea.

The U.S. and South Korean forces have been holding aggressive military war games directed at North Korea virtually every month since July. It was only a matter of time before this happened as the South Koreans, led by their right-wing President Lee (dressed in his bomber jacket like George W. Bush liked to do), has been spurred on by the Americans to incite greater tensions in the Korean peninsula.

This particular war game, called the Hoguk Exercise, involved 70,000 South Korean armed forces troops, 600 tracked vehicles, 90 helicopters, 50 warships, and 500 aircraft. The U.S. military is contributing the 31st Marine Expeditionary Unit and 7th Air Force to the land and air training exercises, respectively. Pyongyang regards the exercises as training for an attack on North Korea, citing the fact that it is a large-scale joint South Korea-U.S. exercise encompassing naval fleets, air forces, and land exercises.

Lee has previously suspended reunification talks with the north and accelerated tough talk at the very time that the U.S. is expanding its military bases in South Korea and throughout the region.

There is no doubt in my mind that South Korea would never have fired these first shots so close to North Korean territory unless the U.S. had instructed them to do so.

Another key factor to be considered are the recent comments from South Korea's Defense Minister Kim that called for the U.S. to "redeploy" nuclear weapons on the Korean Peninsula. This kind of dangerous talk had to anger and frighten North Korea.

The world should not suffer any more illusions about Obama and the Pentagon. The U.S. is out to create a global war. Only world opinion can stop them now.

Tim Shorrock: Direct Talks With North Korea Are the Only Answer to End Korean War on Democracy Now.

posted by Bruce Gagnon | 9:57 PM

0 Comments:
Post a Comment

<< Home

Anonyme a dit...

Iuj fakuloj opinias, ke nordkoreia registaro estas ne freneza sed tute racia. Fakte nek Suda Koreio nek Usono nek aliaj landoj intencas militi aŭ disfaligi NKon. Do per tiuj kvazaŭ frenezaj agoj NKa registaro povas sendanĝere postuli monan subvencion ktp.