20 nov. 2010

El historio de la scienco (6)

Inter diversaj branĉoj de scienco medicino kaj psikologio estas la plej ligitaj je suferoj kaj doloroj de homoj. Bedaŭrinde ili ankaŭ estas la malplej rigoraj [notu ke mi ne skribis nerigoraj ĉar ili ĉiuokaze havas ian gradon da rigoreco] branĉoj de natura scienco. Tial eraroj faritaj en tiuj du branĉoj de scienco povas havi pli seriozajn konsekvencojn por homoj. Rezulte de tio studo de ilia historio estas grava. Unu el danĝeroj por ĉiu branĉo de scienco estas senprudenta ĝeneraligo de konkludoj, trudi rezulton de iu tereno de scienca esploro je alia amplekso al kiu ĝi ne apartenas kaj sen rigora studo fidi pri tio ke solvo de iu problemo povas ankaŭ esti solvo de tute alia problemo. En tiu ĉi blogero mi deziras skribi pri tranĉaĵo el historio de psikologio. Tranĉaĵo kiu eble povas montri tion kaj esti instrua.

  • Psikologio, malfacila fako

  • Dum korpaj malsanoj ofte kunestas kun eksteraj mezureblaj indikoj (temperaturo, koloro de haŭto, ŝanĝo de rigideco aŭ dimensio de diversaj korpopartoj) psikaj problemoj malpli sinprezentas per indikoj mezureblaj per observantoj. Por studi ilin oni ofte devas fidi je subtilaj indikoj en kondutoj aŭ subjektivaj parolaj priskriboj. Pro tio, trovi kialojn de mensaj malsanoj kaj psikaj problemoj estis (kaj ankoraŭ estas) ege malfacila tasko. Kompreneble kiam kaŭzo de iu problemo estas nekonata tiam solvi ĝin ne eblas. Fakte dum tre longa tempo oni ne sciis kion fari pri tiuj kiuj suferas pro psikaj (kaj mensaj) problemoj. Longtempe la solvo de tiu problemo estis apartigi mensmalsanulojn disde aliaj. Meti ilin en frenezulejoj (en la angla oni nomas ilin asylum). Kvankam tio estis pli por forigi ilin kaj ne mildigi iliajn suferojn. Situacio de tiamaj frenezulejoj estis tiom malbona, ke en 1728 pri ili Daniel Defoe skribis "se ili ne estas frenezaj kiam eniras tiujn malbenitajn lokojn, ili rapide freneziĝas pro barbaraj kutimoj per kiuj ili tie traktiĝas...ĉu ne sufiĉas subite esti frapita, katenita, vipita, malnutrita kaj eĉ pli malbone por fari ĉiun ajn personon freneza?"


  • Komenco de progresoj kaj eraroj

  • Jam komence de la 20-a jarcento okazis granda movo por trovi rimedojn kaj solvi psikajn problemojn. Sigmund Freud kaj Carl Jung aperis en tiu epoko. Malgraŭ tio ĉio, psikologio ankoraŭ estis infana branĉo de scienca entrepreno. Multaj el fakuloj de aliaj branĉoj de scienco eĉ ne konsideris ĝin scienca. Al ĝi serioze mankis rimedoj kaj metodoj kiujn aliaj branĉoj de scienco estis kreintaj kaj disvolvintaj dum jardekoj. Dum tiu epoko en 1907 Dr-o Henry Cotton iĝis ĉefpsikiatristo en la ŝtata malsanulejo Trent en la ŝtato Nov-Ĵerzejo. Li estis studinta en Eŭropo sub gvidoj de eminentaj fakuloj kiel Emil Kraepelin kaj Alois Alzheimer. Li estis premiita studento de Dr-o Adolf Meyer de la medicina altlernejo Johns Hopkins. Dr-o Meyer konsideriĝas kiel unu el la plej influaj personoj pri psikatrio en Usono en la 1900-aj jaroj. Kiel nove enpostenigita ĉefpsikatristo de malsanulejo 30 jara Cotton estis aparte konsternita pri malbonega maniero laŭ kiu oni traktis mensmalsanulojn. Tial komence de sia kariero li enkondukis ŝanĝojn en la psikatria sekcio de la malsanulejo. Li nuligis uzadon de korpaj reteniloj, ordonis instalon de fajroalarmiloj, fondis flegan lernejon kaj enkondukis okupterapion. Li tamen estis grave sub influo de lastatempaj progresoj en medicino tiuepoke. Tiel ŝajnis, ke komence de la 20-a jarcento medicino fine estis trovinta kaŭzojn de multaj malsanoj. Jam esploristoj kiel Louis Pasteur kaj Robert Koch estis trovintaj mikrobojn kiuj kaŭzis iujn malsanojn. Listo de malsanoj kiuj okazis pro infektiĝo per bakterioj plilongiĝis. Tiel ŝajnis, ke preskaŭ ĉiuj malsanoj povas iel rilati al mikroboj. Jam en 1904 Nissl kaj Alzheimer estis pruvintaj, ke neŭrosifiliso kiu en finaj stadoj povas rezultigi demencon kaj frenezecon havas infektan kaŭzon. Tio pensigis Cotton pri ebleco ke aliaj psikaj perturboj ankaŭ povas havi infektajn kaŭzojn. Li ne estis la nura persono kiu havis tiun ideon. Lia instruisto kaj mentoro Dr-o Meyer ankaŭ estis espriminta similan opinion. Sed tio estis Cotton kiu komencis agi surbaze de tiu teorio kaj antaŭeniri ĝis ekstremo. Dum antibiotikoj kaj aliaj kontraŭ infektaj rimedoj tiutempe ankoraŭ ne estis eltrovitaj la sola rimedo por trakti infekton esti detranĉo kaj forigo de la infektita parto. Ekde 1917 Cotton komencis trakti siajn psikajn pacientojn per serio da kirurgiaj rimedoj. Unue li forigis dentojn kaj kiam situacio de paciento ne pliboniĝis li daŭrigis traktadon per forigado de tonsiloj kaj kirurgia traktado de sinusoj. Kiam tio ne donis deziratajn rezultojn li ne haltis. Tuj li komencis forigi partojn de lienoj, testikoj, ovarioj, cervikoj kaj kojloj por trakti psikajn perturbojn. Psikatria sekcio de la malsanulejo Trent iĝis kiel buĉejo, sed strange neniu kaŭzis problemon por Cotton. Tio parte estis pro tio, ke li ofte lertege prezenti siajn ideojn ne al aliaj fakuloj sed al nefakula publiko. Parencoj de mensmalsanuloj petegis traktiĝon de ili per Cotton. Cotton raportis, ke liaj metodoj rezuktigas kuracon je grado de 85%.

  • Reagoj kaj sciencaj studoj

  • Tuj aliaj psikatristoj komencis kredi Cotton. Tamen ankoraŭ iuj pridubis liajn asertojn. Unu el tiaj homoj estis George Kirby kiu estis respondeculo en psika instituto de Novjorko. Li dungis psikatriston Clarence Cheney kaj bakteriologon Nicolas Kopeloff por ekzameni asertojn de Cotton. Rezulte de rigora kaj scienca studo ili konkludis, ke ne ekzistas diferenco inter traktitaj kaj netraktitaj pacientoj. Ili publikigis siajn rezultojn dufoje en 1922 kaj 1923. Kvankam la unua artikolo estis lingve prudenta sed en siaj 1923-a artikolo ili tutforte atakis kirurgiajn traktadomaneriojn de Cotton. En la sama jaro 1923 alia psikatristo Dr-o Englander trovis samajn rezultojn pri senutileco de traktadomaniero de Cotton. Sub premoj Dr-o Meyer sendis unu el siaj kolegoj Phyllis Greenacre al Trent. Ŝi ankaŭ konkludis senutilecon de kirurgiaj intervenoj per Cotton. Bedaŭrinde Dr-o Meyer kaŝis rezulton de Greenacre kaj ŝi mem kiu estis unu el la plej brilaj esploristoj de psikologio kaj neŭrologio en Johns Hopkins forlasis sian karieron. Pliposte kiam Ŝtato de Nov-Ĵerzejo enketis laboron de Cotton denove Dr-o Meyer helpis kaŝi tiun fakton, ke grado de 85% por efikeco de kuracmetodo raportita de Cotton nur povas esti ĝusta se ignori grandan nombron de pacientoj kiuj mortis pro lia traktadomaniro. Je okazo de premoj, duboj kaj enketoj Cotton deklaris, ke li suferas pri nervan kolapson. Kongrue al sia propra teorio li prognozis ke li suferas pro infekto de kelkaj dentoj. Post forpreno de tiuj dentoj Cotton revenis al la malsanulejo Trent kaj daŭrigis sian laboron ĝis 1933 kiam meze de dua ŝtata enketo mortis pro koratako. Aldone al multaj pacientoj de Dr-o Cotton liaj du filoj ankaŭ estis viktimoj de lia teorio kaj devis forigi plurajn el siaj dentoj antaŭ forlasi hejmon por iri al universitato. Pliposte ili ambaŭ sinmortigis.

    Bona libro pri tiu ĉi temo.

    El historio de la scienco 1
    El historio de la scienco 2
    El historio de la scienco 3
    El historio de la scienco 4
    El historio de la scienco 5

    Aucun commentaire: